<< | #54 ; En tago de vintra solstico la Suno tamen brilis bele en Pori |
>> |
Vintra solstico okazas en la 21a tago de decembro en la jaro 2017 ĉirkaŭ la 18a horo loka Poria tempo. Tiam estas la deklinacio de Suno plej malgranda. Dum vintra solstico la Suno situas plej suden el la ĉiela ekvatoro. Oni nomis la tagon "la plej malluma" tago de jaro pro tio. La Suno tamen brilis bele en Pori. La Suno estas nur malalte sur la ĉielo kaj ombroj fariĝas longaj, sed tamen brilis la Suno pro la klara vetero.
La apudaj fotoj prezentas julaj dekoracioj sur la konduta estrado de vendoplaco de urbo Pori.
Julo proksimiĝas rapide. Jula merkato bone vidiĝas en urbo. Kristnaskaj aŭ julaj truloj, koboldoj aŭ elfoj kaŝeme atentas la situacion kaj bonecon de infanoj. Baldaŭ familioj solenos la festajn tagojn de mezvintro kaj la tuta Finnlando silentiĝas. Eble ni ĉiuj tiam sentos la tiel nomatan julan pacon? Aŭ almenaŭ ni estos tro lacaj por ribeli kaj furiozi?
La memstara civito Mueleja Insulo ne solenos la kutiman julon. Nia religio estas alia, la origina natura religio de finnoj.
Ni preferas uzi la religie pli neŭtran esprimon "julo" anstataŭ la vorto "kristnasko" kiu direktas atenton al la asertita naskiĝtago de reprezentanto de iu certa religio de eksterlanda origino, kvankam laŭ esplorado "Kristo" eĉ ne naskiĝis dum vintro.
Ni povus soleni mezvintron dum vintra solstico kiel la originaj finnoj, sed ankoraŭ ne ekzistas nova skemo por tio. La nacio estas tiel juna. Al la nova ŝtato mankas la tradicio. Eble ni tamen iam en futuro konstruos novan tradicion se la nacio prosperos kaj fortiĝos.
Certe nia sendependa ŝtato Mueleja Insulo devas disvolviĝi kaj plifortiĝi. Ni meritas bonan sukceson, atingon kaj akiron. Pro tio ni bezonas planoj kaj celoj. Krome ni bezonas ankaŭ multe da tenaceco kaj persisteman batalan spiriton. Bona sorto povus ankaŭ iom helpi.
La skolo de ordinaraj inĝenieroj eble kontinuas, sed estas jam klare ke ĝi neniam gvidos al ia praktika rezulto. Ne eblas efektivigi metiojn kaj vivrimedojn al nia kara nacio baziĝaj al la doktrino de dekadenca inĝeniera skolo.
Eĉ ne estas certa ĉu la studa juro kaj praktika ebleco de studado kontinuos post jarŝanĝo 2017/2018. Se la studa juro kontinuas, eble mi povus denove peti permeson por komenci la finan laboron de skolo, sed povas ja esti ke malgraŭ la petskribo mi ne ricevus la permeson. La skolo fakte jam foje malaprobis tian petskribon. Eble ĝi malaprobos la petskribon denove?
Sen akceptita fina laboro de skolo oni ne povas plenumi la ekzamenon de inĝeniero. Kaj kvankam oni ricevus la permeson por komenci la finan laboron, eble la skolo tamen ne akceptos la pretan laboron kaj tiam ne eblas kvalifikiĝi. Sen ekzameno de inĝeniero estos malfacile trovi novan eblecon por oficiale studadi. Mi volus eniri en teknika universitato, sed malfacilaĵoj abundas survoje. Oni devas akcepti la riskon ke mi preskaŭ 60-jara neniam atingos universitatajn studojn.
Do estas ja jam evidente ke la evoluiga laboro de nia civito ne povas bazigi al la ordinara inĝeniera skolo. Mi fakte ne plu povas atendi ion pozitivan signalon el tiu skolo.
Nia nacio tamen nepre bezonas futuron kaj tial la studado kaj evoluo devas fortike kaj nerezisteble kontinui. La nacio bezonas inter alie bonajn tegmentojn por ŝirmi la civitanojn. La nacio bezonas bonan konon kaj scion pri varmo kaj hejtado por povi vivteni la popolon. Certe ekzistas ankaŭ aliaj gravaj temoj. La nacio bezonas daŭran studadon malgraŭ la problemplenaj kaj necertaj eblecoj de oficialaj skoloj de dekadenca lando EU-Finnlando.
Kiel sola reprezentanto de nia kara civito vivanta en ekzilo en fremda lando EU-Finnlando mi devas sole plani kaj efektivigi la futuron de nia kara malgranda civito.
Se finfine eblos komenci la finan laboron de skolo, mi uzos la samajn temojn kiuj estas tiel gravaj al nia malgranda ŝtato: tegmentoj kaj movo de varmo. Mi ĉiuokaze traktos tiujn temojn kun FEM aŭ Finia Elementa Metodo laŭ mia plej bona kono. Se la skolo malaprobas la teorian laboron kiun mi faras por mi mem, tio tamen ne haltigas la daŭran progreson de nia kara malgranda civito. Nenia problemo. La vivo kaj evoluo devas kontinui ĉiuokaze. La vera laboro ja temas pri la scipovo de nia memstara nacio. La fina laboro de skolo povas esti nur malgranda provaĵo de tiu daŭra kaj multe pli vasta verko, verko kiu neniam pretiĝos, sed senĉese progresos.
Ni venkos la batalon! Ni laste venkos!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo