<< | #53 ; Pro la 87a naskiĝtago de mia jam mortinta patrino Armi Kalliokoski |
>> |
La sesa tago de monato decembro eble signifas ion tute alian por plej multaj finnoj, sed por mi la dato 06.12. estas sole la naskiĝtago de mia patrino Armi Sofia (origine) Kalliokoski. Armi estas mortinta jam 10 jaroj antaŭe, sed ŝi naskiĝis en 06.12.1930 en Koskenkorva, Ilmajoki, okcidenta Finnlando.
Koskenkorva estis nur unu vilaĝo en komunumo Ilmajoki, sed sendube ĝi estas pli bone konata nomo por ĉiuj amikoj de alkoholaj trinkaĵoj pro la tie situanta fabriko de brando. Laŭvorte oni povus traduki la nomon "Koskenkorva" kiel "orelo de rapidfluo (de rivero)" sed pli bone la signifo estas "ĉe tormento" aŭ "apud rapidfluo" ĉar "korvalla" signifas en popola lingvo ke io estas proksima al io alia, kiel orelo al kapo de homo. Mi ne vidis la rapidfluon, sed la riveron mi bone rememoras el mia infaneco.
Ĉi tie mi iom ŝerceme skribis pri Koskenkorva kiel domicilo de alkoholo kaj nesto de brando. Retrospektive certe indas akcenti ke fakte mia patrino Armi tre severe sin abstinis de uzo de alkoholo, almenaŭ ĝis ŝia 50a naskiĝtago. Tio eble estas sekvo de abunda drinkado de ŝia patro Eero kiam Armi estis juna knabino. Eero mortis post milito kaj pli juna sistro de Armi asertas ke la lastaj tagoj de patro Eero estis tre alkoholaj.
Santavuori estas fama malnova batala loko en Koskenkorva kie la sango de popolo fluis tiel ke la defluejoj de kampoj fariĝis ruĝaj. Eble tio donas por gajaj jubilantoj de (perdita) "memstareco" de EU-Finnlando en 06.12. iom por mediti kaj kontempli. La armeo de nia propra lando murdis amasoj da civitanoj en Santavuori.
Sed ni pensu pri mia patrino Armi. Do hodiaŭ 06.12.2017 ŝi fariĝas 87 jara, kvankam ŝi mortis en somero de jaro 2007, dum la plej varma kaj bela monato julio. Memoro tamen vivas kaj mi firme kredas ke la spirito de Armi ankoraŭ ŝvebas ie en arbaroj kaj sur kampoj de nia lando, laŭ reguloj de origina kaj tradicia natura religio de finnoj.
Armi kreskis en la kamparo, en malgranda biendomo de familio, kiel la plej maljuna knabino en familio de entute 10 infanoj. Du fratoj estis kelkaj jaroj pli aĝaj ol Armi. Ŝi estis 9 ... 15 jara dum la dua monda milito kaj la milito kontraŭ la tiama Sovet-Unio certe influis ŝin, kvankam la militaj agoj nur malmulte direkte etendiĝis al okcidenta Finnlando. Ŝia patro returnis el milito kiel malsanulo kaj mortis relative frue. Armi agis kiel substituita gepatro por la plej junaj infanoj de familio. La plej juna knabino estis 15 jaroj pli juna ol Armi.
Armi ne povis kiel proksimume 10 jara lernanto en popollernejo eniri en la duagrada lernejo, "oppikoulu" finne. Mankis la mono por tio. La familio travivis malfacilan tempon dum militaj jaroj. Armi ankoraŭ kiel plenkreskulo tre malĝojis pri la perdita ebleco de duagrada lernejo. Mi mem devas min honti pro tio ke mi havis la eblecon kion mia patrino ne atingis kaj mi en praktiko tute malŝparis ĝin pro miaj propraj sociaj problemoj kiel junulo. Pardonu min, patrino. La vivo estas komplika.
Por la familio la labora kontribuo de Armi estis grava. Ŝia patrino Tyyne volis ke Armi kontinuu labori hejme. Armi tamen volis atingi profesion ekster la bieno. Ŝi vizitadis popolaltlernejon en Ilmajoki. Por virinoj ne tiel multaj sendependaj okupoj estis eblaj precipe en kamparo.
Armi fariĝis instruisto por popollernejo. Ŝi studadis en norda Finnlando, laŭ mia rememoro en la urboj Raahe kaj Tornio, proksime al la limo de Svedujo. Laŭ mia opinio la urboj Raahe kaj Tornio ne apartenas al vera Laponio, sed Laponio kaj tiuj senfruktaj pejzaĝoj, laponiaj montoj kaj rakontoj estis por ŝi ĉiam granda iluzio kaj raviĝo.
Kiel instruisto de du unuaj klasoj de popollernejo Armi unue laboris en vilaĝo Koski en Kauhajoki 2 aŭ 3 jaroj. Ŝi tamen devis lasi la skolon de Koski tial ke komunumo selektis uzi tie nur 2 instruistoj anstataŭ 3 instruistoj kaj la aliaj instruistoj estis jam edzeca paro.
La plej grandan parton de sia instruista vivlaboro Armi plenumis en vilaĝo Alavalli en komunumo Jalasjärvi. Ŝi komencis labori kaj loĝi tie en 1957 kaj laboris tie ĝis cirkaŭ la komenco de 1990a jardeko. Mi naskiĝis en fino de septembro en jaro 1958. Do mia vivo kiel embrio komencis proksimume en jarŝanĝo 1957/1958. Mia patro Veikko renkontis mian patrinon paseme jam en Koskenkorva - Li volis aĉeti ĉevalon. Estas iom malklare kiel la edzeca vivo de gepatroj komencis, sed patro Veikko kontinuis vivi kaj labori en bieno de siaj gepatroj 8 kilometroj fore en komunumo Peräseinäjoki. La vojo estis tiom longa ke ĉiutaga kontakto estis malebla. Iom enigma kaj stranga aranĝo, sendube. Armi kaj Veikko havis entute 3 infanoj dum jaroj 1958 ... 1964. La gepatroj eksedziĝis ĉirkaŭ la jaro 1978 kiam mi faris servon en finna armeo kiel rekruto. Feliĉe mi ne bezonis murdi senkulpaj kamparanaj civitanoj de mia hejmloko dum milita servo tiel ke ruĝa sango fluu en defluejoj de agroj.
Vivo ne estis ĉiam tute facila kaj agrabla. Ĉiuj atendoj kaj deziroj ne plenumiĝas perfekte. Tamen ekzistas ankaŭ fajnaj momentoj, bonaj rememoroj. Mi kredas ke kiel tutaĵo mia patrino Armi vivis relative bonan vivon malgraŭ misaventuroj kaj la ne tiel favoraj cirkonstancoj. Mia propra kontribuo por la bonstato de patrino sendube povus esti pli granda, sed tion mi ne plu povas helpi. Ni ĉiuj estas viktimoj, aliaj eble pli grandaj ol aliaj, sed ĉiuj ni estas iaspecaj viktimoj de vivo.
Koncerne ĉi tiun paĝaron oni devas plie konstati ke ne eblas produkti multe da nova enhavo. Mi provos dum venonta jaro plenumi ekzamenon de skolo kaj kapablas nur malmulte skribi sur ĉi tiuj paĝoj.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo