<<

#82 ; Nur komerco ne povas sole nin vivteni

>>

La apuda foto prezentas eksteran brikan muron de antaŭa komerca lernejo ĉi tie en urbo Pori. Vi vidas kupran urson kun krono sur sia kapo. Surfaco de kupro estas jam digne patina, ne plu metale brune kaj ruĝe brilanta. Urso estas tradicia simbolo de urbo Pori, svedlingve Björneborg, "kastelo de urso".

Tio estas loka fajna malnova vidindaĵo, certe inda je konservo. Lernejoj jam multe ŝanĝiĝis. Komerco certe ankoraŭ ludas grandan rolon en nia mondo, eble eĉ iom tro grandan.

Ĉu tamen ĉio povus esti nur komerco kaj vidindaĵo? Ĉu ni povus vivi bone nur mankaresante vangojn de niaj amikoj kaj brosante la haron de aliaj per harbroso, unu la alian? Ĉu ni ne plu bezonas veran produktan aktivadon? Ĉu ĉio jam estas tiom preta?

La signifo de komerco estas jam grave supertaksita. Certe vera produktado devas ĉiam esti la firma bazo kaj fundamento de sana kaj vivipova ekonomio.

Sed kiu produktos la produktojn, homoj aŭ robotoj? Se nur robotoj laboras, kiel la ordinaraj homoj - ekster riĉaj kaj bonstataj kapitalaj rondoj - akiras porvivon? Ĉu normaj homoj povos sin vivteni kiam ili estas necesaj plejparte nur por plani novajn robotojn? Eblas ankaŭ ke robotoj baldaŭ lernos konstrui kaj programi novaj robotoj sen helpo de inĝenieroj kaj aliaj laboristoj. Principe la ekonomia vivo estas nur konkuro inter diversaj avantaĝoj. Ĝi ne estas bonkora bonfaro, sed kruela konkuro.

Demandoj de futuro estas tre grandaj. Por unu viro ne eblas prezenti la solvojn. Ni devas nur veturi kun amaso kaj esperi la plej bonan. Politikistoj de ordinara popolo en grandaj landoj tuj veku!

Komputeroj, robotoj, aŭtomatiko ŝajnas esti la plej forta melodio de estonteco. Malgrandaj komputeroj estas tre interesaj en si mem. Eĉ malgranda komputero estas jam komplika tutaĵo. Ne eblas konstrui ĝin mem el sablo, kupro, silicio kaj kruda materialo de plasto. Ni devas akcepti kaj uzi pretajn elektronikajn partojn, pretajn komponantojn, pretajn elementojn, pretajn robotojn.

Jam ekzistas multe da produktoj por transigo de informo. Moderna tekniko movas la informon tre efektive. Ekzistas ankaŭ multe da aparatoj por foti, bildigi, figuri. Moderna tekniko facile manipulas kaj movas bildojn kaj grafikon.

Ĉu sufiĉas foti, skribi kaj movi informon? Ĉu nura multa informo sufiĉas por moderna homa vivo?

Certe homa vivo ĉiam estos pli ol nura informo.

Ni bezonos inter alie ĉiam pli da energio, pli da nutraĵa manĝaĵo kaj refreŝiga trinkaĵo. Ni certe bezonas loĝejon kaj veston. Ni ja ne estas kiel robotoj.

Sed ĉu la robotoj de hodiaŭ estas pretaj por produkti ĉion kion ni bezonas? Nura elektroniko ne sufiĉas ekzemple por kultivi la kampojn kaj por kolekti la rikolton. Praktika homa vivo bezonas iom pli ol eĉ la plej moderna elektroniko de porteblaj telefonoj povas oferti.

Kiel komputera programisto, mekanika kaj maŝina inĝeniero mi klare sentas la gravan bezonon de bonaj mekanismoj kaj bonaj mezuriloj, bonaj aparatoj por komputeroj por uzi kaj gvidi. Sen bonaj mekanismoj la komputeroj ne povos utile interagadi kun nia fizika mondo. Nura intelekto ne sufiĉas por tio. Mekaniko estas la vera kaj efektiva reĝo de tekniko.

Iu nepre devas plenumi la severan fizikan laboron en nia fizika homa mondo. Sen mekanismoj kaj fizikaj aparatoj la homaro ne povos fariĝi feliĉa kun eĉ la plej nova elektroniko, la plej intelektaj robotoj, porteblaj telefonoj kaj komputeroj. Do ni antaŭ ĉio konstruu bonaj mekanismoj kaj bonaj aparatoj por nia espereble pli bona futuro. La komputeroj sole ne kapablos efektivigi la fizikan laboron kiun ni bezonos. Ni homoj ja vivas en fizika mondo.

Kaj certe nia kara eta nacio Mueleja Insulo fine venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)