<<

#78 ; Ĉu ni estu infanoj de naturo, ĉu naturo en nia hejmo?

>>

La apuda foto prezentas primitivan someran konstruaĵon en la proksima arbaro ĉi tie en urboparto Vähärauma de urbo Pori. Ĝi konsistas plejparte el rubo, kiel malnovaj branĉoj de arboj. Iom tiaj branĉoj ofte restas en arbaro, pro mortaj falintaj arboj aŭ arbarkulturo.

Supozeble iuj infanoj tie de tempo al tempo konstruas malgrandaj dometoj pro ludo. Ili uzas esence tiun saman materialon ĉiam denove por malsimilaj dometoj.

Ĉi tiu dometo tamen estas escepte stila kaj bone organizita. La tegmento ja ne povas esti pluveltena, akvimuna dum pluvo, sed temas ja nur pri komforta ludo dum bona vetero. Oni uzis eĉ nenaturan blankan rubandon por ligi la branĉojn kun vivaj arbetoj. Horizontala tegmento. Nova tropika stilo. Oni povas supozi ke infanoj eble ricevis iom da helpo el plenkreskuloj?

Mi ankaŭ volus konstrui primitivan dometon, se eble. Mia dometo tamen estu fermita, pluveltena kaj varme izolita. Estas ia ludo, sed ne nur ludo. Viro estu kapabla konstrui sian propran domon, bona baza principo.

Domo estas bona ekira punkto por tekniko. Hejmo estas ia centra punkto por vivo. Se ni ne eĉ havas lokon por loĝi, kial konstrui teknikon? Oni ja povus loĝi sur radoj, en aŭto aŭ vagono. Estas tamen pli facile mem konstrui modestan dometon ol uzeblan kaj sekuran moveblan aŭton. Dometo sur boato kiu flosas en akvo estas ankaŭ unu ebleco.

Mi kredas ke principe ni apartenas en naturo. Ni homoj estas iom nenaturaj kaj preferas konservi ian limon inter naturo kaj nin. Ni ofte volas vidi naturon, sed ni ne volas lasi ĉian naturon enen en nia hejmo. Naturo plej bone restu ekster nia kuŝejo. Vi diligentaj insektoj, vi formikoj kaj vi abeloj, vi ja havas vian propran neston, do kial ĝenu nin homojn?

En ĉi tia escepte kruela finna sufoka varmego mi strebas por trovi novajn fortojn kaj novajn vojojn, novajn manierojn por pensi.

Ni vivu kun tekniko. Nek vivo nek tekniko ja ne povas esti kontraŭ naturo. Vivo kun naturo. Vivo apud naturo. Vivo kun tekniko. Tekniko en naturo.

La dekstra foto prezentas grandan libron kun nigraj kovriloj. La libro enhavas nur malmulte da teksto. En paĝoj de tiu libro mi kolektis diversaj malgrandaj naturaj plantoj, fanerofamoj dum ĉi tiu somero. Oni ja vidas ke inter folioj de tiu libro estas io eksterordinara.

Ĉu eblas kolekti "naturon" inter folioj de libro kaj tiel konservi "naturon" en sia hejmo? Ĉu vere eblas loĝi en naturo, ĉu naturo vere povas esti nia propra hejmo?

En iu poemo oni tre frapante priskribis la karakteron de naturo. La naturo, la "kruela" naturo, nek scias nek zorgas. Naturo ne estas intencite kruela, sed ĝi spitas al ĉio, ĝi ignoras ĉion. Naturo ne aspiras al io celo. Naturo nek pensas nek memoras. Naturo havas nek opiniojn nek intencojn, nek planojn nek preferaĵojn. Naturo estas nek bona nek malbona. Naturo nur estas, ekzistas. Naturo estas nenio, nenia persono.

Naturo estas loka ĉipova reganta ĉirkaŭaĵa cirkonstanco. Ekzemple dum vintro estus tre malfacile vivi en norda naturo. Ni bezonas ŝirmejon kaj protekton kontraŭ la plej ekstremaj fenomenoj de naturo. Nur dum bona vetero estas la naturo konvena por viziti. Naturo tamen nepre havos ian rolon en nia vivo kun tekniko. Tion oni valoras pripensi, konsideri, mediti kaj kontempli.

Mi ja ne povas scii tute ĉion, sed ... absolute certe Mueleja Insulo venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)