<<

#74 ; Jes, la tekniko estas tre rimarkinda kaj neglektita temo

>>

Mi komencis ĉi tiun temon jam en la antaŭa artikolo. Indas vere trakti pli vaste kaj pli akurate la rolon de tekniko kaj kvaliton de teknika edukado en la socio. Ĝi enhavas multaj aspektoj kaj vidpunktoj. Kredeble ni ofte revenos al ĉi tiu motivo.

Politikistoj emas plejparte ignori teknikon. Ofte tekniko tamen gvidas la ŝanĝojn en la socio. Iamaniere tekniko determinas la praktikajn regulojn, la limojn inter ebla kaj neebla, la randon de profita kaj gajniga, la marĉojn de malbonaj ideoj.

Teknika revolucio certe transformis socion ekzemple ĉe la fino de 19-a jarcento kaj en komenco de 1900-aj jaroj. Grandaj fabrikoj tute ŝanĝis la regulojn de ludo por ordinaraj homoj. Amase da laboristoj transloĝiĝis el kamparo al urboj por trovi novan porvivon. Nuntempe la kapitalistoj tamen preferas ke robotoj kaj pli nova tekniko okupu la fabrikojn. Ili eĉ volas ke novaj maŝinoj anstataŭigu homojn ekster fabrikoj, eble ĉie en la socio.

Mi havas iom da sperto pri teknika edukado kiel plenaĝulo. Ĉu oni bone instruas teknikon en skoloj? Ĉu por studantoj eblas bone lerni la plej gravajn temojn? Ĉu teknika instruado solvas la grandan problemon de sufiĉaj vivrimedoj por ordinaraj civitanoj? Ĉu ĝi helpas pli ol ĝi malhelpas?

Aŭtomatoj kredeble tute detruos multaj profesioj dum la venontaj 10 jaroj. Oni diras ke en Finnlando oni devas denove eduki 1 miliono da plenkreskulaj homoj al nova metio dum 10 jaroj. Ili jam havas metion sed la malnova metio baldaŭ perdiĝos pro teknika progreso kaj ili bezonos novan metion por akiri novan porvivon.

Ĉu ekzemple la "inĝeniera skolo" estus kapabla efektivigi ĉi tiun mirindaĵon, edukadon de 1000000 homoj ĝis nova profesio dum 10 jaroj tiel ke ili vere atingos laboron? Kaj tiuj 1000000 plenkruskuloj nature aldone al la normaj junuloj de skoloj. Mi tre multe dubas ke tio ne eblos. Skoloj vivas en la pasinta tempo. Laŭ miaj spertoj la "inĝeniera skolo" nur malbone povas agi kun plenaĝuloj. Ili apenaŭ estos pretaj por porti la grandajn postulojn de futuro.

Mi vetas ke pro tio estos 1 miliono da novaj senlaboruloj en Finnlando post 10 jaroj. Miliono da novaj senlaboruloj en patrujo de nur 5 milionoj da loĝantoj, inkluzive de infanoj kaj grizuloj kiuj estas ekster labora aĝo kaj labora kapablo. Mi enmetas ankaŭ bonstataj pensiuloj al senlaboruloj ĉar ili ja ne laboras, kvankam estus kapablaj.

Jes, politikistoj volas ke nur laboro donu vivrimedojn por ordinara popolo. Kaj kapitalistoj volas ke robotoj ricevu laborojn de homaj laboristoj. Ĉu nenia problemo en la socio? Ĉu nur laboro povas doni porvivon por popolo kiam laboro ne plu ekzistas? Ĉu ni volas puŝi parton de loĝantaro ekster la socio? Ĉu senlabora popolo ne meritas vivrimedojn?

Nu, evidente neniu zorgas pri tiu. Mi mem kiel senlabora inĝeniero intencas lerni aŭtomatan teknikon diligente kaj poste kiel diploma inĝeniero produkti kiel eble plej multe da nova senlaboreco al la finna socio! Jii-haa! Vi tuj kontaktu vian politikan reprezentanton kaj rakontu viajn zorgojn. Pli malfrue povas jam esti tro malfrue, nur roboto respondos por vi en telefono "Ĉio en ordo, vi homa sklavo de robotoj, estu trankvila!".

La patrino de mia patrino Tyyne Kalliokoski donis al mi en Ostrobotnio la sekvantan bonan konsilon en la finna lingvo:

Ensin tupa ja takka
ja sitten vasta akka!

Tion oni povas traduki al Esperanto kiel "Unue domo kaj fajrejo, nur poste edzino" kaj ĝi signifas ke oni edziniĝu nur tiam kiam la ekonomio de viro estas stabila tiel ke li povas proponi eĉ pretan nefermitan fajrejon por sia edzino en ilia komuna hejmo. Romantiko kaj amo eblas nur post bonhavo kaj enspezoj. Sen sufiĉaj vivrimedoj kaj sana ekonomio restas la amo sur trompa fundo kaj sur tro malfortika subaĵo.

Apude ni vidas kovrilon de malnova libro kiun la libraro de urbo Pori vendis je prezo 1€. La libro traktas fajrejoj nefermitaj kaj fermitaj. En bildo de kovrilo ni vidas feliĉan familion ĉe fajrejo kun brulanta fajro.

Ĝis nun mi ne sukcesis liveri domon kun bela nefermita fajrejo. Tial mi ankaŭ ne liveris edzinon. La afabla konsilo de avino Tyyne estis tre prudenta almenaŭ en la tradicia agrikultura medio de Ostrobotnio de mia infaneco.

Kion homoj bezonas por vivi bone? Videbla fajro en malfermita fajrejo estas tre kvietiga kaj plaĉa. La malfermita fajrejo ne estas la plej bona kaj ekonomia rimedo de hejtado, ĝi malŝparas multe da energio de hejtligno. Fermita fajrejo povas esti multe pli ekonomia por hejtado. Tamen aperas bela.

Mi eble jam perdis la eblojn por konstrui domoj, sed hejmo, varmo kaj sekureco certe estas bazaj bezonoj de civitanoj. Ili bezonas bonan manĝaĵon kaj trinkaĵon, sed tio ne sufiĉas. En praktiko homoj bezonas ankaŭ vestaron, piedvestojn, edukadon, belecon, komforton, liberecon, distraĵon, respekton, partoprenon en la socio, karieron, sanon, multaj bonaj servoj, kaj tiel plu senfine. Oni ne forgesu novan porteblan telefonon.

Oficialaj (devigaj) konstruaĵaj instrukcioj antaŭ nelonge iom ŝanĝiĝis. Nuntempe oni devas tre bone izoli novajn domojn kontraŭ perdo de varmo. Tamen estas ventolado, sufiĉa interŝanĝo de aero kaj prevento de malsekeco (akvo) en strukturoj centraj demandoj por konsideri. Eble la burokratoj jam postulas iom tro multe el kontruistoj. Marĝeno por eraroj estas tre malgranda. En praktiko oni ja ĉiam faras eraroj ekzemple pro urĝo, mankoj de kooperado, kondukado, sperto kaj lerteco. Kiam la akceptita marĝeno por homaj eraroj estas tro malgranda, povos eraroj kaŭzi katastrofaj konsekvencoj. Nova multekosta familia hejmo eble turnos al "ŝima bombo" pro longtempa malsekeco kiu kolektiĝis enen en la strukturo pro malsufiĉa ventolado.

Ni jam havas multe da ekzemploj pri domoj en kies strukturoj ŝimoj penetris kaj kie ili (la ŝimoj) fartas bone pro daŭra malsekeco. La problemo estas ke homoj ne fartas bone kun ŝimoj. Multaj skoloj devas esti riparitaj pro ŝima problemo. Ĉu oni nenion lernis el eraroj de pasintaĵo?

Mi apenaŭ kapablos regali la homaron kun abundaj fruktoj de bonstato. Sed mi certe klopodos por akiri belan hejmon kun bela fajrejo, tiel kiel mia maljuna avino Tyyne ordonis. Ni klopodos kaj ni batalos kaj ni lernos kaj ni laboros. Kaj certe ni kiel sendependa nacio fine venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)