<< | #50 ; Duono de cento da artikoloj, libroj, revoj kaj sonĝoj |
>> |
Hidrodinamiko de ŝipoj, elementoj de toksikologio, mekaniko de materialoj, elektroniko, teknologio de plasto, matematika analizo, organika ĥemio ... interesaj temoj. Ekzistas kiom ajn multe da interesaj sciencaj kaj teknikaj motivoj en nia scienc-teknika mondo.
Tute alia afero ĉu oni iam povos havi eĉ iom interrilatojn kun tiuj interesaj temoj en praktiko. Mi ekzemple ne kredas ke mi iam povos vere labori kun hidrodinamiko de ŝipoj. Mi ankaŭ ne strebas en praktiko por venenigi aŭ toksigi homojn. Grandajn pontojn mi verŝajne neniam planos aŭ helpos konstrui. La ideoj tamen estas interesaj en principo, precipe kiel eble plej efekte toksigi la homojn.
La grizaj senlaboraj labortagoj estas sufiĉe deprimiĝantaj. Ne eblas studadi vere gravajn motivojn en la nuna skolo. La registaro de Finnlando volas malfaciligi vivon de plenkreska studanto kaj preskaŭ deteni progreson ĝis ekzameno de inĝeniero. La registaro preferas Finnlandon kiel primitiva socio de humilaj ĉaristoj de rubo kaj fortĵetaĵo.
Eble sindikatoj opinias ke estas jam tro da inĝenieroj en servo de industrio? Laŭ mia scio senlaboraj inĝenieroj abundas en la lando. Eble la sindikatoj ne esperas plian konkuron en laborejoj? Eble la membroj de sindikatoj vidas studantojn kiel minaco al iliaj sekuraj profesiaj okupoj?
Kelkfoje oni tamen rajtas revi pri aferoj preskaŭ neatingeblaj, pri la celoj plej entuziasmigaj. Eĉ la fortegaj sindikatoj ne povas ĝin malhelpi.
La sendependa nacio Mueleja Insulo ja bezonus propran scipovon por honeste meriti sian ekziston. Kia povus tiu povoscio esti?
Bonaj sunhorloĝoj certe estos unu grava parto de scipovo de nia kara memstara ŝtato, sed tiu sole ne sufiĉas. Grandajn verajn ŝipojn ni apenaŭ iam konstruos. Nia kampo de laboro estos io malgranda, aŭ eble nur teorio, planoj, dokumentoj. Nura malstreĉa virtualo tamen ne kontentigas, devas ekzisti io pli postulema kaj ambicia celo.
Ĉu mi estas kiel baldaŭ 59-jara viro jam tro maljuna por vere studadi en universitato? Nu, mi estos almenaŭ 60-jara kiam mi eble povus aspiri al universitato. Kiaj ajn studoj min ne kontentigas. Devas temi pri natura scienco aŭ grava tekniko. Humanisto mi estas nur paseme dum mensa perturbo kaj en plej grandaj festotagoj.
Kio ajn eblas, mi esperas. Ĉio tamen certe ne eblas. Oni devas selekti la vojon por iri. Ne eblas iri samtempe al ĉiuj direktoj. Ĉi tiuj estas ja nur revoj en varma somera tago, sed ĉu vivo sen sonĝoj estus vere vivinda.
Materialoj, strukturoj kaj mekanismoj, la tradicia inĝeniera arto, estas ja grava baza temo, sed ŝajnas malfacile kunigebla ekzemple kun optiko, elektroniko aŭ ĥemio. Prefere mi volus posedi vendejon de bombonoj konstruitan el rustimuna ŝtalo [la ĉefa maliculo Ernst Stavro Blofeld, ĉefo de SPECTRE, malbona organizo en iu malnova James Bond-filmo]. Ĉiuj belegaj floroj tamen nur tre malfacile trovas al si lokon en la limigita ĝardeno de homa vivo. Tragedio de vivo: ŝajne nelimigitaj futuraj alternativoj, sed fakte tre malmulte reale.
La baza ideo de sunhorloĝo estas ke ĝi montru la tempon per sia nura ekzisto. Tial ŝajnas iom malbona penso kombini elektronikon kun sunhorloĝo. Tamen eble la vertikala tubo sur la tegmento povus porti antenon por radio kaj televidilo, fulmoforigilon kaj mezurilon de rapido kaj direkto de vento ("stacio de vetero"). Eble oni povus konstrui parton de ventolado de domo ene en la tubo tiel ke oni ne necesas aliaj ombrumaj tuboj sur tegmento super la alto de fenestro de sunhorloĝo?
En supra parto de tubo de sunhorloĝo oni povus munti fotilon kiu vidas al preskaŭ ĉiuj direktoj tra la fenestro. La speguloj de sunhorloĝo bezonas ja vidi nur supren, al ĉielo. Super la speguloj estus spaco por fotilo kiu vidas suben, al ĉirkaŭaĵo de domo. La fotilo ne bezonas vidi la Sunon kaj la speguloj de sunhorloĝo ne bezonas vidi la teron, do eblas ŝtupigi ilin en alto kaj por ambaŭ eblas uzi la saman fenestron.
Rajtas revi kaj sonĝi.
Ĉi tiu ja estas la oficiala hejmpaĝo de memstara civito Mueleja Insulo. Tamen vi notu ke nuntempe ĉi tiuj hejmpaĝoj de nia sendependa ŝtato estas tre neaktivaj. Plejparton de nova laboro mi intencas nun plenumi en paĝoj de spegula sunhorloĝo en projekto INSSI. Tie jam estas iom da originale esperanta enhavo kaj la rolo de nia internacia lingvo Esperanto espereble fortiĝos en futuro.
Fina laboro de skolo aŭ ne. Permeso por komenci la finan laboron aŭ ne. Ĉu mi iam eĉ oficiale fariĝos tute normala inĝeniero aŭ ne, tre malgrave. La "inĝeniera skolo" estis maldolĉa disreviĝo kaj amara seniluziiĝo, por studentoj malnobla trompisto kaj misintenca ĉarlatano. Ĝi ne plu estas grava por mia vivo. Ĝi neniam gvidos al io valora celo. La skolo servas nur al la utilo de sia propra rekompencita personaro. Fakte la "inĝeniera skolo" estas superflua. Mia vivo bezonas pli bonan skolon, skolon kun vera utila enhavo. La nuna skolo estas por infanoj.
Ĉiuokaze mia propra malgranda firmo komencos en septembro por produkti konkretajn planojn de sunhorloĝo kun speguloj. Labora lingvo de mia firmo estos Esperanto kaj kompreneble la rezultoj de laboro estos ankaŭ en Esperanto. La ideo estas efektivigi la programojn kaj dokumentojn de projekto en nia kara lingvo Esperanto. La programoj produktu almenaŭ la precizan geometrion de sistemo. Alea jacta est!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo