<< | #479 ; Mezsomero, la kulmino de norda natura jaro? |
>> |
Jam estas la moderna finna festo de Johano, la somermeza festo de monato junio. Somera solstico fakte okazis jam iom pli antaŭe. Kaj la malnovaj finnoj solenis la mezsomeron nur tri semajnoj pli poste, dum mezo de monato julio, kredeble norme la plej varma sezono de jaro.
Ekzistas multaj mitoj pri la tempo. Tradicie la somermezo estis por junaj virinoj tempo por plenumi sorĉon kaj magion. La celo de agado estis por trovi la perfektan edzon. Ili povis ekzemple nokte serpentumadi nudaj sur la kampo de io promesa kandidato. Eblis vidi la bildon de sia venonta edzo sur la surfaco de kvieta akva fonto.
Nuntempe ni ja bone kaj akurate kapablas scii la tempon. Tempo jam ŝajnas triviala temo. Kalendaroj estas stabilaj, tute antaŭvideblaj. Oni tute ne bezonas pensi pri la afero?
Iuj eĉ opinias ke rajtas intence difektigi la tempon. Por iuj estas la tempo jam tro bona? La tiel nomita "somera tempo" miaopinie estas klara indiko pri la dekadenco kaj malprudenteco de moderna socio.
Tamen ankaŭ la tempo kaj la kalendaroj havas sian historion. Aliaj popoloj eble havis iom alian komprenon ekzemple pri la kalendaro. La plej distancaj modeloj de tempo povas esti enteriĝaj en la krepusko de prahistorio.
Por antikvaj finnoj estis la Luno kredeble grava indikilo de tempo. La Luno estas principe videbla dum 28 tagoj, kion oni povas partigi al kvar semajnoj de sep diurnoj ; 4 * 7 = 28. La fazoj de Luno postulas 7 tagoj por plenumi.
La vera ciklo de Lunaj fazoj estas proksimume 29½ diurnoj, sed ĉe novluno la Luno ne estas videbla ĉar estas en la sama direkto kun la blinduma Suno. Oni do bezonas aldone kelkaj "malplenaj" tagoj por sekvi la Lunajn fazojn tra la tuta jaro.
Kredeble la antikvaj finnoj kalkulis la jaron en 4 partoj de 13 semajnoj ; 7 * 13 = 91. Tia jaro tamen estis nur 4 * 91 = 364 diurnoj longa kaj tial iom tro mallonga por sekvi la sezonojn de naturo. Oni bezonis aldone unu tagon pli kaj tiam la jaro enhavis 365 tagoj, relative bona proksimumo por la tropika jaro.
La malnovaj finnoj ankoraŭ uzis la tradician kronologion dum la 1600-aj jaroj. Certe ankaŭ la nova okcidenta kalendaro (Julia kronologio) jam alvenis dum la 1200-aj jaroj.
Por mi la tempo certe estas grava temo, ĉiam estos. Gregoria kalendaro estas taŭga por sekvi la jaron de Suno. Islama kalendaro sekvas la jaron de Luno. La universala tempo UT aŭ UTC estas taŭga por horloĝo. La plej natura loka horloĝo certe estas la direkto de Suno.
Mi kredas ke ankaŭ estonte mi volas skribi iom pri la tempo. Loko kaj tempo estas bazaj temoj, tamen gravaj.
Nun mi tamen volas iom skribi pri steloj.
Ĉe mezsomero estas en Finnlando malfacile por vidi la stelojn nokte. La ĉielo estas tro hela kaj luma. La plej malhela estas la nokta ĉielo en okcidenta Finnlando nur proksimume 01:30 laŭ la tiel nomita "somera tempo" (UTC+3h).
La steloj de tiel nomita asterismo "somera triangulo" estas miaopinie la plej grava vidindaĵo sur la aŭtun-somera ĉielo. Ĝi estas grava pro tio ke ĝi estas longe videbla sur la suda ĉielo dum la fino de somero post la sunsubiro. La "somera triangulo" konsistas el la plej brilaj steloj de konstelacioj Lyra, Aquila, Cygnus.
La rektascensio por la centro de "somera triangulo" estas proksimume 19½ horoj. Tial la asterismo estas rekte en sudo kiam la loka steltempo (sidera tempo) estas 19 ... 20 horoj. La steltempo kreskas iom pli rapide ol la ordinara tempo ; ĝi kreskas dum unu monato 2 horoj pli ol la ordinara tempo. Je fino de somero povas la Suno subiri kaj la ĉielo malheliĝi ankaŭ proksimume 2 horoj pli frue por monato en la suda parto de la lando. Mi provos ĉi tion pruvi.
Unue ni tamen rigardu la stelmapojn pri la granda asterismo "somera triangulo" (alto sur ĉielo pli ol 30°). Ĝi ja ne estas konstelacio. Sube maldekstre aperas la perobjekta desegnaĵo de Patrick Moore en la 1960 angla libro "Guide to the Stars" (Finna eldono "Tähtitaivas", 1964). Dekstre estas parto de malgranda stelmapo el la germana "Leitfaden der Astronomischen Orts- und Zeitbestimmung" de Dr. M.Waldmeier" el jaro 1958. La tri gravaj steloj de "somera triangulo" do estas en ordo de brileco Vega, Altair, Deneb. Ĝenerale oni nomigas la plej brilan stelon de konstelacio la α stelo, la "alfa" de la konstelacio.
Kiel mi do pruvu mian tezon pri proksimume la sama steltempo dum la plej frua bona aŭtuna videbleco de "somera triangulo" en suda parto de Finnlando? Evidente mi unue bezonas informon pri la tempo de sunsubiroj kaj pri la daŭroj de vesperaj krepuskoj. Mi asertas ke la "somera triangulo" estas jam videbla je fino de vespera civila krepusko kiam la Suno estas 6° sub la horizonto kaj tial nevidebla. En okcidenta Finnlando la "somera tempo" estas 1½ horoj pli multe.
Mi uzos la usonan libron "Tables of Sunrise, Sunset, and Twilight" de "United States Naval Observatory", kio estas "Supplement to the American Ephemeris, 1946" kaj mi selektas la nordan geografian latitudon 61°. La tempoj ne estas tute laŭ la plej moderna koncepto, sed miaopinie sufiĉe bonaj por la tasko. Ni povas pensi ke la tempoj estas de loka mezsuntempo. Miaopinie unu horo jam estas sufiĉe bona precizeco kiam la tasko estas iom interpretinda. La "somera triangulo" certe estas videbla por multaj horoj.
La dato | Sunsubiro | + Daŭro de civila krepusko | = La fino de civila krepusko |
21-a julio | 21:05 | 1:18 | 22:23 |
21-a aŭgusto | 19:41 | 0:51 | 20:32 |
21-a septembro | 18:04 | 0:43 | 18:47 |
21-a oktobro | 16:32 | 0:44 | 17:16 |
Ĉi tio malgranda tabelo jam pruvas ke la fino de vespera civila krepusko okazas proksimume 2 horoj pli frue por unu monato inter la finoj de monatoj julio, aŭgusto, septembro. La steltempo kreskas 2 horoj por monato kaj tial la sidera tempo je la fino de civila krepusko estas proksimume la sama por la kelkaj finsomeraj ... aŭtunaj monatoj. La oficiala "somera tempo" tamen estas en Finnlando 1 ... 1½ horoj pli multe, depende de geografia longitudo.
Sed kiom estas la loka steltempo ekzemple dum la 21-a aŭgusto je 20:32 horoj loka mezsuntempo? Mi trovu simplan proksimuman valoron en la libro "The 200 Year Ephemeris" de Hugh MacCraig. La informo etendiĝas nur al jaro 2000, sed tio ne estas grava problemo. Por la jaro 2000 estas la sidera tempo por la meztago de la unua tago de januaro proksimume 18 horoj kaj 42 minutoj, kio estas 2 minutoj pli ol en la komenco de tabelo. Por la 21-a tago de aŭgusto tabelo donas por meztago la sideran tempon 9h 54min 32sek.
La tempo 20:32 horoj estas 8:32 horoj post la meztago (12 horoj). Tamen la sidera tempo pasas iom pli rapide (3 minutoj kaj 54 sekundoj dum diurno) kaj tial ni aldonu 1 minuton kaj 24 sekundoj al la sidera tempo. Sume mi kalkulas sideran tempon 9h 54min 32sek + 2min + 8h 32min + 1min 24sek ... kio egalas proksimume 18 horoj kaj 28 minutoj.
Nu, la rezulto de sidera tempo 18½ horoj ja ne estas egala al 19½ horoj, sed miaopinie la centro de "somera triangulo" estus bone videbla en sudo unu horon post la fino de vespera civila krepusko por kelkaj aŭtunaj monatoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |