<< | #77 ; Fruktoj kaj klopodoj de varmega vivo |
>> |
Ĉijare estis julio jam escepte varma monato en Finnlando. Eksteraj temperaturoj super +30°C estis komunaj dum tago. En Finnlando oni nomas la plej altan temperaturon de tago super +25°C jam "varmego" kaj tio ne estis tre ofta fenomeno dum norma norda somero.
Ĉi tie en (supoze) "malvarma" Nordo aperis eĉ tropike varmaj noktoj. Almenaŭ nokta temperaturo prefere estu iom pli malvarma. Se oni volas konservi la internan temperaturon en loĝĉambro sub +28°C, tio eble postulas specialajn aranĝojn. Por dormi trankvile kaj kviete estas temperaturo super 30°C tamen tre varma, tro varma por mi.
La ŝarĝoj de longtempa varmego kaj sekeco jam videblas en naturo. Manko de pluva akvo en naturo estas evidenta. Finnlando ne estas preta por tia terure sufoka vetero. Ne eblas konkludi ke ĉiuj someroj estonte estus ĉi tiaj, sed konjekteble oni atentigos estonte pli da atento en klimatizaj aparatoj ekzemple en aŭtoj kaj loĝdomoj.
Sufoka varmego. Kies kulpo ĝi estas? Ĉu la "varmeja efekto" de terglobo kulpas?
Ĉiuokaze iom da fruktoj de somero jam pretiĝas kaj maturiĝas en arbaro. Oni povas jam trovi kelkaj bongustaj sovaĝaj framboj en la arbustoj de arbaro. Beroj de mirtelo jam longe ŝajnis bluaj kaj invitaj, kvankam iom malgrandaj, eble pro manko de pluvo.
En arbaro ankaŭ kreskas arbedoj de ribo. Pretaj beroj de ribo estas plejparte ruĝaj aŭ nigraj. Mi tamen suspektas ke la blankaj beroj en la apuda foto de ribo estas jam kompare maturaj kaj pretaj.
Ŝirkolektantojn de naturaj beroj mi ankoraŭ ne vidis en arbaro. Eble la beroj de mirtelo tamen estas ankoraŭ iom nematuraj? Aŭ eble estas simple tro varmaj veteroj kaj tro da ĝenaj kuloj en aero. Tiuj malbenitaj sangavidaj malgrandaj insektoj eterne brulu en Fajro de Infero!
Certe ekzistas ankaŭ kelkaj venenaj beroj en naturo. Ĉio bela ne estas bona. Mi tamen kredas ke multaj finnoj konas la plej venenajn berojn de arbaro kaj ilin evitas. Almenaŭ iuj el la plej venenaj naturaj beroj estas tre malbongustaj kaj tial ŝajnas neverŝajne ke iu libervole manĝus danĝere multe da ili.
Escepta somero, vere. Escepta somero ankaŭ en tiu rilato ke mi fine povos eniri en teknika universitato kaj studadi almenaŭ ĝis diploma inĝeniero. Kia bonŝanco. Mi estas tre kontenta pro tio. Mi volas atingi mian plej bonan rezulton, respekton kaj kvietecon.
Tekniko, tre vasta temo. Tekniko certe estas grava parto de homa kulturo. Jes, ankaŭ tekniko apartenas al nia kulturo, en la vasta senco. Kia estus homa kulturo sen tekniko!
Ĉu eblus bone koni kaj domini la tutan areon de tekniko? Ĉu eblos trovi la plej konvenan kaj bone sidan branĉon de tekniko por mi kaj mia civito? Ĉu fakte eblos trovi laboron kaj vivrimedojn? Ĉu eblus pagi returnen la studan ŝuldon por la banko? Ĉu sufiĉos miaj fortoj por studadi ĝis ekzameno? Ĉu eblus inventi, evoluigi kaj disvolvi verajn efektivajn vivrimedojn por la nacio Mueleja Insulo?
Grandaj demandoj. Tro grandaj por respondi en la nuna situacio. Ne eblas prizorgi la tutan futuron samtempe. Morgaŭo estas nur obtuza promeso en facila somera vento. Estonteco estas nur kiel flustrado de susuraj folioj de arbaro.
Mi certe bezonos multe da bona sorto por atingi bonajn rezultojn. Kredeble la lokaj spiritoj de naturo, la Dioj kaj Diinoj de ĉielo, tero, akvo kaj aero, la fantomoj de nia propra norda natura religio kaj ĉiuj niaj fizike mortintaj sed religie vivaj prauloj min helpos.
La tempo montros la veron. Nur la futuro mem konas la tutan solvon. Ni trovos la rezulton per klopodoj kaj fortostreĉo. Ne eblas halti nun. Nepre ni forte antaŭeniru. Nepre ni kredu al bonaj eblecoj de estonteco.
Kaj ni kredu ke finfine 666 belegaj kaj volontaj virgulinoj atendos nin (kun multaj ĉarumoj plenaj je speciale fortaj piloloj de Viagra kaj Levitra) en Valhalla kie mortintaj bravaj soldatoj kolektiĝos. Ni vivu kiel furiozaj vikingoj de nia propra vivo.
Kaj ... kio ankoraŭ mankas? ... Ni venkos!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |