<< | #81 ; Ĉu ni fine ricevos norman someron kaj freŝan aŭtunon? |
>> |
Nun ŝajnas ke la longtempa sufoka varmego fine pardonis kaj indulgigis nin kaj pasis ĉisomere. Ni ja estas kulpaj je bruligado de multa fosilia karbo. Ĉu la nepardonema naturo venĝos niajn pekojn?
Aŭ ĉu vere homa brulado de fosilia karbo povas esti la sola kaŭzo de nuna varma klimato? Ĉu ne regis je kilometrojn dika glacia tavolo sur norda Eŭropo antaŭ 10 ... 40 miloj da jaroj. La kompare raraj homoj de glacia epoko apenaŭ bruligis fosilian karbon. La dika glacia tavolo tamen degelis for kaj la klimato varmigis dum jarmiloj. Do homa agado evidente ne povas esti la sola kaŭzo de ŝanĝo de klimato. Ŝanĝoj okazas en naturo ankaŭ sendepende de homaro.
Lernejoj de infanoj jam startas. Ankaŭ en la apuda arbareto okazis ŝanĝo. La ĉi tieaj malgrandaj saĝaj arkitektoj kaj ĉefaj konstruistoj revenis al la tradicia norda stilo en siaj virtuozaj verkoj de majstro. La tropika horizontala tegmento por luda dometo ne plu ŝajnas esti en la plej favorata modo inter loka infana popolo.
Tradicia simpla ventumilo estas tre bona inventaĵo. Ĝi ne konsumas elektron. Ĝi funkcias per ioma homa muskola forto. Ĝi fakte ja ne malvarmigas aeron, sed tamen faras la vivon pli komforta kiam la temperaturo de aero estas iom pli malalta ol la temperaturo de korpo. Tiam movanta aero ŝajnas pli malvarma, kvankam la temperaturo de aero fakte restas la sama.
Laŭ popola onidiro estas la plej bona amiko de homo - depende de parolanto - aŭ kato aŭ hundo. Mi ne havas ilin, sed ventumilo povas ankaŭ esti bona amiko.
Plejparte la vivo en Finnlando tamen jam povas kontinui sen ventumilo. Estas pli facile kaj pli efekte labori kaj studadi kiam la vetero ne estas tro varma.
La futuron de nia kontinento mi ne konas. Sendube la vivo estos ankaŭ estonte kruela batalo inter grupoj kaj individuoj. Fino de mondo en lantmovo, kiel en mokŝercema kaj groteska lantmova filmo.
Konstruado de ĉi tiuj retaj paĝoj estas ankaŭ kiel ia groteska filmo. Ĉio estas malpreta, ĉio estas konstante sub penso kaj konsiderado.
Konstruado de granda komputera programo ankaŭ similas. Unue oni havas akurataj planoj pri strukturo kaj funkcio de programo. Oni efektivigas tiujn planojn. Sed tiam okazas iu ŝanĝo en koncepto aŭ oni volas ke la programo estu iom alia. Oni deziras novaj kvalitoj, novaj funkcioj. Oni ne planas la tutan programon denove. Oni nur provas kombini novajn ecojn al la malnova trunko. Tiu ne ĉiam sukcesas tre bone. Nova vino en malnovaj felsakoj eble ne estas la plej bona ideo.
Nia mondo ne restas konstanta. Cirkonstancoj de vivo varias. Ideala produkto de pasinteco ne plu estas la ideala produkto de hodiaŭa hejmo. Postuloj kaj bezonoj ĉiam aliiĝas. Nia mondo neniam fariĝos preta kaj perfekta.
Antaŭen tamen ja volas vivanto. En vivo ne eblas halti. Ne eblas plani ĉiun denove. Ne eblas ĉiam starti kiel "el pura tablo". Nia tablo neniam estos tute pura. Ĉiam restos spuroj de pasintaĵo, postsignoj de jam vivita vivo.
La apuda foto prezentas ribes alpinum
, finne nomata kiel "pasta bero" aŭ "knedaĵa bero". Oni ne uzas ĝiaj ruĝaj beroj. La beroj ne estas venenaj, sed tute sengustaj, ne bonaj. Ili iom similas al beroj de ruĝa ribo en ekstera aspekto. Tamen diferenco en gusto estas tre granda.
Teknika universitato atendas post du semajnoj. Bona akiro por mi, povi vere studadi en universitato. Malnova revo kiun mi atingos en (bele esprimante) "matura" aĝo de 60 jaroj. Tio estas por mi la plej bona ebleco por studado kiun mi iam havis. Ĉio certe ne estas tute en ordo en mia vivo, sed mi estas relative kontenta. Mi havos eblecon por pli bona futuro. Mi estos akademiano de mia propra vivo, malgraŭ multaj regresoj kaj misaventuroj. Nia nacio havos almenaŭ bonan futuran eblecon.
Se mi gajnos multe da mono en ludo de LOTTO, la nacio Mueleja Insulo eĉ brutale progresos. Mi jam havas multe da bonaj planoj, nur mankas la mono por efektivigi la planojn. Laŭ ia politika reklamo jam nura naskiĝo en Finnlando estus notinda gajno de LOTTO, sed mi ankoraŭ atendas iom pli da bona ŝanco. "Mono ne faras homon feliĉa, sed ĝi trankviligas", kiel oni diras ŝerceme.
Mi certe fariĝus en mia kerno ege trankvila se mi gajnus milionoj da €. Eŭroj estas preskaŭ same valoraj kiel dolaroj $ de usonanoj. Mi kredas ke la pundoj (sterlinga) £ de angloj tamen estas iom pli valoraj.
Kaj ... fine Mueleja Insulo venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |