<<

#51 ; Mia propra skeleto estas jam preskaŭ 59-jara

>>

Ankaŭ skeletoj humanaj kaj animalaj estas interesaj. Mi tamen ne kredas ke mi iam povus vere labori kun medicino. Rutina laboro min eĉ ne interesas. Ordinaraj laboraj okupoj ja estas por junuloj kaj junulinoj. Laboristoj en la sana branĉo tre bone protektis siajn laborejojn kaj sian vivrimedon kontraŭ konkuro. Tragedio de finnlanda socio en "kovrilo de nukso", amasoj de senlaboruloj kaj aprobita socia pozicio nur por malmultaj. Politikistoj tute ne vidas ion problemon.

En la nuna skolo ankaŭ studentoj de sana kaj sociala branĉo trovas sian lokon sub la sama tegmento en la centro de urbo Pori. Homa skeleto tamen ĉiam valoras foti. Ĉi tiun modelon de homa skeleto mi renkontis en la skolo. La foto ne estas kiel eble plej bona ĉar mi fotis tra la vitro de fenestro, ekster klasejo. En la nuna skolo oni ofte ne vidas eksteren el klasejo tra fenestroj, sed la fenestroj estas direkte al koridoro.

La skolo do fine komencis. Mi provas plenumi ekzamenon de inĝeniero dum ĉi tiu studjaro, se eblas. Mi tamen inter alie bezonus akceptitan finan laboron por ricevi ekzamenon. Mia origina ideo por la fina laboro de skolo estis spegula sunhorloĝo tra la tegmento aŭ muro de domo.

Iom da evoluo okazis dum somero koncerne la finan laboron de skolo kaj la spegulan sunhorloĝon. Ili ne plu estas la samaj. Sunhorloĝo kun speguloj estas ankoraŭ tre bona ideo kaj mi ĝin certe disvolvos iom post iom, sed ĝi ne taŭgas kiel fina laboro de skolo. Fina laboro de skolo devas esti bazita al io alia ideo.

Krome la spegula sunhorloĝo estus multe tro valora kaj digna ideo por proponi por la skolo por malaprobi. Nome la skolo povas malaprobi la finan laboron. Mi volas transdoni finan laboron kiu estas al mi malpli valora, facile forĵetebla, en principo bona, sed sendolore kaj sensufere forrifuzebla.

En mia fina laboro de skolo mi volas klare aludi kiel neutila la eduko de inĝeniero fakte estas. En praktiko la skolo de inĝenieroj direktas al nenia celo, al nenia senriproĉa profesia sperto. Iamaniere mi volas prezenti kia la vera enhavo de eduko de inĝeniero devus esti, por esti vere utila.

Mi nuntempe vidas la finan laboron de skolo plejparte kiel plano por daŭrigaj studoj post la inĝeniera skolo. Ĝi estu kiel ora studa vojo kiu en futuro gvidos al vera profesia sperto kaj pli utila scipovo.

Pli bona matematiko certe havas sian lokon en la planoj. La matematiko de nuna skolo estas nesufiĉa por akiri pli bonan memstaran teknikan povoscion. Oni bezonas aplikojn por fari la matematikon pli interesa.

Aliaj centraj laborkampoj por konstruisto kaj mekanika inĝeniero estas inter alie pli profunda kaj vasta kompreno de materialoj, strukturoj kaj mekanismoj. Ekvaciojn de Maxwell oni ne forgesu. Lumo kaj aliaj formoj de elektro-magnetaj radioj estas gravaj temoj kun multaj eblecoj. Kaj certe sunhorloĝo estas unu ebla apliko de lumaj radioj.

La labora lingvo de mia firmo certe estos Esperanto, sed la fina laboro de skolo povos montri nur tre malgrandan Esperantan enhavon.

La sendependa nacio Mueleja Insulo devas ankoraŭ atendi sian plej bonan tempon. Provizore oni ne atendu multe da nova enhavo ĉi tie, en ĉi tiuj paĝoj. La Esperantan registron mi tamen certe devas iom plibonigi kiel eble plej baldaŭ.

Do ... antaŭen volas vivanto. Mi estos jam 59-jara en la fino de septembro 2017. La inĝeniera skolo estis plejparte nur amara trompiĝo sen ia vera praktika rezulto. La studado tamen kontinuas plue. Eble mi oficiale fariĝos inĝeniero, aŭ eble mi neniam fariĝos inĝeniero. Tamen la spegula sunhorloĝo kaj matematika, scienca kaj teknika studado por ĉiam restos ege valora ambicio kaj aspiro. Merito de inĝeniera skolo estas ke ĝi ne sukcesis totale detrui la utilecon de tekniko kaj studado, spite de severa provo.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)