<<

#469 ; La bazoj de nia scienca tera mondkoncepto

>>

Kiel junulo mi plejparte pensis ke la veraj radikoj por nia scienca mondkompreno estus en la spaco, sur la ĉielo, en steloj, nebulozoj kaj galaksioj. Certe la pli proksima tera cirkaŭaĵo estis ankaŭ interesa, sed tamen malfacila por kompreni kaj esplori kiel tuto. Neeviteble la plej konkretaj temoj tamen situas en la proksima realo, en la ĉiutaga vivo, kvankam eble ne rekte videblaj.

Kiel junulo la apude fotitaj libroj de Pentti Eskola tre multe impresis min. Li estis geologo, sed liaj popularecaj libroj pritraktis la naturajn sciencojn ĝenerale. El fundoj de astronomio kaj geologio al fiziko, ĥemio, biologio kaj evoluado de tera vivo kaj homoj. Gravaj bazaj temoj por la klerula homaro simple kaj facile.

La libroj ne estis tre novaj kiam mi ilin legis. "Maailmankuvaa etsimässä" (esperante proksimume "serĉo de mondkompreno") aperis 1954 kaj "Maailmankuvamme perusteet" (esperante "la bazoj de nia mondkompreno") aperis 1955. Mi naskiĝis dum la jaro 1958 kaj la libroj estis jam almenaŭ 20 jaroj aĝaj kiam mi ilian enhavon vere trovis. Nature la bazoj de scienca mondkompreno tamen estis esence la samaj, kvankam la plej novaj detaloj povis esti iom aliaj.

La preskaŭ nekompreneble longa evoluado de nia planedo la Tero, la grandaj gravaj ŝanĝoj en la cirkonstancoj de Tero dum miloj da milionoj de jaroj, la komenco kaj evoluado de tera vivo, la interagado de la planedo kaj la vivo, la evoluado de homoj, la komenco de scienco. Tio estas tre granda tutaĵo.

Nature la longa natura historio de Tero havas multe por fari kun fiziko kaj ĥemio, geologio, mineralogio, paleontologio, biologio, arkeologio, antropologio kaj aliaj naturaj sciencoj. Estas tre suprize ke la Tero naskiĝis proksimume 4500 milionoj da jaroj antaŭe, produktis nin homojn proksimume 200 miloj da jaroj antaŭe kaj en la nuna tempo por ni eblas mem kompreni almenaŭ la ĉefajn trajtojn de tio longega natura procezo.

Estas vertiĝdona tutaĵo. Malfacile por kunigi la diversajn partojn de scio. Scioj el diversaj fontoj povas esti iom alia, eble ne facile kunigeblaj. Geologia temposkalo en Vikipedio eble iom helpos. La scienco kredeble ankoraŭ evoluas dum tempo. Estos novaj gravaj trovaĵoj, pli da detaloj kaj eble pli da alternativoj.

Certe mi posedas pli malnovajn librojn pri la temo, kiel ekzemple la finnajn librojn "Geologia" de A.F. Tigerstedt el jaro 1894, "Geologian perusteet" de geologo Wilhelm Ramsay el jaro 1909 kaj "Muuttuva maapallo" (esperante "ŝanĝanta terglobo") de jam antaŭe nomita sciencisto Pentti Eskola el jaro 1932, sed ilia informo estas iom alia kaj la tuta bildo kun temposkalo iom mankhava. La malnovaj libroj nature estas por mi valoraj, sed pli novaj fontoj klare estas esperindaj.

Ŝajnas preskaŭ malebla tasko por kunigi eĉ la plej gravajn fazojn de evoluado de planedo kaj sia vivo al unu bildo. Tamen mi vidis la 5-partan TV-serion "EARTH" de BBC kaj komencis revi pri ĉi tio projekto. Klare estas truoj kaj neesencaĵoj en la informo de TV-serio. Tamen espereble eblas uzi la gravan enhavon, ignori la malutilaĵojn kaj kompletigi la truojn por krei modernan bildon pri la evoluado de nia planedo kaj nia vivo. Malnovaj sedimentoj kaj fosilioj rakontu sian raporton.

En la moderna finna mondo mia propra maljuna socia grupo evidente ne plu estas bezonata. Burokratoj estas tre gravaj por la politikistoj kaj fabrikoj kun junaj laboristoj estas gravaj por riĉuloj. Ni ordinaruloj tamen havas homan valoron. Miaopinie estas grava homa rajto por scii la historion de nia planedo kaj nia vivo, sendepende de kvanto de mono kaj de socia pozicio. Borso, bankoj, direktorado, industria aŭtomatigo ... kaj tiel plu ... tute ne estas gravaj temoj, sed planedo kaj vivo certe estas.

Principe la tekniko estas nature tre grava temo, sed la praktika efektivigo de tekniko en la socio, en lernejoj, en labora vivo, en industrio kaj fabrikoj estas malbona. Tekniko, teknika teorio kaj povoscio fakte juste apartenus por ĉiuj. Estas nejuste por ekskluzivi mian socian grupon el tekniko.

Eble mi bezonas emfazi ke mi celas nur la sciencan mondkoncepton, la naturan klarigon pri la naturo. Ekzistas ja religiaj kaj supernaturaj "klarigoj", sed mi ne scias kion povus supernatura prave klarigi. Se oni volas uzi supernaturan sciencan modelon por la planedo kaj sia vivo, oni prefere unue klarigu la supernaturan mem per science fortikaj argumentoj ... kaj mi kredas ke tio ne eblas, tial la nomo ja estas supernatura. Supernatura ne klarigas ion veran. Supernatura tute ne estas natura kaj scienca.

La natura religio de nia propra mikronacio Mueleja Insulo ja tute ne estas kontraŭdira kun la moderna scienco. Ekzemple la rakontojn de Kalevala pri la naskiĝo de mondo oni povas kompreni pure figure kaj nur simbole. Nia natura religio akceptas la modernan sciencan mondkomprenon. Scienco ja tute ne povas pruvi ke neniam kaj nenie ekzistas ekzemple hele ruĝaj unukornaj ĉevaloj kun flugiloj. Tio postlasas multe da spirita spaco por tia religio, kio ne provas esti ia sankta manuskripto por la natura scienco. Religio ne klopodu por esti scienco kaj scienco ne strebu por esti religio.

Nia kara lingvo Esperanto ja estas taŭga lingvo por ĉioj intencoj. Eblas skribi pri kio ajn afero en Esperanto. Laŭeble mi uzas hiperligilojn al Vikipedio. En Vikipedio la esperantaj artikoloj tamen eble ne estas la plej detalaj kaj ampleksaj. Notu ke en Vikipedio eblas selekti alian lingvon, kio eble donas pli da informo.

La temposkalo de Tera historio ja estas longega. Mi uzas Mj kiel mallongigo por miliono (mil miloj, 1000*1000) da jaroj. Miliardon (mil milionoj, 1000*1000*1000) mi ne intencas uzi.

Ĉi tio kredeble estos tre longa projekto, sed valoras komenci. Mi havas kelkaj bonaj libroj pri la temoj kaj ekzistas ja la Interreto. Mi esperas ke eblos krei ion bildon pri la tutaĵo de tera evoluado, la vivo kaj la homo. Ordinaran relative novan historion de homa kulturo en la granda mondo mi ne intencas pritrakti. Du mil jaroj de homa kulturo estas relative mallonga intervalo en la longega natura historio de planedo.

Perfekta ĉi tio projekto neniam estos. Tuta perfekteco neniam eblas en la reala mondo, sed miaopinie eĉ neperfekta kaj nepreta laboro povas esti valora. Kaj por mi mem estas ĉi tio projekto multe da lernado de novaj scioj, kvankam mi jam ion scias pri la grandega temo. Mi intencas progresi en la teksto kiel eble plej bone en kronologia ordo kaj por uzi la plej modernajn fontojn. La TV-serio tute ne estas en perfekta kronologia ordo. Iom mi eble povas iom-post-iom aldoni al la enhavo de TV-serio, sed la trunko de informo estu el la TV-serio kio kredeble donas por ni la plej modernan tempan skalon.

Miaj grafikaj tempaj skaloj estas provizore mankhavaj, sed mi provas ilin iom post iom kompletigi kaj plibonigi. Evidente mi bezonas ankaŭ iom da nova informo kion la TV-serio ne proponas.

La tre longaj gelogiaj eonoj en nia unua tempskalo estas Hadaiko (angle "Hadean"), Arkeano (Arĥaiko), Proterozoiko kaj Fanerozoiko.

Ni komencu el komeco, nome tia komenco kion ni scias. Temas ja pri historio de Tero kion por ni rakontas ekzemple la scienco geologio. Nia planedo la Tero naskiĝis proksimume 4500 milionoj da jaroj antaŭe (-4500Mj) ĉirkaŭ la centra stelo de planeda sistemo, la juna Suno. La kondritoj el ĉirkaŭsuna spaco kredeble estis la plej grava konstrua materio por la surfaco de nia planedo.

La naskiĝo de nia planedo estis tre brutala procezo. Unue la surfaco de planedo estis nura varmega ŝtono kaj magmo. Por milionoj da jaroj la planedo estis tute sen atmosfero. Poste el la profunda tero kaj magmo venis diversaj gasoj, inter alie metano, karbondioksido, hidrogeno, nitrogeno kaj varmega vaporo de akvo.

La planedo akiris sian unuan atmosferon, kio tamen tute ne enhavis oksigenon kaj estis tre alia ol la nuna atmosfero. La por vivaĵoj danĝera ultraviola radiado (UV) el la Suno estis tre forta sur la surfaco de nova planedo. Vivo ankoraŭ ne eblis ĉi tie.

Iom post iom la surfaco de Tero malvarmiĝis kaj por la akva vaporo en la malnova atmosfero eblis por fali suben kiel fluido. Antaŭ 4000 milionoj da jaroj la planedo jam havis grandan maron de akvo sur la surfaco. Vulkanismo neniam ĉesis kaj la planedo kreis novan mason de tero el bazalto. Granda kontinento tamen ankoraŭ ne ekzistis. Antaŭ 3800 milionoj da jaroj la maro enhavis multe da fero kiel solviĝo kaj la marakvo estis acida pro karbondioksido.

La origino de vivo sur nia planedo estas ankoraŭ granda enigmo. Unu ebleco por la naskiĝa loko de vivo estas la energiplenaj hidrotermaj fontoj sur la fundo de maro. Tamen ĉio la vivo sur la planedo havas la saman originon. Eble la vivo naskiĝis kaj unue plej bone evoluis en maro. La unua vivo de nia planedo kredeble konsistis el ekstremofiloj kioj tute ne bezonas oksigenon kaj kioj toleras fortan UV-radiadon.

La origina vivo sur nia planedo kredeble estis prokariotoj en maro. La unuaj estaĵoj estis tre malgrandaj, mikroskopaj. Ekzistis jam ĉeloj. Ili kapablis utiligi hidrogenon kaj karbondioksidon por krei energion (por "spiri") kaj ili produktis kiel rubo metanon kaj akvon. En la maro estis tiam multe da fero kaj karbondioksido. Fontoj de energio tamen ne estis tre efektaj kaj tial por la vivaĵoj ne eblis por kreski rapide. Evoluado estis malrapida.

Antaŭe ekzistis nur relative malgrandaj masoj de bazalto - relative mallongedaŭraj vulkanismaj insuloj - super la surfaco de maro. La tajdo kaŭzita de ankoraŭ relative proksima Luno estis tiam tre forta fenomeno. Ĝi relative rapide konsumis kaj eluzis la vulkanismajn insulojn for.

Antaŭ proksimume 3200 milionoj da jaroj granda asteroido (diametro 48 kilometroj) eble koliziis al la Tero. Tio katastrofo komencis la geologian procezon kio kostruas kontinentojn. En subdukcio kontinenta plato sinkas sub alia plato kaj la ŝtono aliiĝas en granda premo kaj varmo kun akvo. La nova geologia procezo kreis granitan ŝtonon, kio estas 10% pli malpeza ol bazalto kaj tial flosas sur bazalto. Granito iom post iom konstruis grandajn kaj toleremajn kontinentojn kioj leviĝis super la surfaco de maro.

