<<

#80 ; Historion de niaj prauloj oni tamen ne forgesu

>>

Tekniko, naturo, hejmo, ĉiuj ege gravaj temoj. Mi estas certa ke ni pritraktos multe da tekniko en venontaj artikoloj. Ni tamen ne forgesu niajn praulojn. Historio kaj prahistorio - el antikva tempo kiam oni ne sciis skribi kaj legi - estas bazo sur kiu ni staras, la fundo de nia homa ekzisto.

Nia propra malgranda civito Mueleja Insulo ja ne povas havi propran prahistorion. Mi jam sciis skribi kiam mi nur kelkaj jaroj antaŭe fondis ĉi tiun nacion! Ankaŭ la propra historio de nia nacio estas mallonga. Eŭropa homaro kaj la popolo de Finnlando tamen certe havas longan historion. La prahistorio de eŭropanoj kaj finnoj estu ankaŭ la prahistorio de Mueleja Insulo.

Kelktempe mi trovis interesaj libroj en la urba biblioteko de Pori, libroj malkare vendataj, prezo po 1€. Ili estas libroj forigitaj el uzo de biblioteko, sed tamen libroj uzeblaj kaj utilaj.

Apuda foto prezentas libron kiu rakontas pri "naŭ mil jaroj da prahistorio de Finnlando". Tio estas la prahistorio de Finnlando post [ la plejlasta ] glacia epoko.

Oni tre malmulte scias pri ebla vivo sur areo de Finnlando antaŭ la glacia epoko. La kilometrojn dika masiva iom movanta glacia tavolo forbalais sur surfaco ĉiujn signojn de antaŭa vivo for. La insulo Gronlando havas nun similajn cirkonstancojn de dika glacia tavolo.

Proksimume oni povas diri ke la glacia tavolo sur areo de Finnlando perdiĝis antaŭ 10 miloj da jaroj. La klimato varmiĝis kaj la glacio degelis for. La roka surfaco estis unue nuda sed iom post iom plantoj kaj animaloj aperis. La surfaco super nivelo de akvo estis unue multe pli malgranda ol la nuna. Ekzistas landaj regionoj "ne tuŝataj de akvo" en nordo kaj oriento, tero kiu neniam estis sub maro. La plej fruaj homoj tamen povis mem atesti ke grandaj areoj de nova tero laŭvorte leviĝis el maro dum ilia vivo. Tiu eble donis al ili iom da ideoj pri naskiĝo de mondo?

Ankoraŭ nuntempe oni povas konstati ke ĉi tie la surfaco de tero malrapide leviĝas, kompare al la nivelo de maro, laŭ mia memoro preskaŭ unu centimetron dum ĉiu jaro. La masiva glacia tavolo premis teron malsupren dum glacia epoko kaj tero malrapide leviĝas kiam la masiva tavolo de glacio malaperis.

Homo do venis al Finnlando ĉirkaŭ antaŭ nur 10 miloj da jaroj. Tiu estas relative mallonga tempo dum la evoluo de homo. Ĝi estas ankaŭ relative mallonga tempo dum la vivo de nuna homo, nia propra speco homo sapiens.

Fakte la alveno de homoj al areo de Finnlando ne estis nur unu okazo. Ĝi estis longa kaj multfaza procezo. Homoj venis el oriento, el sudo kaj el okcidento dum longa tempo en multaj okazoj. Oni multe disputis dum jardekoj kiu estas la vera origino de suomoj, finnoj. Ĉu ni estas mongoloj el Siberio aŭ ĉu ni estas svedoj aŭ estonoj aŭ eble germanoj?

Laste mi aŭdis ke suomoj de oriento kaj suomoj de okcidento fakte estas tre aliaj. Okcidentaj finnoj kaj orientaj finnoj diferencas en sia genetiko pli ol ekzemple meznombraj germanoj kaj angloj. La limo inter okcidenta kaj orienta mondo do fakte pasas tra Finnlando. Mi mem kaj mia familio apartenas al la okcidenta parto de finnoj. La orientaj finnoj eble estas iom pli viglaj kaj konfidencemaj.

La gento de mia patro aperis en Suda Ostrobotnio dum la 17-a jarcento. Origino de patrino ankaŭ estis firme en Suda Ostrobotnio dum longa tempo. Nuntempe homoj ja movas pli ol antaŭe, sed min plejparte interesas nur la malnova situacio. Ostrobotnio estis daŭre loĝata ek de 1100-aj jaroj. Tie estas malnovaj signoj de ŝtonepoka homo, kiam la marbordo estis tie, sed la loĝantoj de ŝtonepoko sekvis la marbordon kiam ĝi movis okcidenten pro malrapida leviĝo de tero. Ili klare vivis plejparte el fruktoj de maro kaj povis loĝi nur ĉe maro.

Finna lingvo estas tute alia ol plej multaj ceteraj eŭropaj lingvoj. Ŝajnas klare ke la origino de finna lingvo estas en oriento, ĉe kurbo de rivero Volga, eble proksime al areo de nuna Ukrajno. La lingvo eble venis el regiono de Ural -montaro. Tiu tamen ne signifas ke la origino de tuta finna popolo estus en oriento. Lingvo povas transiĝi. Novuloj eble iom post iom adoptas la lingvon de amaso de praloĝantaro.

Kio - fakte - estas "Finnlando"? Oni rajtas tiun demandi. Certe finnoj preferas pensi ke la lando ekzistis ekzemple jam tuj post glacia epoko - aŭ eĉ longe antaŭ la glacia epoko. Oficiale la memstara lando Finnlando tamen fondiĝis nur 101 jaroj antaŭe, en la jaro 1917. El komenco de 19-a jarcento finnoj estis parto de Rusujo, nur iom memstara, aŭtonoma regiono.

Antaŭe la lando estis parto de Svedujo. Finnoj ĝenerale preferas diplomatece uzi la nomon "Finnlando-Svedujo" pri tiu tempo. Fakte tia lando tamen neniam ekzistis. Nomo de Svedujo estis simple Svedujo kaj finnoj estis la "orienta parto" de ilia lando - "österled". Areo de Finnlando estis longe pridisputata kaj malkvieta militejo inter Svedujo kaj Rusujo. Svedujo estis tiam militiste relative forta lando.

Oni ne scias pri propra unueca administrado sur areo de Finnlando ekzemple 1000 jaroj antaŭe. Tiam la areo estis celo por tiel nomataj "krucmilitoj". Kristanisma religio komencis tiam aperi en Finnlando. La norma vidpunkto estas ke strukturo de tiama finna kolektivo estis nur malstreĉa triba socio, kiu ne kapablis defendi la tutan "landon" kontraŭ milita penetro. Finnoj ne estis unuece finnoj, ili estis nur diversaj triboj kaj gentoj kiuj ne kunlaboris.

Jes, kristanismo komencis aperi jam ĉirkaŭ 1000 jaroj antaŭe, sed certe finnoj jam tiam havis propran kulturon kaj propran naturan religion. Oni povis observi iom da spuroj de originala finna natura religio post centoj da jaroj. Plejparte la originala religio tamen iom post iom pereis pro krucmilitoj, kristanismo, novaj kristanismaj preĝejoj, pastroj kaj eklezio. La multeparolata "kristanisma amo" ne sufiĉis por tio. Novaj mastroj eĉ volis aktive kaj perforte forigi la originalan finnan naturan religion.

Apuda foto prezentas relative novan libron kiu aspiras rakonti la tutan prahistorion de finnoj en tri partoj. Sur la kovriloj de libroj ni vidas idealigan bildon de fama finna bardo Väinämöinen, la eterna profeto, la pacema kantanta heroo de finna nacia epopeo. Evidente li estas notinda ulo inter ordinaraj homoj kaj gediaj ĉielaj fortoj. En la bildo Väinämöinen ludas muzikilon kiu estas konata el orienta Finnlando, la kordinstrumenton Kantele, ia citro en formo de ezoko - la longa fiŝo de dolĉa (nesala) akvo.

La originala finna kulturo parte konserviĝis en poemoj kaj kantoj de popolo. Plej bone la rakontoj de malnovaj finnoj saviĝis vivaj en la plej orienta parto de Finnlando. La finna nacia epopeo Kalevala estas kolektita el rakontoj de malnova finna popolo. Ĝi tamen estas iom ... kiel mi diru ... varia en enhavo. La tuta vero de malnovaj suomoj ne konserviĝis tre bone. Kristanismo jam havis sian influon al la poemoj de Kalevala. Ĝi estis tre grava politika laborilo por la nova nacio, sed ĝi ne povas rakonti la tutan veron de finna pasinteco.

Ni pensu pri nia propra kontinento Eŭropo antaŭ 10 ... 40 jarmiloj. La apuda mapo prezentas ĝin kiam la glacia tavolo estis plej vasta. Ni vidas la vastan glacian tavolon en nordo. La masiva glacia tavolo kovris areon de Finnlando kaj Skandinavio.

Kelkfoje oni asertas ke Finnlando estas parto de Skandinavio. Tiu tamen ne pravas. Svedujo kaj Norvegio situas sur la duoninsulo Skandinavio. Finnlando ne situas en Skandinavio.

Tiam antaŭ 10 ... 40 da jarmiloj nunaj homoj jam vivis en suda parto de Eŭropo. Pri tio atestas ekzemple multaj primitivaj pentraĵoj sur muroj de kavernoj kaj grotoj. Ili havis multe da tempo. Certe la homoj jam tiam havis propran kulturon. Ili estis principe la samaj kiel ni mem estas, nur sen Armani -kostumoj, kravato, Rolex -brakhorloĝoj, Ray Ban -sunokulvitroj kaj eksterlandaj porteblaj telefonoj. Ili estis same inteligentaj kiel ni nun estas. Ni esprimu respekton.

Estas interese ke la fama malnova skandinavia mito pri origino de mondo (enhavanta Ginnungagap kaj Ragnarök) evidente originas el tiu tempo de glacia epoko. Surprize la mondkoncepto de homoj de glacia epoko saviĝis viva en Skandinavio!

En la mito Nifelheim, la norda nebulo, povas esti kauzita de granda glacia tavolo en nordo. Tie neĝis multe. Elivågor eble estis riveroj de degelita akvo kaj glacio kiu fluis suden el norda glacia tavolo. Muspellsheim, la "klara suda ekzisto" eble estis la favora areo de Mediteraneo. La monstroj kaj rabobestoj de mito eble estis la grandaj bestoj kiuj tiam vivis en la areo, ekzemple mamutoj, aliaj grandaj vegetaranaj animaloj, lane haraj rinoceroj, grandaj ursoj, sabre dentaj tigroj kaj leonoj kiuj ofte vivis en kavernoj, same kiel tiamaj homoj.

Estas tre rave ke malnovaj rakontoj povas vivi en komuna memoro de homaro dum multaj miloj da jaroj eĉ sen skriba- kaj lega scio, almenaŭ en iu formo. Eble kelkaj bazaj ideoj de homaro vivis eĉ multaj dekoj da jarmiloj kaj deiris parole de generacio al alia.

La skandinavia mito tamen ne afektis mondkoncepton de malnovaj finnoj tre multe, kvankam multe da popolo alvenis el Skandinavio.

Apenaŭ eblus ripari kaj denove startigi la antikvan finnan naturan religion. Ni scias multe, sed ni ne scias tute ĉion. Estas truoj en nia scio pri ĝi. Krome la antikva kulturo de finnoj ne restis tute sama tra jarmiloj. Okazis ŝanĝoj en ilia ideo de mondo. Apenaŭ eblus rekonstrui vastan antikvan finnan mondkoncepton sen konfliktoj de koncepto.

Ekzemple unue oni pensis ke iaj randoj aŭ fortaj kolonoj sur fino de tero subtenis la ĉielon super niaj kapoj. Poste oni tamen volis pli bone trakti la problemon de movado de ĉielo. Fiksaj apogiloj de ĉielo ĉe rando de tero ne plu ŝajnis tre bona ideo kiam oni volis kompreni la rotacian movon de ĉielo. Tiam oni inventis "kolonon de mondo" kaj rotacian akson de ĉielo. La masiva ĉielo ja ne rajtas fali sur niaj kapoj. Do io devas teni la ĉielon sekure alte kaj supre en sia propra loko. Ankaŭ famaj figuroj Asterix kaj Obelix multe zorgis pri stabileco de ĉielo.

En Finnlando oni konstruis miraklan ilon Sampo. Relative novaj bardoj de Kalevala, kantantoj de malnovaj popolaj poemoj, longe rakontis pri Sampo sen kompreni kio ĝi vere estis! Eĉ artistoj prezentis kreadon de Sampo tute erare, kiel simpla ago de metalurgio de fero. Fakte intenco de Sampo estis lasi la ĉielon rotacii ĉirkaŭ la tero. Ni ja vidas ke la steloj movas. Nature nur potenca dio de ĉielo kapablis konstrui la miraklan Sampo, sed en rakontoj de Kalevala la heroan laboron efektivigis la ege lerta forĝisto Ilmarinen, persona priskribo de dio de ĉielo (origine) kaj vetero (post alveno de agrikulturo).

Multaj aspektoj de originala finna kulturo estas strangaj por moderna vivo. Mi volus uzi la antikvan kulturon de finnoj por la intencoj de natura religio de Mueleja Insulo, sed oni devas senbranĉigi multe da tro malnova kaj neesenca materialo for, selekti nur la plej aktualajn kaj centrajn partojn.

Ĉu modernaj homoj de malgranda nacio (de dubinda areo) ekzemple volus adori urson, grandan rabobeston, kiel reĝo de arbaro? La sveda nomo de urbo Pori estas Björneborg kiu signifas "ursa kastelo", kaj oni vidas bildon de urso multe en ĉi tiu urbo, sed nia natura religio ne povas esti nur Poria religio. La finna formo de urbo Pori konservis nur la finon de sveda nomo -borg.

Apuda foto prezentas kovrilon de nova libro pri "Popola religio (aŭ kredo) de finnoj". La bildo sur la kovrilo kredeble prezentas ŝamanon, viron sanktan, finnan profeton kaj sorĉiston el nordo en ilia uniformo kiu similas al urso. Ŝamanoj plej bone konserviĝis en Laponio, la plej norda parto de Finnlando.

Oni ankaŭ trovas informon pri la origina finna natura religio en Internet, almenaŭ en la finna lingvo. Ekzemple en Wikipedia:

Min aparte interesas astronomiaj aspektoj de religio. Religioj tamen ne estas tre akurataj en sciencaj aferoj. Religio ne bezonas esti scienco, sed kelkaj trajtoj estas ĝenaj. Ekzemple antikvaj finnoj kredis ke la Suno movas sur ĉielo laŭ Lakta Vojo, sed fakte ĝi movas laŭ zodiako, pli akurate laŭ ekliptiko.

La brava stilo de (arkeologo kaj lingvisto?) Unto Salo estas tre interesa. Li volas trovi samecon en mitoj de diversaj popoloj. Li estas preta multe diveni kaj konjekti. Tio tamen estas bona stilo. Ne eblas scii ĉion tute certe, sed estas ja klare ke antikvaj finnoj ne vivis en io vakuo, sen ekstera influo. Vaguloj kaj vojaĝantoj portis kun si sian pasintecon, la rakontojn de maljunuloj, la mondkoncepton de tribo. Ili ricevis influon el siaj novaj najbaroj. Ideoj pasis kaj ideoj iom ŝanĝiĝis dum tempo.

Restas ja tre multe por mi por legi, lerni kaj pensi. Mi ja estas nur diletanto. Tamen mi volus krei modernan ĝeneralan eŭropan naturan religion. Mi volus purigi finnan malnovan naturan religion el kristanisma influo, kristanisma polucio. Multaj aspektoj de malnova natura religio estas antagonismaj aŭ eksvalidiĝitaj, sed aliaj estas saveblaj kaj disvolveblaj. Mi volus trovi novan kompromison kiu estas religio, sed ne tre malbona science. Povas esti lokaj aspektoj kaj la religio povas ankaŭ funkcii ĉie en mondo.

Ni rajtas konfesi ke ni homoj ne povas scii tute ĉion, sed ni bezonas religion kiu estas principe loka kaj sendependa de Izraelo kaj aliaj grandaj ŝtatoj, tute ekstera al judaismo, libera el grava problematiko kaj kreskantaj ŝarĝoj de Proksima Oriento, politike neŭtrala, vere kaj aŭtentike pacema. Dio de biblio povas esti nur Dio de izraelanoj, por ni tute fremda popolo, tute fremda kulturo. Ni ne bezonas eĉ komenti ĉu ilia Dio vere ekzistas aŭ ne. Tio ne estas nia problemo ĉar tio ne estas nia propra religio.

Religio ne anstataŭigas sciencon. Scienco neniam anstataŭigos modernan reformitan religion. Religio neniel povas esti kiel ia manuskripto de natura scienco. Moderna religio ekzemple ne bezonas klarigi devenon kaj evoluon de mondo. Tiaj temoj apartenas en la nuna mondo por scienco. Religio ne povas esti nura fiziko por malriĉuloj kaj stultuloj. Scienco prezentas la plej bonan komprenon pri naskiĝo de mondo, sed scienco atestas nenion pri ekzisto aŭ neekzisto de dioj kaj diinoj.

Religio povas esti amika apogilo de animo, vera spirita hejmo de homaro, religio de bona koro anstataŭ religio de mono, milito kaj puno. Moderna reformita religio ĉiam havas sian rolon. Fizika naturo ne estas la sola. Ni ĉiam bezonos ankaŭ konvenan spiritan ĉirkaŭaĵon. Ekzistas baze nefizikaj temoj kiujn ni sentas serioze, niaj prauloj, ecoj de naturo, videblaj ĉielaj objektoj, gardanĝeloj, niaj protektaj spiritoj, spiritoj de hejmo kaj tiel plu.

Moderna reformita natura religio povas prezenti la potencan spiritan mondon kiu ŝin kasas malantaŭ videbla fizika mondo. Ni ja ne vere scias kio estas la vera, fizika mondo aŭ eble io pli profunda spirita mondo, ia vera ekzisto malantaŭ la observebla fizika mondo. Fizika mondo, tiel nomata realo eble estas nur ia silueto el tendarfajro sur muro de nia kaverno, nur ia ombro de unuaranga vera ekzistanta, kiel jam malnova filosofo meditadis. La fizika realo povas esti nur iluzio, halucino, kiel en la filmo Matrix.

Fizika naturo estas la fundo de natura religio. Natura religio tamen estas iom pli ol fizika realo. En religio superregas spirita mondo, ideoj de animo, simboloj de dieco. Nura anatomio kaj fiziologio ne sufiĉas por subteni nin kiel tutaĵoj. Ni inteligentaj, pensantaj homoj bezonas ankaŭ spiritan apogilon, religion kiu ne estas krude konflikta kaj kontraŭdira kun la fizika realo de moderna homaro.

Multe da laboro sendube. Espereble ni progresos. Krome, pri la nacia epopeo de Mueleja Insulo mi pensas ke eble mi plilongigos la hispanan tekston kun Esperanto?

Sed klare jam estas ke ni fine venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)