<< | #61 ; Paska Dimanĉo, sed tamen por ni oportuna tempo |
>> |
La vorto "Paska" vekas ĉe finnoj iom kontraŭdiraj sentoj, ĉar en la finna lingvo ĝi signifas rubon, forĵetaĵon kaj (laŭvorte) fekaĵon. Pasko tamen estas ĝenerale gaja kaj komforta festo en printempo. Apude ni vidas sabatan foton el la estrado de vendoplaco de Pori. Oni tie sin preparas por soleni Paskon. La vetero estas ĉijare ankoraŭ iom malvarma.
En la antaŭaĵo de foto situas granda blua korbo kiu similas tradician finnan splitkorbon, sed estas tro granda por konsisti el veraj (long)splitoj. Ene en la korbo estas floroj, flavaj narcisoj kaj konstruaĵoj kiuj kredeble aludas al paskaj ovoj, kvankam ili estas tro grandaj. Tradicie oni koloras ovojn por Pasko.
La urbo Pori havas iom por fari kun tradicia finna splitkorbo. Ankoraŭ oni kelkfoje vidas ke oni vendas novajn fajnajn splitkorbojn sur vendoplaco de urbo Pori.
Pasko estas festo de kristanismo. Festoj de nia propra enlanda natura religio povus esti ekzemple printempa ekvinokso, somera solstico, aŭtuna ekvinokso, vintra solstico kaj la kvar mezoj de tiuj momentoj de tempo. Ekzemple unu kaj duono monatoj post vintra solstico okazas mezo de vintro kiun finnoj tradicie nomis "dorso de vintro". Tiu momento okazas unu kaj duono de monatoj antaŭ la printempa ekvinokso, do dum la unua duono de monato februaro, ofte la plej malvarma tempo de jaro.
Same la festo ĝenerale nomata "la unua de majo" estos en nia religio precize inter printempa ekvinokso kaj somera solstico, en la unua duono de monato majo. Inter somera solstico kaj aŭtuna ekvinokso estos festo de "rikoltado", ĉar tiam maturiĝos la greno, en komenco de monato aŭgusto. La feston inter aŭtuna ekvinokso kaj vintra solstico oni finne kutime nomis "Kekri" kaj ni estos pretaj akcepti tiun nomon, kvankam ĝi estas iom eksterkutima kaj ne signifas ion por mi.
Ĉijare la Paska Dimanĉo hazarde okazas en la unua tago de monato aprilo. La unua tago de aprilo ĉiam havas sian propran tute nereligian signifon: aprila trompo! Kutime oni rajtas iom tromplogi kaj blagi homojn pro aprila trompo. Aprila trompo povas esti amuza kaj distra ŝerco.
Ĉi tie ni tamen ne trompas eĉ dum la unua tago de monato aprilo. Ni estas perfekte fidindaj fontoj.
La eksterna aspekto de tradicia finna paska manĝaĵo "mämmi" iom similas al la influon kiun la finna vorto "paska" donas por finnoj, sed la gusto tamen estas tre bona kaj dolĉa. Antaŭe oni manĝis "mämmi" el betulŝela skatolo kiun oni produktis el betula ŝelo, ŝelo de arbo. Eĉ modernaj vendaj pakadoj de "mämmi" imitas betulan ŝelon.
La memstara ŝtato Mueleja Insulo intencas firme disvolviĝi kaj prosperi dum venontaj monatoj kaj venontaj jaroj. Ni trovos la oran landon kiu nin atendas. Ni ankoraŭ iam trinkos faman plifortigantan dolĉan lakton de birdo ("Highland Bird"?) kaj ni eble iam eĉ rajdos sur fluganta fabela blanka Unikorno al sukceso. Almenaŭ figure kaj simbole.
Ĉiuokaze ni renkontos nian destinon. Sorto determinu nian futuron. La adorindaj Dioj ja Diinoj de nia propra enlanda natura religio gvidos nin sekure al estontaj tagoj kaj noktoj. Ni venkos!
Kiel epilogo ni sincere kaj libere deziras bonan paskan Paskon por vi ĉiuj al kies religio la festo Pasko apartenas. Ni mem ja ne solenas Paskon, feston de por ni tute erara eksterlanda religio.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo