<<

#75 ; Senpacience atendante la 60-an naskiĝtagon je fino de septembro

>>

Estas propradire iom tro frue skribi pri naskiĝtago kiu okazos la 30-a tago de monato septembro. Daŭras pli ol 2 monatoj antaŭ ol mi estos 60-jara. Tamen estos granda evento kaj mi timetas ke la soleno pasus preskaŭ nerimarkita se mi ne ĝin speciale atentas. Viro ja fariĝas 60-jara nur unu fojon dum sia vivo.

Eble ĉi tiu artikolo do iom post iom fariĝos mia 60-aĝula artikolo?

Ĉi tiu artikolo ankoraŭ ne estas preta. Sed ĉu oni eĉ iam povas nomi ion tute "preta" kaj perfekta.

Sendube estas eraroj. Mi jam trovis multaj eraroj en miaj malnovaj tekstoj.

La esperanta registro daŭre postrestas. Mi devus ĝin plibonigi.

Sed la karavano devas ja progresi malgraŭ eraroj kaj mankoj.

Mi timas ke mi erare uzis vorton "krevi" ie en teksto por signifi la verbon "postuli". Verbo "kräva" estas vorto de sveda lingvo. Ne ekzistas vorto "krevi" en Esperanto.

Pro manko de rimedoj mi ne plu intencas aranĝi ion oficialan feston pro naskiĝtago. Nenia solena akcepto aŭ konsulta tempo, neniaj donacoj, neniaj gratuloj, neniaj gastoj. Mi jam havis bonan feston en Ostrobotnio en la domo de miaj patroj post mia 50-jara naskiĝtago kaj tiu festo bone sufiĉas por mi.

Bonan ŝancon kaj bonan sorton mi tamen esperas por mia 60-a naskiĝtago. Mi jam havas studan situon en teknika universitato, kiu en si mem estas tre kontentiga stato de aferoj, sed mi volas eĉ pli da bono.

Kiel viro de tekniko mi deziras bonan ŝancon en areo de tekniko. Tekniko ja estas tre grava praktika baza vivkondiĉo. Nia scienca nomo kiel animala speco devus propradire esti homo technicus ĉar nura saĝeco ne plu sufiĉas por priskribi nin. En praktiko ne plu sufiĉas nur esti tre saĝa.

Aŭ kion vi pensas, se vi estus ekster moderna socio, ekzemple en io dezerta insulo sen modernaj utilaĵoj, kion vi farus? Ĉu vi sidus sur ŝtono kaj nur meditadus? Ĉu vi nur pensus kaj meditus altflugajn principajn kaj teoriajn ideojn? Ĉu sufiĉus esti nur saĝa kiel homo sapiens ?

Certe unuaj pensoj en dezerta insulo estus kiel akiri manĝaĵon, konstrui domon, laborilojn kaj armilojn. Tiuj ja postulas primitivan teknikon. Sen tekniko ni estus senŝirmejaj, neprotektitaj. Certe tekniko ĉiam estas tre esenca parto de homa vivo.

Mi tamen ja ne vivas sur dezerta insulo ekster socio. Do miaj deziroj estas iom alia. Bedaŭrinde estas ĝenerale tre malfacile akiri teknikon rekte el naturo. Ni ja ĉiuokaze volas vivi kun naturo, en la naturo, kiel unu parto de naturo. La lumo de Suno, la plantoj de naturo, la steloj sur ĉielo, la arboj de arbaro, la malgrandaj animaloj de naturo, ni volas vivi kune. Ni homoj ne apartenas en iu zoologia parko, en kaĝo malantaŭ baraĵoj kiel kaptitoj. Ni ja estas liberaj infanoj de naturo.

Tekniko estas en si mem bona ilo por homa vivo. Mi tamen esperas ke uzo de tekniko estu pli racia.

Ideale estus loĝi tute kun natura lumo de Suno. Ideale estus esti kapabla mezuri la akuratan horangulon kaj angulan altecon de Suno ĉiam kiam ĝi estas super horizonto kaj videbla. Nu, tiu postulus tre specialan loĝejon. Eble oni devas esti kontenta kun iom malpli da observaj eblecoj. En mezo de vintro ĉi tie en Nordo sufiĉu bona direkto de sudo. Direktoj ĉirkaŭ oriento kaj okcidento estas gravaj dum granda parto de jaro. Eĉ ĉi tiuj postuloj povas esti malfacilaj por kontentigi en praktika loĝejo.

Ĉu natura lumo estas baza rajto por popolo ekzemple en Finnlando? Mi ne kredas tion. Ekzemple oni konstruis sunaj elektraj paneloj sur tegmento de naĝhalo de urbo Pori por produkti elektron el suna lumo. Iom pli poste oni konstruis tute proksime novan altan loĝdomon tiel ke la nova domo ombrumas la lumon de Suno tiel ke ĝi ne bone atingas la elektrajn panelojn sur tegmento de naĝhalo. Burokratoj tamen ne vidas ian problemon. Almenaŭ en urba areo estas evidente permesite ombrumi naturan lumon.

Mi tamen opinias ke natura lumo - laŭ praktikaj eblecoj - devas esti fundamenta rajto de popolo. Ankaŭ klara stela ĉielo estu - laŭ praktikaj eblecoj - fundamenta rajto de popolo. Steloj kaj planedoj apartenas al norma homa vivo. Oni ne sen grava neceso detruu la naturan malhelecon de nokta ĉielo kiam la Suno ne brilas. La permesita tendenco de tekniko ne povas esti kaŭzi nenecesan malplezuron.

Tekniko estas neevitebla por homa vivo. Ĉu do ĉio praktika uzo de tekniko en la tuta mondo kiel tutaĵo estas 100% en ordo? Certe ne estas.

Ĉu estas racie favori multan komercon kun tre distancaj landoj? Ĉu ne estus pli bone produkti kiel eble plej proksime? Ĉu ne estus pli bone uzi lokan laborforton kaj oferti lokan porvivon por la propra popolo?

Ĉu estas racie favori multan veturadon en reakciaj aviadiloj, ekzemple al distancaj feriaj lokoj? Aviadilo estas fajna kaj utila inventaĵo, sed reakciaj aviadiloj ne estas tre amikaj por naturo. Eblas ferii ankaŭ pli proksime. Ni ne bezonas bruligi grandan kvanton da valoraj fosiliaj brulaĵoj pro ferioj.

Ĉu ni volas favori abundan kaj malavaran uzon de aŭtoj kaj aliaj trafikiloj? Ĉu ne estus pli bone unue selekti kie oni volas vivi kaj poste plejparte resti tie?

Ĉu ni vere volas transformi nokton al tago kun abunda artefarita lumo? Ĉu ne ĝenerale estus pli bone ke natura tago estu tago kaj natura nokto estu nokto. Dum nokto ĝenerale povas esti malhele, nenia problemo. Artefarita lumo estas bona kiam oni ĝin bezonas.

Ankaŭ mi havus personan bezonon por aŭto, sed mia intenco ne estas veturi nur pro ĝojo. En cirkonstancoj de praktika persona vivo oni ja devas agi laŭ bezono, sed ofte eblas por multaj personoj ankaŭ transformi la cirkonstancojn al pli favoraj cirkonstancoj, tiel ke eblas vivi ekologie kaj ekonomie ŝpareme. Ofte eblas selekti alternativon kiu detruas malpli da naturo kaj estas ankaŭ pli prudenta en tuteco. Ofte eblas uzi teknikon pli prudente, pli racie. Ekonomie kaj ekologie ŝparema vivo povas esti pli bona vivo.

Tekniko estas bona ilo por vivo. Oni uzu la teknikon laŭ bezono, sed oni uzu la teknikon korekte kaj ŝpareme, nur laŭ vera bezono.

Inter alie eksterlandaj rifuĝantoj, agrikultura politiko, socia kaj sanitara politiko estas aktualaj temoj en Finnlando, sed mi ne difinas nian pozicion al ĉi tiuj problemoj. En nia civito Mueleja Insulo ne ekzistas nek rifuĝantoj nek agrikulturo. Ni tute ne strebas por esti tradicia granda ŝtato kaj ni ne respondos pri problemoj de grandaj landoj kiel Finnlando.

Sed certe ... ĉu vi jam divenas? ... ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)