<< | #495 ; Jen la nova jaro 2025 |
>> |
Ekzistas nun multe da taskoj por plenumi. Tamen mi devas komenci novan artikolon pro la granda okazo. Kiel kaŝe alvenis la jaro 2025. Kaj plej grave: La planedoj estas relative bone videblaj sur la vespera ĉielo ekzemple dum januaro.
Mi jam antaŭe iom uzis almanakon ekzemple por la artikolo #477. Mi nun uzu la finnan almanakon por la monato januaro 2025 por simple rakonti pri la videbleco de plej brilaj planedoj sur la vespera ĉielo. Bedaŭrinde la uzataj signoj aperas iom aliaj en aliaj retfoliumiloj?
La fazoj de Luno ja komencas kreski post la novluno ( ● 🌚︎ ), sur la vespera ĉielo, kiam la Luno iom post iom movas maldekstrumen relative al la Suno. Unue estas la okcidenta (dekstra por norduloj) duono de por ni videbla Luno brila ( 🌓︎ ), post unu semajno. Kaj post du semajnoj el la novluno estas la al Tero videbla fazo de Luno jam plena ( ○ 🌕︎ ) kiam la Luno por niaj teraj okuloj situas proksimume en la kontraŭa direkto el la Suno. Unu semajnon antaŭ novluno aperas la orienta (por norduloj la maldekstra) videbla duono de Luno lumigita ( 🌗︎ ) (ĝenerale) sur la matena ĉielo.
Jen mi provu prezenti la fazojn de Luno dum unu monato: ● ☽ 🌛︎︎ 🌓︎ 🌔︎ 🌕︎ 🌝︎︎ 🌖︎ 🌗︎ 🌜︎︎ ☾ 🌘︎ 🌚︎ ... sed ĉiuj la retfoliumiloj eble ne tute same kunlaboras? Ekzistas diversaj stiloj por simboloj.
La norma simbolo por la Luno en almanako tamen estas ☾, eĉ por la unua kvarono.
Estis novluno por la lasta tago de jaro 2024, do por la dato 31.12.2024. La sekvanta novluno okazas 29.01.2025. Ni povus unue krude aserti ke la fazoj de Luno movas tutan cirklon de 360° dum 29 tagoj (relative al la direkto de Suno). Tio egalas proksimume angulon 12,4°/tago. La sekvanta kalkulado estos certe tre proksimuma, sed eble tamen utila kiel unua solvo.
Ni vidas el la apuda almanako ke la brilega planedo Venuso estas proksima al la direkto de Luno la 3-an tagon ( ♀☾ ). Ni do povas proksimume estimi ke Venuso situas tiam ĉirkaŭ 3 * 12,4° ... 37°
maldekstrumen el la direkto de lasta novluno de jaro 2024.
Klare estas ankaŭ la planedo Saturno proksima al la direkto de Luno la 4-an tagon ( ♄☾ ). Mi tamen ne scias ĉu estus bone videbla en praktiko? Saturno ne estas tre brila planedo kaj en januaro la planedoj subiras en malkruta angulo.
Eble surpriza fakto por la 4-a tago de januaro: ☉ läh. ; La Suno estas plej proksima al nia planedo la Tero dum komenco de januara monato!
La 10-an tagon estas Venuso el la Suno plej malproksima orienten por niaj teraj okuloj: ♀ itään ☉ ; Tio signifas ke Venuso estas tre bone videbla sur la vespera ĉielo, orienten (maldekstren por norduloj) el la direkto de Suno. Estus eĉ pli bone por videbleco se ĉi tio okazus dum la printempa ekvinokso, je fino de monato marto.
Ni vidas ke la brila planedo Jupitero estas proksima al la direkto de Luno la 11-an tagon ( ♃☾ ). Ni do povas kalkuli ke Jupitero situas tre proksimume 11 * 12,4° ... 136°
maldekstrumen el la direkto de malnova novluno.
Ni vidas ke la ruĝema planedo Marso estas proksima al la direkto de plenluno la 14-an tagon ( ♂☾ ). Ni do povas estimi ke Marso situas proksimume 180° (duonon de tuta cirklo) maldekstrumen el la direkto de lasta novluno. La 16-an tagon estas Marso kredeble plej brila ĉar estas en kontraŭa direkto kun la Suno ( ♂☍☉ ) kaj tial plej proksima al la Tero.
Ĉi tiaj kalkuladoj certe estas nur tre proksimumaj. Ili tamen montras la ordon de brilaj planedoj sur la ĉielo. La direkto de planedoj ĝenerale movas relative malrapide. Pli akurata kalkulado estus ebla, sed eblas identigi la brilajn planedojn jam kun ĉi tio informo. La rapido de Luno estas iom varia kaj fakte dum la sinsekvaj novlunoj movas la direkto de novluno preskaŭ 30° sur la ĉielo. Vikipedio donas informon pri la Luno.
