<< | #58 ; Ĉu la monato marto montros por ni la nudan teron? |
>> |
Eble ni lastatempe ĝojis iom tro frue pro la asertita akirita venko el vintro. Plejparto de vintro espereble jam pasis, sed malvarmaj ventoj el Siberio alvenis al Finnlando kaj la plej malaltaj temperaturoj en Pori, relative varma marbordo de okcidenta Finnlando, estas nokte proksimume -20°C en fino de februaro.
Estas la lasta tago de monato februaro. Laŭ malnova finna popoldiro - pro hela sunbrilo kaj iom pli varma vetero - la monato marto jam montros iom da nuda tero sub neĝo. Oni devas provi por tiun krei kaj fidi en ĉi tiu tenaca siberia malvarmo.
Dum preskaŭ 5 jaroj mi provis studadi por fariĝi inĝeniero, almenaŭ nominale. La skolo komencis en la nova konstruaĵo dum lasta aŭtuno. Apude maldekstre ni vidas la novan konstruaĵon de skolo en centro de urbo Pori, fotita hodiaŭ. Kiel malvarma, malica kaj senkoreca ĝi jam aperas! Kiel timiganta kastelo de sangosuĉanta vampiro, la fama grafo Dracula.
La studoj ne progresis tre bone, sed finfine mi devus kvalifikiĝi ĝis venonta somero. La inĝeniera verko aŭ fina laboro de skolo jam senpacience atendas. Tri monatoj estas kutima norma tempo por prepari tian laboron. Do mi laboros kun fina verko de inĝeniero dum venontaj monatoj marto, aprilo kaj majo.
Eble mi estos preta kaj plenumos la ekzamenon en junio? Almenaŭ mi kredas ke studjaro ankoraŭ daŭras en junio, sed eble mi eraras? Povas ja esti ke tio ne okazas tiel simple. Nu, nenia grava problemo. Mi jam alkutimiĝis al surprizoj kaj misaventuroj, en ĝojo kaj ploro.
Certe mi finos la nunan skolon dum somero ĉiuokaze, ĉu inĝeniero aŭ ne. Mi jam tre severe tediĝis pro la skolo kiu gvidas al nenia rezulto.
Mi sopiras veran studadon, gravan studadon. Laboro verŝajne ne eblas, sed sen studoj la vivo estas stulta.
Mi nune ne vizitas la skolon tre ofte, sed dekstre ni vidas hieraŭan pejzaĝon de urbo Pori fotitan malantaŭ la fasado de skolo el la 5a etaĝo de A-parto de skolo.
Hieraŭ mi nome vizitis la 5an etaĝon de A-parto de skolo pro la intertempa provo de kurso Matematiko 4. Klasejo A516/a estis iom malgranda sed sufiĉa por la eta evento. Unu kaj duono de horoj pasas rapide. Nuntempe oni ne bezonas propran libron de formuloj kaj propran kalkulilon, sed povas alprunti kaj uzi kalkulilon kaj formulan libron de skolo dum provo. Ioma progreso.
Mi fervore subtenas matematikon. Mi kredas ke pli bona matematiko helpos konstrui pli bonan teknikon kaj pli bonan mondon.
La intera provo de matematiko ne fluis tre bone. Kelkaj stulte primitivaj eraroj ĉagrenas. Kaj mi ankoraŭ tute ne komprenas kiel trakti la sekvantan taskon:
3 - ( x + 9 )1/2 lim x -> 0 ---------------------- | 2x + 5 | - | 2x - 5 |
Mi ĉiam finvenis al rezulto 0/0 kaj tiu ne estas vera utila kaj akceptebla rezulto. Ĝi estas nenia numero. Nulo dividita kun nulo signifas nenion. Same infinito dividita kun infinito estas nenia klara difinita rezulto. Nulo multiplikita kun infinito estas ankaŭ nur senutila nedifinita rezulto. Tiu ne signifas ion. Matematike tre trista kaj nedezirita situacio. Tute neelportebla kaj netolerebla okazo. Katastrofo.
Kaj mia vivo, futuro de studado, nia kara nacio Mueleja Insulo? Ĉu ankaŭ ili estos nur nedifinitaj senutilaj esprimoj kiel 0/0
aŭ infinito multiplikita kun nulo? Ĉu ne eblos perlabori la esprimojn - tiel ege centrajn por nia vivo - kaj transformi ilin al iu konforma matematike difinita formo, klara rezulto, sobra numero, solida akiro aŭ eĉ rekordo?
Certe ni venkos la - intermite malesperan - batalon de vivo. Ni kaj venkos kaj prosperos.
Matematiko certe kontinuiĝas, ludos gravan rolon en vivo, hodiaŭ kaj morgaŭ. Mi ĉiam studados kaj laborados laŭ eblecoj. Nia kara memstara ŝtato, nacio esperplena, ĉiam plifortiĝos kaj nerezisteble antaŭeniros, firme portos ĉiujn ŝarĝojn kaj ĉagrenojn.
Adiaŭ al vi, malnova skolo, kvankam vi estas tiel nova. Mi vin ne sopiros. La historio de inĝeniera skolo, tro malgaja rakonto. Sed novaj studoj kaj nova mondo nin atendas. Vera grava teknika kono kaj eĉ scienca scio estas atingebla. Indas veturi la selektitan vojon. Ni venkos!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo