<<

#52 ; Kie gvidos la kurba kaj komplika vojo de nia sendependa nacio?

>>

Aŭtunaj vojetoj estas plejparte obskuraj, mornaj kaj malserenaj. Eĉ ili tamen laste gvidos al ia notinda celo. Ekzistos espero kaj ĝojo post mallumo. Eblas fine atingi kaj sukcesi malgraŭ malfacilaĵoj kaj misaventuroj survoje.

Provizore la bona ideo de sendependa nacio ne sukcesis tre bone. Estas malfacile efektivigi senriproĉan ŝtaton, mian propran civiton. Ankaŭ ĉi tiuj paĝoj en la komputera reto ankoraŭ ne atingis bonan kvaliton.

Manko de mono estas grava problemo sur vojo kiu gvidus al vera sendependa civito. Manko de vera signifa enhavo tamen ankaŭ estas problemo. Mi kredas ke prudentaj kaj motivigaj metioj kaj viviloj estas nuntempe severa enigmo por ĉiuj ŝtatoj kiuj zorgas pri la vivrimedoj de civitanoj kaj bonstato de popolo.

Aŭtomate funkciantaj maŝinoj multe anstataŭigis homojn en laborejoj. Homa vivo tamen estas valora kaj ni ĉiuj bezonas partoprenon en la socio kaj tial ankaŭ partoprenon en la labora vivo. Homa sperto kaj kompreno apartenas al labora vivo.

Lastatempe mi provis disvolvi vivrimedojn por la nacio Mueleja Insulo. Mi provis dum multaj jaroj studadi ĝis grado de inĝeniero. Mi eĉ jam unu jaro antaŭe prezentis planon por mia fina laboro de skolo kaj petis permeson por komenci la "inĝenieran" laboron. La "inĝeniera skolo" tamen elektis tute ignori la petskribon. Al mi tiu ŝajnas krima kaj misintenca ago.

La "inĝeniera skolo" ankoraŭ kontinuas, sed ĝi estis plejparte nur granda kaj amara disreviĝo. Skolo devus esti multe pli bona. La "inĝeniera skolo" gvidos al nenia reala rezulto. La kvalito de instruo estas plejparte malbona, tute nesufiĉa. Ho ve, kial ĵeti for la bonajn eblecojn, kial malŝpari multaj jaroj de homa vivo!

Aperas ke estas malfacile ricevi permeson por komenci la finan laboron, malgraŭ la malbonkvalita instruo de skolo. Eblas ankaŭ ke oni ne ricevas aprobon por la fina laboro, eĉ se oni ricevis permeson por komenci la finan laboron.

Tia malobjektiva traktado en la skolo faris min ege kolera kaj maldolĉa. Mi tamen jam trankvile akceptas la riskon ke mi neniam ricevos ekzamenon de "inĝeniera skolo". Eble mi neniam fariĝos inĝeniero. Mi trankvile akceptos mian destinon. Fakte mi ja ne bezonas la titolon de inĝeniero por labori kaj produkti utilan enhavon. Eblas lerni ekster skoloj.

La studado tamen kontinuas, en la skolo kaj ekster la skolo. Fina laboro de skolo estas problemplena. Mi jam multaj fojoj ŝanĝis la planojn. Ĉu mi spiteme transdonu nur tute sensignifan finan laboron por la skolo por malaprobi? Ĉu mi malestime montru ke la skolo, la titolo kaj la ekzameno ne signifas iom? Ĉu mi uzu la finan laboron por venĝi? Ĉu mi nur ridu malestime sen eĉ turni mian kapon kiam mi fine deiros el la skolo?

Mi certe estas venĝema. Mi volas etendi kaj puni la malbonkvalitan skolon. Tamen la finan laboron mi ne plu intencas uzi por punkorekti la skolon.

Mi volas ja studadi kaj laboradi por disvolvi vivrimedojn por mia sendependa civito. La fina laboro de skolo povus esti unu paŝo sur ĉi tiu vojo kiu gvidu al la Ora Lando de Eterna Feliĉo. Oni povas libere ĝin malaprobi, tiu ne afektos miajn aspirojn kaj pretendojn. Mi estos imuna al senvalora kritiko de malsaĝaj.

Pli bona matematiko estas grava "konstrua bastoneto" de scio kaj lerteco. Mem efektivigita tridimensia komputera grafiko estas al programisto evidenta povoscio. Alia centraj kampoj povus esti ekzemple FEM, aŭ "finia elementa metodo". Estas multaj specoj de FEM. La plej facilan specon oni uzas en statiko. Ĝi taŭgas ekzemple por plani apogiloj de tegmento por domo.

Pli komplika speco de FEM eble estus movado de fluidaĵo kaj kondukto de varmo en relative simplaj kazoj. Tiu kiu mem efektivigas, tiu plej bone komprenas. Tiu kiu nur premas butonon, tiu nur detruas sian vivon.

Trategmenta sunhorloĝo kun speguloj estas en praktiko tre distanca revo. Tamen elektro-magnetaj radioj estas ege gravaj. Lumo estas unu formo de elektro-magnetaj radioj. "3D ray-tracing" estas grava tekniko por plani optikajn sistemojn kiel teleskopojn kun speguloj. Oni ja povus uzi la saman teknikon de "tridimensia sekvado de lumaj radioj" ankaŭ por plani spegulan sunhorloĝon.

Do mi eble iam kuraĝe denove petos permeson por komenci la finan laboron kaj eble - se permesita - ankaŭ produktos finan laboron kiu estas utila por mi mem kaj por la evoluo de mia nacio, la metioj de la nacio. La skolo libere ĝin aprobu aŭ malaprobu, indiferente. En ĉiuj kazoj mi daŭrigos labori kaj lerni. La vivo kaj la studado kontinuas.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)