<< | #83 ; Lingvoj kaj kulturoj, ambaŭ konataj kaj fremdaj |
>> |
La antaŭe fotita luda dometo de infanoj en la apuda arbareto jam aspiras perfektecon, almenaŭ en sia ekstera esenco. La interna spaco ene en la dometo tamen ŝajnas tre limigita.
Estas malfacile imagi ke eĉ malgranda infano trovus lokon internen komforte. Eble tute ne estas la intenco de malgrandaj konstruistoj ke la interno de dometo estu loĝebla? Eble tiu estas nur ia monumento, insigno de bona akiro.
El vidpunkto de statiko estas eĉ pli bona ke la infanoj ne ludas interne en la dometo. La dometo eble ne estas sufiĉe fortika por ludi interne. Fortaj tertremoj ni probable ne havas en Finnlando.
Oni ankaŭ cetere konstruis multe da domoj ĉi tie en urbo Pori dum kelkaj pasintaj jaroj. La ekonomio estis relative oportuna. La urbo ŝanĝiĝas iom post iom.
Antaŭe la urbo Pori - aŭ svedlingve nomita Björneborg - estis konsideridende sveda urbo ĉi tie sur okcidenta marbordo de Finnlando. Nuntempe tamen ne estas tiel facile trovi signojn de sveda lingvo en Pori. Kvankam ĉi tie devas ankoraŭ vivi multe da homoj kiuj antaŭe parolis la svedan lingvon, almenaŭ dum sia infaneco.
Ekzistas tamen ankoraŭ sveda skolo en Pori, Björneborgs svenska samskola, laŭ sia nomo por ambaŭ knaboj kaj knabinoj ("samskola"). Ĝi situas apud rando de parko Liisanpuisto, "parko de Liisa".
Nuntempe estas ja tute normale ke knaboj kaj knabinoj vizitadas la saman skolon. La parto "samskola" en la nomo eble rakontas pri longa historio de tiu skolo.
Do evidente sveda lingvo ankoraŭ - malgraŭ ĉio - havas firman pozicion en la loka Poria socio. Mi kredas ke oni parolas nur la svedan lingvon en tiu iom granda skolo.
Tre proksime al la sveda skolo, eble eĉ en la sama domo, situas sveda konsulo, do reprezentanto de alia lando Svedujo ĉi tie en Finnlando. La sveda blazono kun tri kronoj estas tre pompa kaj bombasta - "tre kronor" på svenska. Svedoj estas famaj pro multa, sed ne de sia humila modesteco.
Sveda kulturo kompreneble ĝenerale ne diferencas tre multe el najbara finna kulturo. Diferenco inter tiuj lingvoj estas tamen tre granda. Certe ekzistas ia bariero inter finnan kaj svedan lingvon parolantaj. En Finnlando finnoj kaj svedoj estas iom malkonsentaj. Svedaj estas ja nur malplimulto en Finnlando.
Sveda lingvo estis antaŭ longe la lingvo de burokratio en Finnlando. Ankoraŭ hodiaŭ la sveda lingvo estas la dua oficiala lingvo en Finnlando. Ĉiuj finnoj devas lerni iom da sveda lingvo en skolo. Ĉiuj suomoj kun gepatra lingvo finno ne tre ŝatas la devigan svedan lingvon de skoloj. Ekzistas finnoj kiu praktike ne komprenas svedan lingvon - kaj ankaŭ svedlingvaj civitanoj kiu ne konas la finnan lingvon.
Multaj suomoj volus ĉesigi la devigan kaj oficialan pozicion de sveda lingvo. Ili argumentas ke estas jam eĉ pli da rusoj en Finnlando ol svedlingvaj. Sveda lingvo estas preskaŭ same malgranda lingvo kiel la finna, apenaŭ ia vera internacia lingvo. Ĉu oni komprenas svedan lingvon en Ĉinio kaj Suda Ameriko? Ili sentas ke deviga lerno de sveda estas vana ŝarĝo por ordinaraj finnoj.
Multaj evidente opinias ke sveda lingvo estas troa skola kargo por plej multaj finnoj kies gepatra lingvo estas la finna. Pro oficiala stato de sveda lingvo oni tamen ne povas ricevi oficialan laboron en servo de socio sen sufiĉa kapablo de sveda. Oni tamen povas ankaŭ vidi la svedan lingvon kiel riĉeco kaj bona spico en nia finna kulturo. Kulturo en Finnlando ne bezonas esti nur unu-dimensia.
Miaj unuaj kontaktoj kun la sveda lingvo certe estis iom traŭmaj. Mi estis 11/12-jara kaj vizitadis jam duan klason en skolo en preĝeja vilaĝo Jalasjärvi, 13 kilometroj el popollernejo de vilaĝo Alavalli kie estis mia hejmo. Dum unua klaso de duagrada lernejo mi jam perdis kredon al miaj talentoj. Mi klare ne estis la plej bona lernanto en tiu pli granda skolo. Eble mi estis inter la plej bona 10% ... 15% komence sed tio ne sufiĉis por mi. Do mi ĉesis strebi kaj klopodi. Dua fremda lingvo estis por mi tute nekomprenebla kaj mi ricevis "kondiĉojn", en skola atesto la noto en skalo 4 ... 10 estis la plej malalta 4.
Do mi devis lerni svedan lingvon dum somero kaj plenumi provon kun akceptita noto por atingi la trian klason en skolo. Estis somera lerna kurso por kondiĉuloj en la preĝeja vilaĝo, sed tiun mi ne povis vizitadi. Mi partoprenis en someraj laboroj en bieno de patro en alia direkto. Mi legis la lernolibron de skolo kaj mia onklino Auli el urbo Tampere donis por mi ŝian malnovan kursan materialon de sveda lingvo. Libretoj de lingva kurso de onklino estis tre utilaj kaj facilaj. Ili havis bonajn instrukciojn por prononco. Mi vere sentis ke mi povas lerni kaj kompreni la unue nekompreneblan fremdan lingvon.
La provon de sveda lingvo mi plenumis bone. Pli poste mi ĉiam respektis kaj ŝatis la svedan lingon. Sveda lingvo estas fajna kaj bela lingvo. Eble ne estas tre prudente provi devige lernigi la svedan por ĉiuj, sed mi plenkore rekomendas ke oni lernu la svedan bone se oni havas eĉ iom da inklino al lingvoj.
Vere, sveda lingvo estas preskaŭ same malgranda lingvo kiel la finna lingvo. Eble ambaŭ tiuj lingvoj tute malaperos en nia mondo. Eble post 20 ... 30 jaroj neniu plu parolas tiujn relative rarajn nordajn lingvojn. Moderna imperialisma komerca socio, merkata ekonomio, volas ja unuigi la tutan mondon al nur angla kosmo, angla universo. Ĉu ni pro tio tremu kiel folioj de tremolo-arbo en facila somera vento? Certe ne! Ni ne kapitulaciu paceme al malestimindaj merkataj imperialistoj, ni batalu ĝis fino! Ni ekiru al militaj kampoj kun botaj ŝuoj sur niaj piedoj!
Kaj klare ja estas ke fine nia propra nacieto Mueleja Insulo venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |