<< | #485 ; Gepatroj de la edzino de mia avo |
>> |
Mia avo, la patro de mia patro Veikko estis Salamoni. La parencaro Petäys ja estas bone dokumentita en libroj. Mi jam antaŭe iom rakontis pri la parencaro de mia patro en artikolo #397.
Jen mi provas trovi la gepatrojn de lia edzino Helga Helena Petäys, origine Koskinen en la Interreto. La informo pri avino Helka estas malabunda. Ŝi mortis laŭ mia memoro 1964 (kion la Interreto ŝajne ne scias). Mi estis tiam juna knabo. Mia patrino Armi rakontis ke mi dum infaneco vespere ploris pri la morto de avino Helka. Mi ne plu ploras. Mi volas trovi la originon de avino.
Helga Helena Petäys (Koskinen) Peräseinäjoki 10.03.1889 - (1964) |
|||||||
Mikki Samuelinpoika Kujala Peräseinäjoki 18.06.1844 - 16.03.1908 Peräseinäjoki |
Helena Heikintytär Mylläri Peräseinäjoki 19.01.1844 - 27.05.1937 Peräseinäjoki |
||||||
Samuel Mikinpoika Kujala (Rantamäki) Alavus 02.04.1810 - 06.03.1862 Peräseinäjoki |
Beata Tuomaantytär Kujala (Rehuneva) Ilmajoki 24.03.1801 - 02.12.1893 Peräseinäjoki |
Heikki Iisakinpoika Mylläri (Halla) Peräseinäjoki 28.09.1816 - 02.02.1900 Peräseinäjoki |
Kreetta Juhontytär Mylläri Peräseinäjoki 14.07.1814 - 23.06.1874 Peräseinäjoki |
||||
Mikki Antinpoika Rantamäki (Pihlfelt) Peräseinäjoki 20.09.1767 - 06.05.1832 Alavus |
Liisa Mikontytär Rantamäki (?) Sääksmäki 15.09.1765 - 01.11.1851 Alavus |
Tuomas Matinpoika Ala-Viitasaari (Riskumäki) Kurikka 17.12.1768 - 11.04.1857 Peräseinäjoki |
Beata Matintytär Ala-Viitasaari (Rahkola) Ilmajoki 07.08.1766 - 1849 Peräseinäjoki |
Iisakki Juhonpoika Halla (Hedfors) Peräseinäjoki, Ilmajoki 29.07.1778 - 13.02.1827 Peräseinäjoki |
Maria Jaakontytär Halla Mylläri (Koskenkorva) Peräseinäjoki 22.07.1784 - 02.09.1856 Peräseinäjoki | Juho Kaaprielinpoika Mylläri Peräseinäjoki 11.06.1786 - 11.09.1849 Peräseinäjoki |
Justiina Juhontytär Mylläri (Kuotesaho) Alavus 15.03.1793 - 13.09.1854 Peräseinäjoki |
Antti Tuomaanpoika Pihlfelt (Sandberg) Jalasjärvi 13.11.1740 - 03.03.1792 Ilmajoki & Beata Matintytär Pihlfelt, Yli- Kihniä (Nahkaluoma) Ilmajoki 20.12.1738 - 20.04.1809 |
Mikko Olavinpoika Sääksmäki 1736 - ? & Liisa Heikintytär Qvist ? Sääksmäki 1733 - ? |
Matti Antinpoika Riskumäki (Blomberg) 23.07.1736 - 28.02.1799 & Valpuri Jaakontytär Riskumäki (Kaukola) Kurikka 30.03.1732 - 06.12.1818 |
Matti Heikinpoika Rahko (Rahkola) Ilmajoki 15.02.1723 - 27.12.1800 Ilmajoki & Maria Danielintytär Rahkola (Hirvelä) Kurikka 15.06.1721 - 01.08.1794 Ilmajoki |
Juho Iisakinpoika Hedfors (Lilieqvist) 14.06.1738 - 08.05.1794 Peräseinäjoki, Ilmajoki & Maria Erkintytär Hedfors (Lehtimäki) Jalasjärvi 12.04.1735 - 17.06.1808 Peräseinäjoki |
Jaakko Heikinpoika Koskenkorva (Koskela) Peräseinäjoki 11.09.1759 - 09.10.1813 Isokyrö & Susanna Juhontytär Koskenkorva (Hurri) Isokyrö 09.02.1759 - 09.07.1824 Peräseinäjoki |
Gabriel Juhonpoika Yli-Mylläri (Mylläri) Peräseinäjoki 18.03.1763 - 07.06.1831 Peräseinäjoki & Aune Matintytär Mylläri (Haveri) Alavus 06.05.1761 - 29.12.1837 Peräseinäjoki |
Juho Matinpoika Kuotesaho (Niinimaa) Alavus 13.09.1745 - 01.02.1820 Alavus & Margeta Matintytär Kuotesaho (Lampimäki, Hautamäki) Alavus 01.01.1757 - 25.09.1822 Alavus |
Ioma mistero por mi estas la deveno de familia nomo Koskinen. La gepatroj de avino havis aliaj familiaj nomoj.
Mi iom malbone konas la familion, sed dum juneco mi iom konis la du fratojn
Väinö loĝis iom proksime al la bieno de mia avo Salamoni kaj mia patro Veikko. Somere li foje dum la komenco de 1970-aj jaroj vizitis piedirante nian bienon kiam mi estis ekster la domo sur la korto. Kredeble lia vera intenco estis por paroli kun mia avo kaj mia patro en la domo, sed li haltis apud mi kaj komencis rakonti pri siaj someraj spertoj. Dum fojnado fortaj fulmoj kelkaj fojoj dum somera fulmotondro frapis al tero proksime al li, sed li saviĝis viva. Li multe parolis por mi. Mi ne komprenis por inviti lin internen al la domo.
Mia patro Veikko (naskiĝis 1922) kaj Väinö Koskinen (naskiĝis 1922) fakte dum la 2000-aj jaroj kiel maljunuloj kuŝis en hospitalaj litoj flanko ĉe flanko en Seinäjoki, ŝajne sen memori kaj koni unu la alian. Ili estis jam maljunaj kaj malsanaj. Mia patro mortis 2005.
Mian baptopatron Olavi Koskinen mi plej bone memoras post la morto de mia patro. Li estis tiam jam maljuna, sed kredeble virinoj estis por li interesaj. Mi ne scias tre multe pri lia vivo, sed li estis afabla.
Iliaj gepatroj estis:
La pli junaj fratinoj de Kaabriel Koskinen estis inter alie mia avino Helga kaj la sistro de mia avino Lilja Hellviiki Petäys (Koskinen) , Peräseinäjoki 08.04.1887 - 24.06.1954 Peräseinäjoki.
La patro Mikki Kujala de avino Helga mortis 1908, kiam mia avino estis proksimume 19 jaroj aĝa kaj ŝia sistro du jaroj pli aĝa. Kaabriel Koskinen estis ilia 37 jara frato. Eble ĉiuj la sistroj vivis en la sama domo kun ilia frato?
Mia avo Salamoni returnis el Ameriko aŭtune 1910. Dum somero 1911 li edziĝis kun la avino Helga Koskinen kaj poste la sistro de avino edziĝis kun la frato de Salamoni. Mi esperas ke mi estonte povos rakonti iom pli pri la geedzoj.
Mia patro Veikko havis nur kelkaj fotoj pri lia familio. En la sekvanta foto eble estas la junaj sistroj Lilja & Helka Koskinen, unu el ili lia venonta patrino?
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |