<<

#60 ; Vojkruciĝoj kaj irejoj de mikronacia kaj persona vivo

>>

Mi nepre atingu 60 artikoloj en ĉi tiu paĝaro kiel eble plej rapide! Jen! Jam 60 artikoloj. Mi estas viro senpacienca. Mi plenumos 60 jaroj nur post duono de jaro.

Fakte mi sentas min nun iom nervoza. Mi estas netrankvila pro la necerta futuro. Dum la venonta duono da jaro devas en mia persona vivo nepre okazi io granda ŝanĝo. Eble mi finfine kvalifikiĝos el inĝeniera skolo. Eble mi povos eĉ plue kontinuigi studadon en universitato. Eble mi fariĝos oficiale tute senlabora. Por mi estos sendube tre malfacile trovi veran norman laboron. Ĉu mi eble do ne havos ion bonan futuron? Ĉu mi kapitulaciu kaj tute perdu la esperon, ĵetu for ĉiujn revojn?

Prefere oni traktu la situacion en lumo de sendependa nacio Mueleja Insulo. La nacio nepre bezonas bonan futuron. Nia nacio situas nuntempe en ia disvojiĝo de irota vojo de vivo. La nacio bezonas specialon, bonan povoscion en iu branĉo. Kiu povos la speciala scipovo de nacio esti kiam ni ne konas la cirkonstancojn de futura vivo?

En la apuda foto ni vidas parton de malgranda arbaro ĉi tie en urboparto Vähärauma en urbo Pori. La arbaro situas proksime al la oficejo kaj ambasado de sendependa nacio kiu estas en unu lupaga domo de Tekunkorpi.

Tie kreskas unu apud la alia relative junaj foliaj arboj, kredeble betuloj, kaj kelkaj vicoj de grandaj malnovaj arboj. Mi kredas ke tie estas ia limo, limo inter malnova arbaro kaj antaŭa herbejo. La limo estas bone videbla nun dum vintro kiam la arboj ne havas folioj. La pejzaĝo estas simpla kaj reduktita. Eblas bone observi tiaj diferencoj.

Mi kredas ke en loko de nunaj junaj foliaj arboj antaŭe kreskis herbejo, ortangula herbejo sen arboj, eble proksimume 10 jaroj antaŭe. La areo de antaŭa herbejo estas ĉirkaŭ 50 m * 50 m, proksimume kvarono de hektaro.

Ĉi tiel ŝanĝiĝas nia mondo dum tempo pasas. Nenio restos konstanta. Tute ne eblas resti ĉiam la sama. Eĉ se oni ne faras aktive ion, la situacio tamen ŝanĝiĝas, ŝanĝoj okazas en ĉiu kazo, vole nevole. Ne eblas haltigi la tempon. Ne eblas glaciigi la mondon. La radoj de tempo rulas, la mondo vivas.

Universitato estus sendube granda paŝo kaj granda ŝtupo. Studado ĝis diploma inĝeniero estus signifa evento, kvankam en Pori ne eblos studadi precize tiun fakon kiun mi plej respektas, deziremas kaj avidas. Ĉu mi totale pereos kaj detruiĝos se mi ne sukcesos paŝi al la ŝtuparo de universitato dum la venonta aŭtuno? Ĉu mia vivo finiĝos pro la elekto kiu ne okazis por mi? Ĉu ĉio estos tiam perdita kaj la tuta vivo malvenkita por ĉiam? Ĉu la vojo de sendependa nacio estos tute alia se mi ne sukcesos iri al universitato tuj post venonta somero?

Mi intencas saviĝi viva, surprize. Estos aliaj eblecoj, ceteraj eventualecoj. La kampo de scio estas tre vasta. Eble mi malgraŭ ĉio iam sukcesos studadi ĝis grado de doktoro en iu universitato.

La situacio de memstara civito Mueleja Insulo restos praktike la sama, ĉu mi eniros la universitaton aŭ ne. Mi kredas ke la diferenco temus plejparte nur statistikon. Se la universitato akceptos min kiel studanto dum la venonta somero, statistiko havos multe pli grandan rolon en mia vivo. Alie statistiko verŝajne he havos ion menciindan rolon. Abundas tamen aliaj eblecoj.

La kampo de interesaj temoj estas tre vasta. La memstara mikronacio apenaŭ povos esti konstruita nur sur statistika matematiko. Pli vasta kaj profunda teknika matematiko certe devas havi rolon en nia civito. Fiziko kaj ĥemio devas nepre ĉeesti. Ho ve! Ĉu eĉ en principo eblus specialiĝi al io kiel la sola reprezentanto de memstara civito? Nacio bezonas multe da diversaj fakoj.

Mi restu trankvila kiel granda rinocero de afrika savano kun tre dika kaj fortika nepenetrebla haŭto. Eĉ amaso da malsataj leonoj ne kapablos nin vundi. La civito venkos en ĉiu okazo. Ni estos nacio kun multe da scipovo kaj povoscio, tre kontentiganta kolektivo. Nia specialaĵo estos la kono kaj scio kiel konstrui tre bonan sendependan mikronacion.

Ĉiu civitano havu rolon en nia civito. Nia civito bezunu ĉiujn siajn civitanojn. Maŝinoj, aŭtomatoj kaj robotoj ne anstataŭigu membrojn de nia civito. Historio ja atestas ke la civitanoj devas esti esenca parto de funkcio de nacio, la kerno de ŝtato. Alie ili ne estas veraj civitanoj. Ili estas sklavoj aŭ malliberuloj. La povoscio de nacio apartenas al la civitanoj. La sumo de scipovo de civitanoj estas la tuta scipovo de nacio.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)