Ni tamen bezonas pensi iom pli multe pri la periodo de Luno. Kiom da tempo la Luno bezonas por cirkuli la tutan rondon? Jen informo el Vikipedio pri Orbita periodo por la planedoj:
"La sidera periodo estas la tempo kiun la objekto bezonas por fari kompletan rivoluon ĉirkaŭ la Suno ..." "La sinodika (sinoda) periodo estas la daŭro inter du sinsekvaj samaj fazoj de astro ..."
Nu, Luno estas iom alia kazo ol planedoj, ĉar ni volas pensi ke la Luno unuarange cirkulas la Teron. Vikipedio rakontas ke la Luno veturas tra diversaj fazoj dum 29,5 tagoj. Tio estas pli akurata valuo por la (Sinodika aŭ) Sinoda periodo kion ni jam uzis en kalkuloj. La vera sidera periodo (relative al la steloj de ĉielo) de Luno tamen estas iom pli kurta, meznombre nur 27,321582 tagoj.
La fazoj de Luno sur la ĉielo do tamen ne rakontas la veran periodon de Luno. La Suno nome movas sur la ĉielo dum unu tago proksimume 1° maldekstrumen. La rapido de Luno iom varias, sed ni povas uzi la mezan rapidon de Luno por kalkuli longitudojn iom pli precize.
La apuda desegnaĵo provas klarigi la krudan principon ke la direktoj de sinsekvaj novlunoj ne estas la samaj sur la ĉielo. Ne sufiĉas por la Luno por movi tutan cirklon de nur 360° por ke ĝi atingu la saman fazon (por la loĝantoj sur la surfaco de Tero) kiel unu monaton antaŭe. Ĝi movu proksimume 30° pli por atingi la novan direkton de Suno. Tial estas la sinodika periodo pli longa ol la sidera periodo.
Scienco certe instruas ke Suno estas en la centro de Sunsistemo kaj planedoj kiel nia Tero movas ĉirkaŭ la Suno ... sed egale bone ni povas pensi ke ĉio movas ĉirkaŭ la Tero, relative al nia planedo. Tiel ni ja observas la ĉielon.
La Luno movas sur la ĉielo iom pli ol 360° el malnova novluno al sekvanta novluno. Pli bona estimo estus 390° dum 29,5 tagoj, kio estas proksimume 13,2° por unu tago. Ni tamen kalkulu pli precize kun la sidera periodo: 360° dum 27,321582 tagoj egalas proksimume 13,176° ... Nu tamen ne granda diferenco.
La novluno ja ne estas videbla sur la ĉielo, ĉar situas en la sama direkto kun la brilega Suno. La lasta novluno de jaro 2024 okazis ĉirkaŭ 10 tagoj post la vintra solstico de 21.12.2024. Je vintra solstico estas la ekliptika longitudo de Suno ĉiam 270° maldekstrumen el la punkto de printempa ekvinokso. Ni do povas estimi ke la longitudo de lasta novluno estis proksimume 270° + 10° = 280°
- ĉar tiam la longitudoj de Suno kaj Luno estis la samaj post 10-taga movado de Suno.
Mi ne havas la horojn kiam la Luno havas la saman ekliptikan longitudon (aŭ la saman ekvatoran rektascension?) kiel la planedoj, nur la tagon. La eraro do povas esti eble eĉ ±7° ĉar la Luno movas proksimume 13,2° dum unu diurno kaj ni ne scias el almanako je kio horo de diurno la Luno estas en sama longitudo kiel la planedo. Mi tamen provu krude kalkuli la longitudojn de planedoj por januaro:
Planedo | Proksimuma longitudo de planedo | |
---|---|---|
Venuso | 280° + 3 *13,176° ... ĉirkaŭ 320° | (3-a tago) |
Saturno | 280° + 4 *13,176° ... ĉirkaŭ 333° | (4-a tago) |
Jupitero | 280° + 11 *13,176° ... ĉirkaŭ 65° | (11-a tago) |
Marso | 280° + 14 *13,176° ... ĉirkaŭ 104° | (14-a tago) |
Nu la rezultoj estas iom modestaj, sed la principo estas grava. Eblas proksimume estimi la longitudoj de planedoj kun proksimuma informo el simpla almanako.
La planedo Marso ja estos proksimume en kontraŭa direkto el la Suno ( ♂☍☉ ). La longitudo de Suno do estos proksimume 104° + 180° = 284°, kio ŝajnas relative realisma rezulto. Certe estas multaj gradoj de eraro en kalkulado, sed la ordo de grandeco ŝajnas korekta. La planedo Saturno ja estas proksimume en la direkto de Venuso.
Mi provis desegni la direktojn de brilaj planedoj dum la komenco de januaro 2025 sur la supra simpla ekvatora karto kun la kruda ekliptika direkto. Ni ja ne kalkulis la deklinaciojn de planedoj, sed ni scias ke la Suno kaj la planedoj ĉiam estas proksimaj al la ekliptiko kaj ni bone scias kiel la ekliptiko situas sur la ĉielo.
Notu ke la rektascensio komencas dekstre el 18 horoj (270°) kaj ne el 0h/24h kiel ordinare. Venuso do estas videbla tuj post sunsubiro kaj ankaŭ la aliaj planedoj Jupitero kaj Marso baldaŭ aperas relative alte sur klara ĉielo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |