<<

#66 ; Jam baldaŭ pasis kvin longaj jaroj en la "inĝeniera skolo"

>>

En komenco de monato junio estas la somero jam bone progresita en Finnlando. Suno brilis varmege dum proksimume du semajnoj. Sekeco de tero jam estas ioma problemo.

Estas jam tempo de plej helaj tagoj kaj eĉ noktoj en Nordo. Birdoj ĉirpas, floroj floras kaj insektoj laboras diligente en siaj ĉiutagaj imperativoj.

La herbo kaj la folioj de foliaj arboj estas hele verdaj kiel insigna koloro de nia lingvo internacia. La apuda arbaro ŝajnas netravidebla pro abundaj folioj. Ĉe la rando de arbaro staras preskaŭ kiel nepenetrebla verda muro konsistanta el verdaj folioj.

Supozeble la abunda poleno de betuloj estas ĉijare problemo por homoj kiuj estas alergiaj. La medikamentoj kontraŭ polena alergio tamen helpos. Laŭ mi estas tre grave por alergia homo ke la gorĝo estas sana post ŝarĝoj de vintro kaj la stato de korpo kiel eble plej bonstata antaŭ la polena periodo.

Antaŭ kvin jaroj mi vivis en la apuda urbeto Raŭma kiel aĝula senlaborulo. Mi vizitadis tie ian plenkreskulan lernejon por metala industrio, lernis la planan 3D programon SolidWorks. Tie mi eltrovis la ideon de studado en "inĝeniera skolo" ĝis titolo de inĝeniero kiel ebla vojo al futura metio kaj ilo por akiri porvivon.

Certe mi estis iom scia pri la malfacilaĵoj aliĝaj al studado, ekonomiaj precipe. Certe oni min avertis pri la venontaj problemoj. Oni eĉ ŝerceme asertis ke mi revenos en "lakta trajno". Tiu malnova dirmaniero de "reveno hejmen per lakta trajno" eble devenas de tio ke antaŭe oni ie en kamparo ĉe fervojo iom transportis lakton de bovino en trajnoj ĝis laktejo por prilabori. Aliaj rimedoj de transporto ne estis tiel bonaj.

Se juna viro ne prosperis kaj sukcesis en armeo dum rekruta servo, sed estis resendita hejmen antaŭtempe kiel netaŭga aŭ nematura por armea servo, oni diris ke li "revenis per lakta trajno". Lakto estas ankaŭ ioma metaforo de malfortikeco kaj vira nematureco. "Lakta trajno" estas dirmaniero por aludi al escepta, hontinda kaj malbonŝanca reveno el rekruta servo aŭ alia norma devo kaj tasko de plenkreska viro.

Mi tamen ne revenis hejmen en "lakta trajno". Mi faros mian ekzameniĝon kaj kvalifikiĝos kiel inĝeniero en mezo de ĉi tiu monato junio.

Do la "inĝeniera skolo" finfine finiĝos. Bone, mi estas kontenta pro tio.

Mi tamen ne estas kontenta pri la skolo. Ĝi daŭris tro longe kaj tamen gvidis al nenia vera rezulto. Ĝi enhavis kelkaj ĝojaj momentoj kaj multaj amaraj elreviĝoj. La skolo devas forte renoviĝi kaj evolui. Mi ne kredas ke tia skolo estos sufiĉa por renkonti la postulojn de estonteco.

Oni asertas ĝenerale ke vivo en skoloj estas malfacila kaj laciga por instruistoj. Oni tamen ne multe aŭdas pri ŝarĝoj de studantoj. Ĉu instruistoj kaj aliaj burokratoj de skolo estas pli gravaj ol studantoj? Ĉu la skoloj estas nur por burokratoj? Burokratoj ricevas bonan salajron, al studantoj restas nur ŝuldoj. Ĉu studantoj ne meritas homan valoron?

En Finnlando oni emas imagi ke postuloj de labora vivo de estonteco plenumos kun la nunaj skoloj kiel aŭtomate, sen penoj kaj klopodoj. Mi asertas ke kun la nunaj skoloj post 10 jaroj estos miliono da senlaboruloj en Finnlando. Politikistoj kaj burokratoj ne volas vidi la riskon. Laŭ ili la sola notinda problemo de skoloj ja estas la bedaŭrinda melankolio kaj malĝojo de instruistoj kiuj laboras tie kaj estas bone rekompencitaj.

Skoloj en nia propra sendependa nacio Mueleja Insulo ne povus baziĝi al burokratio. Nenio baziĝu al burokratio en vere libera socio. En civito de veraj civitanoj devas ĉiuj rajtigoj aparteni rekte al la popolo. Popolo ja estas la plej grava. Burokratoj estas nur superflua ĝeno kaj senutila ŝarĝo por la civitanoj.

Estas dubinde ĉu studado eĉ gvidos al laboro. Mono certe estas pli grava ol studoj, sed al mi mankas la mono. Tamen plua studado estas nepra. La studado devas kontinuiĝi, eble en universitato. Kaj io bela tago ni certe venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)