<< | #65 ; Kunlaboro kun la Universitato de nova mikronacio Bulwania |
>> |
En la apuda foto ni vidas malgrandaj printempaj floroj Oxalis acetosella
kiuj escepte kreskas sur branĉo de granda arbo, eble tremolo en la apuda arbaro ĉe ambasado.
Oni ankaŭ nomis la malgrandan planton finne kiel "pano de vulpo" pro siaj acidaj folioj. Ankaŭ mi gustumis kaj volonte manĝis tiajn bongustajn foliojn kiel knabo, kvankam ili fakte estas iom venenaj.
Do somero jam komencas en urbo Pori. La vetero estis provizore tre vama, eĉ sufoke sunvarmega.
La vere grava novaĵo tamen estas la nova mikronacio Bulwania kaj nia venonta supozeble tre intensa kaj fruktodona kunlaboro kun la estimata kaj bonkvalita Universitato de tiu nova civito.
Fakte la fondinto de tiu nova ŝtato Bulwania estas la sama kiel la tre amata kaj estimata fondinto de ĉi tiu ŝtato Mueleja Insulo. Kiel estro de Bulwania li tamen uzas alian reĝan nomon Bulwanus I
, la unua bulwano. Li ankaŭ funkcias kiel instrua ministro de tiu nova lando.
Ekzistas jam Bulwania Wikia en la informa reto, bedaŭrinde nur en la finna lingvo. Tie laŭ planoj estonte aperos artikoloj de Universitato de Bulwania. Ni anoj de Mueleja Insulo kunlaboros kun Bulwania en aferoj de instrua kaj studa karaktero. Nia proksima kunlaboro kun Universitato de Bulwania entute ne dependas de tio ĉu mi estos akceptita kiel studanto en universitato en Pori por la venonta aŭtuno.
Estos tre interese vidi kiel la agado de Bulwania Wikia komencas kaj evoluas. Ĝenerale la ideo estas tia ke pli ampleksa enhavo situu ie alie kaj la Wikia paĝaro enhavu nur resumojn kaj mallongajn informojn.
La nomo de tiu nova civito "Bulwania" kaj la nomo de siaj civitanoj "bulwanoj" emas esti amuzaj kaj ludemaj. Ili eble aludas ke ĉio ne estas same kiel ĝi komence aperas. La civito tamen estas tre serioza entrepreno.
Rilatoj inter la nacioj Mueleja Insulo kaj Bulwania estos tre intimaj kaj interkonsentaj. Ĉi tie temas eĉ pri asocio de ŝtatoj. La ambasado de nova nacio Bulwania estas la sama kiel la ambasado de Mueleja Insulo kaj ankaŭ la ambasadoro estas la sama persono.
Fakte malantaŭ ĉio estas ja nur unu viro, mi mem. Oni tamen esprimu respekton kaj sekvu akceptitan procedon kaj bonajn manierojn.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo