<< | #67 ; La somera nomfesto de mia patro de patro Salamoni |
>> |
Jam preparas betuloj siajn semojn. Jam estas somera naturo plej bela en urbo Pori. Hodiaŭ, oka tago de monato junio, estu la nomfesto de mia mortinta avo Salamoni. Oficiale estas nur nomfesto de Salomon kaj Salomo, sed devas validi ĉar estas la plej proksima responda nomo en la finna almanako.
Malnova rakonto #29 prezentas iom da informo pri la patroj en la reĝa gento Sameli, regantoj de sendependa nacio Mueleja Insulo. Salamoni estis la dua reganto Sameli, nomita post sia morto. Antaŭe ni festis memoran tagon de avo en la rakonto #10 en jaro 2015.
Estas almenaŭ du diversaj specoj de betulo ĉi tie. Mi kredas ke la betulo en la foto dekstre estas speco betula pendula
kun siaj kalvaj kvazaŭ triangulaj folioj. La alia speco betula pubescens
havas pli rundaj formoj kaj "haroj" en siaj folioj. Ambaŭ specoj povas kreski altaj je eĉ 25 metroj, alto de 8-etaĝa domo.
En la plej norda parto de Finnlando, Laponio, kreskas ankaŭ aliaj pli malgrandaj betuloj. En la norda hemisfero de planedo kreskas entute ĉirkaŭ 50 diversaj specoj de betulo.
Patro de mia patro Salamoni vivis longan kaj specialan vivon. Li mortis kiel 90-jarulo kiam mi estis 15 jaroj aĝa. Indas memori lin kaj lian vivosorton.
Mia patrino Armi rakontis ke avo Salamoni ĉesigis fumi tabakon pro mia naskiĝo en 1958. Mi estis la unua infano de gepatroj. Evidente mia naskiĝo donis al li novan esperon, pli bonan fidon al la futuro de lia malgranda bieno, rezulto de lia severa vivlaboro. Salamoni restis mastro de bieno ĝis sia morto.
Ĉu mi jam gajnis lian konfidencon? Ĝis plue mi eble ne tute meritis la grandajn esperojn de Salamoni. Restas tamen ankoraŭ kelkaj jaroj por pentofari kaj plibonigi. Mi ja jariĝas nur 60 jaroj en fino de venonta septembro. (Rido, rido)
Geavoj Salamoni kaj Helka perdis siaj du unuaj infanoj tre frue. Unu knabo mortis en milito kontraŭ Sovet-Unio en la somero 1941. La familio estis tre amara pro la malserena destino de mia fraŭla onklo Väinö ĉe la landlimo inter Finnlando kaj Sovet-Unio. Alia knabo mortis eble pro kancero en la komenco de 1950-aj jaroj. La fratino Sanelma de mia patro vivis longe sed restis fraŭlina kaj senida. Do mia patro Veikko estis la sola ebleco por plilongigi la genton.
Miaj pli fruaj memoroj pri la avo venas en kapon el mezo de 1960-aj jaroj. Mi memoras someran fojnan agron Tossansalo meze de arbaro en Peräseinäjoki dum tempo de fojnado. Mi memoras grandan ŝtonon sur la kampo. Tie mi iom ripozis kun la avo dum fojnado. Mi estis jam legoscia kaj legis fervore librojn pri animaloj de naturo. Do mi rakontis por la avo pri danĝeraj grandaj bestoj de Afriko kaj la avo ĝentile min aŭskultis.
Tie, en arbaro de Tossansalo oni iam antaŭe preparis brandon kontraŭleĝe. Laŭdire iu vira servisto de iu bieno laboris dum tagoj por la bieno kaj preparis tie en arbaro kaŝe brandon dum noktoj por si mem.
La vivo de viro, peza batalo. Longe batalis Salamoni kaj certe ankaŭ mi devas havi fortojn barakti kontraŭ la torentoj de vivo kiel salmo en rapidfluo.
Mia avo Salamoni certe batalis dum vivo, sed li ne faris armean servon en Finnlando kiu estis tiam parto de Rusujo. Li fuĝis al Ameriko en 1903 por eviti armean servon en Siberio kaj revenis al Finnlando post 7 jaroj.
Mi ne scias ĉu fakte finnoj iam servis en Siberio por la rusa armeo, sed laŭ onidiro la nefavorata Rusa reganto planis tion tiam en komenco de dudeka jarcento, dum junaĝo de avo. La celo de Rusujo tiam estis tuta fino de Finnlando kiel aŭtonoma lando, Finis Finlandiae
. Ili volis plene kunigi Finnlandon al Rusujo.
Ni ĉiam memoros vin Salamoni. Vi estas nun parto de finna naturo. Vi estas spirito kiu ŝvebas en arbaroj kaj sur kampoj de ĉi tiu lando. Vi estas kvazaŭ freŝa akvo en rivero kaj impona fluganta libelo en aero. Via vivo ne estis sen signifo. Vi estas forta salmo en maro kaj milda vento sur agroj de greno. Vi estas ondo de lago, kiel serena matena sunleviĝo kaj vesperruĝo. Vi estas eterna.
Mi havas almenaŭ eblecon miaparte por kontinuigi la rakonton de nia gento. Mi faros mian plej bonan provon. Memoro de prapatroj estas plej valora kaj digna heredaĵo. Kaj jes, certe ni venkos!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo