<< | #59 ; Jam ŝajnas ke mi facile atingos 60 artikoloj |
>> |
Mi volas atingi almenaŭ 60 artikoloj ĝis mia 60a naskiĝtago en fino de septembro ĉijare. Tiu ŝajnas jam facila celo. Jes, mia 150 km distanca vera hejmo estas en juĝa konfisko kaj eble por ĉiam perdita, sed la ambasado brave situis en la urbo Pori jam pli ol 3 jaroj, 2 monatoj.
Ĉi tie apude vi vidas la nunan staton kaj meblaron de oficejo de ambasado de sendependa nacio Mueleja Insulo en Poria urboparto Vähärauma, okcidenta Finnlando. Ĉi tiu estas propre malgranda loĝejo de studento (areo ĉirkaŭ 20 kvadrataj metroj) en Tekunkorpi, laŭvorte tradukita "virga marĉa arbaro de teknika skolo".
La meblaro de oficejo multe pliboniĝis kiam mi aĉetis du malgrandaj seĝetoj aŭ taburetoj el la loka vendejo de uzitaj varoj, laŭvorte tradukita "placo de puloj" (finne "kirpputori"). Nun eĉ eblas proponi sidilon por du eventualaj gastoj de ambasado. Eblas praktike stori la sidilojn kompakte unu sur la alia tiam kiam oni ilin ne bezonas. Ili kostis po 4€, do sume 8€ kaj certe ili estas indaj je tiu sumo da mono.
En la suba rando de foto estas videbla iom da griziĝanta haro de altranga kaj tre respektita ambasadoro mem. La fotilo ne estas tre bona. Optiko ŝajnas ege interesa temo en si mem, sed ĝis plue la ambasado ne decidis investi en pli bonkvalita aparato. Ordinaraj malmultekostaj novaj fotiloj estas pli ofte sufiĉe bonaj por kutima uzo.
Eblas nur revi kia la oficejo de ambasado povus esti kaj kia ĝi povus fariĝi en evento de bonsanĉo, kiel venko de granda kvanto da mono en loterio, lotaĵo.
"La sola plezuro de malriĉulo estas sia propra vigla fantazio" kantis populara finna humoristo.
En sia libro "Gvida libro de Lakta Vojo por petveturistoj" (angle "Hitchhikers' guide to the Galaxy") - aŭ iu alia libro en la sama serio - rakontis la fama angla scienc-fikcia aŭtoro Douglas Adams ke 42 estas la definitiva respondo al la plej funda demando de vivo, mondo kaj aliaj tiaj aferoj. Restis nur iom malklare kaj nekonate kiu demando precize estas "la plej funda demando", sed bona komputero jam atingis la certan respondon 42.
En loterio "Eurojackpot" estas la plej granda eventuala venko hazarde nun ĵus (proksimume) 42 milionoj da eŭroj. Nu, 42 kaj 42 milionoj ja ne estas tute sama afero, sed 42 milionoj € certe fariĝus la oficejon de nia ambasado iom pli vasta kaj pompa. Tiu sumo da mono certe estus la definitiva respondo kaj ege bonvena solvo por la ambasado!
Eĉ iom pli malgranda venko de mono helpus la ekonomian situacion de ambasado tre multe. Ekzemple 150000€ estus tre notinda kapitalo por la ambasado kaj por la sendependa nacio Mueleja Insulo. La nova oficejo de ambasado povus tiam situi en "turisma aŭto", ekzemple en iu tegita kamiono kiun oni aliformis por loĝeja uzo, ankaŭ uzebla dum vintro kaj frosto.
Mezebona loĝebla trafikilo estus la perfekta solvo por oficejo de ambasado. Ĝi estus taŭga inter alie por transporti almenaŭ etan kvanton da homoj kaj pakaĵoj. Tie oni povus prepari manĝaĵon, manĝi, trinki, festi, vivi, ami, amori, kisi, karesi, aŭskulti muzikon, vidi televidon, vagadi en Interneto, distri klientojn, konversacii, mediti, dormi, legi kaj skribi, studadi, labori, plani kaj projekti. Lavi la veston tie tamen ne eblus tre bone.
Ĉu 42 milionoj aŭ ne, la vivo kontinuas. Kaj, jes, ni venkos. Eble ni ne venkos la grandan monon en loterio, sed ni venkos en la kruela batalo de vivo. Kaj nia oficejo ĉiam estos la loko plej agrabla. Jam eĉ 2 sidiloj por vizitantoj!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo