<<

#49 ; Jam pasis mezo de norda somero

>>

La somero de Finnlando estas ĝuste tiam en komenco de sia - almenaŭ en principo - plej varma periodo, kvankam la temperaturoj ĵus nun ne estas tre altaj. Mezo de somero jam pasis, tio estas ke la Suno jam atingis sian plej grandan alton en nordo, sed plue sufiĉos someraj tagoj. La nordaj noktoj estas sufiĉe helaj. Ni ankoraŭ atendas la plej varman sezonon de jaro, kiu kutime okazis dum la sekvanta monato julio.

Baldaŭ komencas la tradicia fojnada periodo kaj abundos mirteloj en arbaroj. Vakcinio jam floras. Mirtelo kaj vakcinio estas malgrandaj naturaj arbaraj beroj. Beroj de mirtelo estas malhele bluaj aŭ eĉ preskaŭ nigraj kaj iom molaj. La nomo de mirtelo en la finna lingvo, "mustikka", eĉ sugestas la koloron nigra, "musta", kvankam la surfaco de novaj netuŝitaj beroj aperas blua. Maturaj beroj de vakcinio estos klare ruĝaj kaj iom pli malmolaj. Gusto de vakcinio estas pli forta, acida. Mirtelo preferas kreski en malsekaj arbaroj kaj vakcinio kapablas kreski en iom pli sekaj lokoj. Ambaŭ beroj estas gravaj.

La vakcinio en la bildo vivas kaj floras gaje sur branĉo de trunko de granda pino dum multaj jaroj. Evidente la vakcinio ricevas sufiĉan akvon por sin vivteni en sia kurioza kreska loko.

Nia malgranda nacio Mueleja Insulo ankaŭ devas sin vivteni kun tre magraj rimedoj.

En la nuna mondo renkontas granda parto de ordinara homaro la samajn problemojn. La ekonomioj kaj industrioj de multaj grandaj nacioj estas kapablaj produkti kolosajn kvantojn de kiaj ajn produktoj. Sed la demando de merkato estas limigita.

Kapitalaj rondoj preferas produkti kun kiel eble plej malgranda homa laborforto. Robotoj estas al la monon posedantaj rondoj la pli agrabla alternativo por industria produktado.

Oni povas pozitive paroli pri homa valoro kaj homa digno, en teorio, se tiu nenion kostas. Sed kia en praktiko estas valoro de laborforto kiun la kapitalismo ne bezonas? Ĉu la ordinara parto de homaro povas esti nur laborforto por la riĉaj, servisto aŭ eĉ sklavo por la granda mono?

Ĉu ni vivu por labori, aŭ ĉu ni laboru por vivi? Kiel ni laboru sen laboro? Kiel ni nin vivtenu sen laboro? Ĉu laboro estas la sola destino de vivo? Ĉu vivo ne estas grava en si mem? Ĉu la ordinara homaro estas senutila, vana? Ĉu la tuta planedo Tero apartenas nur al riĉuloj kaj sindikatoj?

Estas ja kompreneble ke la sindikatoj provas teni siajn membrojn, laboristojn en laboro en la laborejoj, kvankam tiu ankaŭ enhavas ke ili samtempe provas teni senlaborulojn ekster la laborejoj kaj ekster eblecoj de laboro, ekster ĉiuj vivrimedoj, sen porvivo. Konkuro ja superregas ĉie, konkuro inter laboristoj, konkuro inter homoj, konkuro inter entreprenoj, konkuro inter laboristoj kaj posedantoj.

Tamen tute ne estas kompreneble kaj aprobeble ke ankaŭ politikistoj rilatas al la afero same. Eble sindikatoj ne bezonas porti socian respondecon pri ordinara popolo ekster entreprenoj, sed tre malfacile estas akcepti ke ĝeneralaj politikistoj tiel facile evitas socian respondecon pri senlaboreco, manko de socia partopreno kaj ĝiaj konsekvencoj.

Ĉiuokaze la ordinara parto de homaro bezonas eblecon al persone senca kaj individue kontentiganta vivo, eĉ se ili ne ricevas laboron en industrio de granda mono, la riĉuloj kaj sindikatoj.

Do ĉu ĉi tiuj problemoj estas tre centraj por respondecaj politikistoj? Ĉu la politikistoj tutmode aktive serĉas kaj prezentas taŭgajn solvojn al la problemoj de ordinara homaro ekster laboro? Ĉu la politikistoj ĝenerale kaj klare sentas kaj esprimas kiel grave estas trovi pli bonajn solvojn por la senlaboraj labortagoj de ordinaraj civitanoj? Mi ne observis tian, tute ne. La politikistoj evidente en praktiko ne estas tre interesitaj pri ordinaraj civitanoj, ekster elektoj kaj balotoj.

La problemoj de mondo estas kolosaj. La problemoj de nia malgranda sed vigla sendependa nacio Mueleja Insulo eble estas iom pli malgrandaj. Tamen la baza problemo estas la sama. Metia kaj profesia kono, scipovo kaj povoscio, informoj kaj saĝeco, senco de vivo, persona sensacio de atingo kaj akiro. Ni volas atingi memrespekton, partoprenon en la socio, veran utilecon kaj serenan futuron. Devas ekzisti iu vojo al pli signifa kaj humaneca futuro. Ni volas trovi la vojon, marŝi la irejon al sukceso kaj prospero, al nia propra El Dorado, la fabela lando de abunda oro, almenaŭ en spirito.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)