<<

#486 ; Bonvenon al espereble pli bona mondo

>>

La urbo Pori apenaŭ estas la plej bona urbo nek en Finnlando nek en la mondo. Fakte la urbo estas iom trista por indiĝenoj kaj por ordinaraj loĝantoj. Ni estas kiel fremduloj en nia propra lando. Vizitantoj estas por politikistoj kaj burokratoj pli gravaj ol la ordinaraj loĝantoj de urbo.

Nu, certe oni povas pensi ke la boneco de urbo dependas pri bonhaveco de koncerna civitano. Por riĉuloj eblas selekti la plej bonajn cirkonstancojn de vivo, en kio ajn urbo kaj en kio ajn lando. Por ili eblas ignori la ĝenaĵojn.

Nu, mi ne estas avida pri Rolls-Royce kies pruon mi fotis sur strato de Pori. Norme eblas vivi sen la Spirit of Ecstacy kaj sen rebrila metala surfaco. Ni malriĉuloj nepre trovu aliaj, pli malmultekostaj kialoj por ĝojo.

La biblioteko de urbo certe ne estas tre bona. La breto por klientoj de biblioteko por interŝanĝi librojn tute ne estas bone efektivigita. Vera interŝanĝo de libroj apenaŭ okazas. Misproprigoj estas ordinaraj. La biblioteko evidente opinias ke ĝi posedas ankaŭ la librojn de klientoj. Ĉu la urba biblioteko havas absolutan monopolon al ĉioj libroj? Bona uzo de interŝanĝa breto estas same neebla kiel bone funkcianta reala komunismo.

Iam tamen eblas trovi surprize utilaj libroj en la biblioteka interŝanĝa breto de klientoj.

Apude estas fotitaj du esperantaj libroj. La unua estas "Esperanta legolibro" de finna esperantisto Vilho Setälä, kvara eldono el jaro 1924. Mi jam havas la trian eldonon el jaro 1921 kaj la kvara eldono estas preskaŭ simila.

La dua libro tamen estas por mi nova kaj speciale interesa. Ĝi estas "Bonvenon en nia mondo" de dano Bent Jensenius el jaro 2009.

Nu, certe eĉ la pli nova libro estas jam 15-jarulo, sed estas multe pli freŝa ol la 100-jaruloj al kioj mi kutimiĝis. Estas ĝojige por vidi ke la lingvo internacia tamen ne estas morta. En la finna socio estas malfacile por trovi Esperanton. Evidente EU, USA, NATO kaj la tiel nomita "Uesto" estas la sola internacieco kion la finnaj politikistoj volas akcepti.

La "Uesto" signifas la landojn de okcidenta Eŭropo kaj Usonon en Ameriko. Tamen tia unuiĝita "Uesto" fakte ne ekzistas. Ekzistas nur grupo da apartaj landoj, aliaj avantaĝoj, konfliktaj utiloj, dubindaj celoj. Kun Donald Trump kiel nova prezidento de Usono estos la "Uesto" nur vana vorto.

Vera internacieco certe estas io alia ol angla lingvo, NATO kaj Usona kulturo por la tuta mondo. Vera internacieco postulas komunan kulture neŭtran lingvon, la lingvon Esperanto. Estas senutile por kontesti pri la plej bona artefarita lingvo. Esperanto ekzistas kaj oni ĝin uzu. Alian alternativon ni ne bezonas.

Speciale interesa informo en la por mi nova esperanta libro estas kulturaj domoj de Esperanto en Francio.

  • Kastelo Grezijono (Grésillon) ; http://gresillon.org

  • "Kvinpetalo" ; http://www.kvinpetalo.org

    Se mi posedus ekzemple 10 milionoj € da mono, estus interese por investi al esperanta kulturdomo ie en la mondo. En Finnlando la plej bona loko por esperanta kulturdomo eble estus en Turku. Tian monon mi tamen provizore ne posedas. Loterio kaj loto estus la sola ebleco por efektivigi tian grandan projekton.

    Atendante la grandegan venkon de loterio mi tamen bezonas aliaj ŝatokupoj.

    Lernado de kelkaj lingvoj certe estis por mi grava temo. La futuro de rusa lingvo en la loka popolaltlernejo tamen estas krepuska. En Finnlando multaj homoj tre malamas Rusujon kaj ankaŭ la rusan lingvon. Kredeble estos kelkaj kursoj de rusa lingvo, sed mi ne scias ĉu inter ili estus kurso plej konvena por mi. Ĉiuokaze mi ĉiam lernos pli da rusa lingvo. Mi havas propraj fontoj por tio.

    Alternativa lingva kurso eble estus la franca. Mi jam antaŭe lernis la francan lingvon por kelkaj jaroj. Se estus ĉi tie aŭtune konvena kurso por personoj kiuj jam partoprenis al kelkaj kursoj de la lingvo, tiu estus por mi interesa. Mi ne plu volas komenci tute el komenco de franca lingvo, ĉar mi jam dum jaroj komencis el komenco du fojoj. La unua lernolibro estis "Pique-nique 1" el jaro 1994.

    Mi respektas la francan lingvon kaj la landon Francio. Francio certe estas unu el la plej pozitivaj landoj de okcidenta Eŭropo. Francio estas sendependa. Francio estas brava. Francio havos bonan futuron.

    La plej bonan futuron tamen meritas nia bona internacia lingvo Esperanto. Nenio nacia lingvo povas esti kulture neŭtra vere internacia lingvo, lingvo inter nacioj. Naciaj lingvoj estas bonaj por sendependaj nacioj, sed inter la nacioj ni bezonas veran internacian lingvon, kio ne povas esti io nacia lingvo. Nenio nacia lingvo estas kulture neŭtra. Ekzemple la angla lingvo ĉiam kunportas la anglan kaj la usonan kulturon. Tia uzo de nacia lingvo en internaciaj rilatoj estas ia lingva kolonialismo. Estas vere absurde ke ekzemple svedaj, estonaj kaj germanaj politikistoj parolas la anglan lingvon kun finnaj politikistoj!

    Ĉu iam venkos la ideo de vera kulture neŭtra internacia lingvo en internaciaj rilatoj? Nu, eble, en pli bona mondo. Mi ĉiuokaze volas uzi nian lingvon Esperanto.

    Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

    La Ambasadoro en Finnlando
    de sendependa nacio
    Mueleja Insulo


    Menuo
    Ĉefa paĝo (finna lingvo)