<<

#68 ; Rozoj kaj malavaraj fruktoj de arbaro por mi mem pro ekzameniĝo

>>

He onklo Vesa, bonvolu akcepti jenan modestan naturan rozon kiel donaco pro kvalifikiĝo kiel inĝeniero! Ni esperas por vi la plej bonan estontecon kaj senriproĉan inĝenieran povoscion. Kiel eble plej korajn bondezirojn!

Ho ve, neniu alia min gratulas pro ekzameniĝo. Do evidente mi devas gratuli min mem.

Mi kredas ke la apuda simpla rozo ĉe rando de la ĉi tiea arbaro estas speco rosa majalis el la ses diversaj naturaj specoj de rozo kiuj kreskas en Finnlando. Mi ne rompis la trunketon de rozo. La rozo restas integra kaj kontinuas vivon.

Fakte mi ankoraŭ ne ekzameniĝis. Oni promesis por mi ke eblos ekzameniĝi la 15a tago de junio, sed mi skribas ĉi tiun tekston jam kelkaj tagoj antaŭe.

Se tamen ne eblas vere ekzameniĝi je la 15a tago kiel promesite ... nu, tiu ja ne estus la unua fojo kiam miaj esperoj kaj atendoj trompiĝas de tiu "inĝeniera skolo". Nenia problemo. Mi trasukcesos ĉiuokaze.

Mi nome ĉiuokaze jam vidas min mem kiel tute honesta inĝeniero kaj la skolo finiĝos post 5 longaj jaroj.

Mi do fine estos viro libera! Libera kiel birdoj de ĉielo.

Sed kio sekvos nun?

Ekzistas ja Teknika Universitato de Bulwania, la tre fama instituto. Almenaŭ tie mi povas libere studadi kaj forte progresadi en teknika scio kaj sperto. Eblas lerni inter alie pri diversaj materialoj, strukturoj kaj mekanismoj. Matematiko estas ankaŭ grava temo en nia sendispute malgranda sed rimarkeble altklasa lernejo.

Ĉu ĉiuj la metioj kaj necesaj viviloj de sendependa nacio Mueleja Insulo jam estas tute pretaj? Certe ne. Ni ankoraŭ bezonas multe da laboro kaj multe da novaj doktrinoj antaŭ ol eblos vivi vere sendepende kaj sukcese.

Mi tamen jam decidas ke por intencoj de memstara civito Mueleja Insulo mi jam estas preta inĝeniero. Tiel ĉi mi nun nomumas min mem kiel LA OFICIALA INĜENIERO DE ŜTATO en nia kara malgranda nacio. Gratulojn por vi kamarado Vesa!

Dankon pro ĉi tio digna titolo, kamarado Vesa! Mi ĉirkaŭbraku min. Kiso, kiso.

Apude ni vidas floroj de natura frago fragaria vesca kiu estas iom pli malgranda planto kiel la kulturita frago.

Ankaŭ fragoj apartenas al la sama granda tribo aŭ botanika familio rosaceae kiel la rozoj.

Beroj de frago ja estas ĝenerale tre sopiritaj. La beroj de natura frago estas tre bongustaj - eĉ pli bonaj ol la kulturitaj fragoj - sed ili tamen estas multe pli malgrandaj ol la beroj de kulturitaj fragoj. Kvankam oni devas konstati ke en la strikta botanika senco la tiel nomataj "beroj" de frago ne estas veraj beroj.

Kiajn bongustajn berojn tamen portu nia memstara ŝtato? Spegula sunhorloĝo ja estas mia longtempa vizio, prefere kiel ordinara parto de loĝeja domo. Estus ja tre oportune vekiĝi sur sia lito en iu bela kaj suna somera mateno kaj tuj vidi la tempon el la temposkalo de plej bela trategmenta sunhorloĝo.

Ankaŭ estus precipe oportune vespere trinki bonan brandon, konjakon kaj viskion en bona societo - certe nur post longa semajno de fruktodona kaj laciga laboro - sidante sur mola sofo ĉirkaŭ la tablo de ĉambro kaj ĵus antaŭ perdo de konscio observi la akuratan sunan tempon el la bonkvalita temposkalo de endoma sunhorloĝo kiu uzas inteligente formitaj kaj lokitaj speguloj por porti la lumon de Suno internen por indiki tempon.

Inĝeniero povas ĉiam evolui al pli bona inĝeniero. Ĉiam eblas lerni pli da matematiko, fiziko, tekniko kaj projekti pli bone. Ni staras en komenco de ĉi tiu vojo. Kaj ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)