<<

#73 ; Tekniko havas sian propran interesan karakteron

>>

Ni ja vivas en mondo de tekniko kaj sur planedo de teknikaj aparatoj de homaro. Tekniko estas esenca parto de nia ĉiutaga vivo. Tekniko firme kaj fikse apartenas al nia kulturo. Ni kreskas kun tekniko. Ni mortas kun tekniko. Ni ploras kaj ĝojas kun tekniko.

Sen moderna tekniko la mondo de homoj estus tute alia ol hodiaŭ. Se mi pensas pri la agrikultura medio de mia infaneco, multe da ŝanĝoj okazis post la 1960-a jardeko en kamparo. Ekzistis ja ia tekniko ankaŭ en komenco de 20-a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1900, sed estas preskaŭ neeble imagi ke ni reiru al la tekniko de 100 jaroj antaŭ nia nuna tempo.

Ĉu ni povas imagi vivon sen komputeroj, sen Internet, sen niaj malgrandaj sendrataj porteblaj telefonoj?

Tekniko certe havas grandan influon al vivrimedoj de homaro. Laŭ onidiro progreso de tekniko transformas la popolon al pli feliĉa civitanaro. Ni havos pli da libera tempo pro teknikaj iloj. Aparatoj forigas tedigan kaj pezan laboron. Ni homoj evitas vanan lacigon de laboraj klopodoj kaj penoj, tiujn idiotajn ripetajn naivajn taskojn. La maŝinoj kaj motoroj suferu pro nia flanko. Kaj ni ĉiuj fariĝos feliĉaj?

Sed kio vere okazis? Oni ja bezonas laborforton por produkti aparatojn kaj maŝinojn. Tiuj grandaj fabrikoj tamen tipe situas ie malproksime, en fremdaj landoj. Ili ne donas laboron kaj porvivon por ni ĉi tie. Eblas malpliigi laborforton uzante fruktojn de nova tekniko ĉi tie, sed kiel nia loka norma popolo do perlaboru kaj akiru porvivon?

Tekniko estas kiel danĝera dutranĉaĵa glavo. Kun tiu dutranĉaĵa glavo eblas bati malamikon kaj defendi sin mem, sed eblas ankaŭ senintence vundi sin mem, difektigi sian patrujon kaj propran popolon.

Ĉu estas superfluaj civitanoj? Ĉu ili apartenas ekster la socio? Ĉu estas racie kulpigi malriĉajn homojn pro senlaboreco kiam la senlaboreco estas kiel nepre enen konstruita en la sistemo de kapitalismo? Ĉu tute ne eblas en moderna - supozeble klerula - tempo aranĝi la socion pli prudente por prezenti decajn vivrimedojn por la tuta popolo?

Temas ambaŭ pri mono, kaj porvivo kaj riĉiĝo. Tamen estas tute aliaj en praktiko. Sama socio, diversaj sociaj klasoj. Por la riĉaj profitaj negocoj, por la malriĉaj neevitebla minimumo. Ambaŭ estas mono, sed alia signifo.

Malnova ŝerco origine el tempo de "malvarma milito" (inter grandpotencoj) de ĉirkaŭ jaroj 1950 ... 1980 diras ke en Eŭropo la kapitalisma okcidenta mondo kaj la socialisma orienta mondo estas tute aliaj. En la kapitalisma okcidento la plej riĉaj direktas la politikon. En la oriento - tute kontraŭe - tiuj kiuj havas potencon kaj regas la landon, ili havas plej multe da mono.

Do sume, kia diferenco? En ambaŭ flankoj mono kaj potenco kune sentas sin hejme. Vojo ĝis supro estas alia, sed la rezulto la sama.

Laŭ onidiro la mondo multe ŝanĝiĝis post "malvarma milito". Ĉio tamen ne ŝanĝiĝis. La plej granda mono ankoraŭ regas la tutan mondon.

Min interesas kiel oni studas kaj lernas teknikon. Ĉu scienca teorio flue kaj glate gvidas al praktika tekniko? Ĉu matematiko, fiziko kaj ĥemio en praktiko vere kondukas la mondon de tekniko?

En praktiko tekniko havas sian propran karakteron kiu ne estas tute klare. Oni povas lerni principojn en lernejoj. La bazaj principoj tamen eble ne estas plej utilaj en praktiko. Tute ne eblas efiki al multaj trajtoj de teknikaj iloj. Oni devas vivi kun certaj teknikaj efektivigoj. En praktiko oni devas sekvi certajn akceptitajn procedojn.

En multaj kazoj estas la vojo el matematikaj kaj fizikaj principoj al praktika aparato tre longa. Oni povus eĉ demandi kion utilas en praktiko scii la altflugajn principojn. Malgraŭ teorio kaj tre altflugaj principoj oni devas en praktiko ofte realisme rezignacii al dominantaj cirkonstancoj.

Por inĝeniero la situacio eble estas iom alia. En kelkaj simplaj kazoj inĝeniero povas selekti kaj plani laŭ propra deziro. En pli komplikaj kazoj tamen ne eblas efektivigi ĉion mem. Oni devas selekti el veraj pretaj alternativoj, uzi pretajn partojn kaj komponantojn, alĝustiĝi al efektivigoj de aliaj organistoj kaj planistoj. Eĉ inĝeniero do ne estas viro tute libera. Neniu estas vere sendependa. La tekniko estas tre komplika tutaĵo. En praktika labora vivo ne eblas tute sole mem plani kaj konstrui grandan tutaĵon.

Moderna tekniko krevas grandajn fabrikojn kaj grandajn kapitalojn. Por malgranda nacio ne eblas teknika memstareco. Tekniko jam kreskis al bombasta grandpotenco. Ekonomio de naturo ĝenerale ne eblas en tekniko. Ni tamen favoru "malgrandan" teknikon en Mueleja Insulo. Ni estas civito malgranda, do ni uzu kaj evoluigu teknikon kiel eble plej malgrandan. Kaj ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)