Grava novaĵo por la Tero estis cianobakterioj kioj evoluis en maro antaŭ 3000 milionoj da jaroj. Ili kapablis liberigi oksigenan gason. Estas multe da cianobakterioj en stromatolitoj. Poste maralgoj kapablis "gluti" cianobaterioj kaj komencis uzi ilin por sia propra utilo kiel siaj propraj organoj. Pli poste plantoj evoluis el algoj.

Unue la oksigeno estis plejparte konsumita en la maro. Oksigeno kreis oksidoj kun metaloj. Pro la oksigeno multe da fero kaj aliaj metaloj falis al la fundo de maro kiel sedimentoj. Libera oksigeno estis bona fonto de energio kaj signifis novaj eblecoj, sed estis samtempe ankaŭ problemo por la origina vivo. Por multaj originaj vivaĵoj la aktiva libera oksigeno kredeble estis mortiga veneno. Proksimume antaŭ 2400 milionoj da jaroj la oksigeno jam atingis la atmosferon.

Proterozoiko kaj la evoluado de frua vivo en la maro

Oksigeno en la atmosfero kaŭzis grandan revolucion sur la planedo. Mi kredas ke la klimato malvarmiĝis pro libera oksigeno. Erozio fariĝis pli forta. La planedo akiris ozonan tavolon kio protektis la surfacon kontraŭ la UV-radiado. Novaj mineraloj aperis en surfaco kaj gravaj nutrovaroj solviĝis en akvo. La nova atmosfero estis tute alia ol la origina. La abunda metano en aero malaperis. Estis multe da nitrogeno kaj oksigeno en la aero jam antaŭ 2300 milionoj da jaroj.

La vivo ankoraŭ estis almenaŭ plejparte ebla nur en la maro, sed iom post iom la cirkonstancoj poste ebligis vivon ankaŭ sur la relative seka tero. Eĉ nitrogeno estas grava gaso por la vivo, ĉar albuminoj ĝin nepre bezonas.

La TV-serio relative malmulte rakontas detale kio okazis inter antaŭ 2500 milionoj da jaroj ... kaj antaŭ 1000 milionoj da jaroj. Eble la sedimentoj kaj fosilioj por tio tempa intervalo estas mankhavaj pro la konsumintaj glaciepokoj.

Antaŭ 1000 milionoj da jaroj (-1000Mj) la grandega procezo kio konstruas kontinentojn - Platotektoniko - jam laboris por 2000 milionoj da jaroj kaj ekzistis la grandega kontinento Rodinia . Sur la kontinento ankoraŭ ne ekzistis nek plantoj nek animaloj. La vivo tamen jam kontinue evoluis malrapide en maro dum 3000 milionoj da jaroj.

Apud la kontinento Rodinia, en malprofunda maro, ekzistis almenaŭ 800 milionoj da jaroj antaŭe primitivaj maralgoj kioj enhavis kloroplaston kaj kioj kapablis uzi sunlumon, akvon kaj karbondioksidon por produkti oksigenon kaj por si organikan materion.

La mikroskopa juna vivo evoluis en maro. Sur la malprofundaj bordoj de granda kontinento vivis bakterioj kaj gigantaj ĉeloj jam 800 milionoj da jaroj antaŭe. Granda problemo por la evoluado de vivo tamen estis manko de nutraĵoj kaj la malabunda energio en maro.

Eŭkariotoj evoluis en la maro. Ili reprezentas pli disvolviĝan formon de vivo. Ĉio la moderna vivo estas iliaj posteuloj. Iom poste la eŭkariotoj kreskigis por si strukturojn el mineraloj por sin protekti, evidente kontraŭ la unuaj rabobestoj en la mondo. Do kredeble malgrandaj rabobestoj jam ekzistis. Eble jam okazis fagocitado. Vikipedio cetere rakontas ankaŭ pri arĥeoj

La vojo de vivo el maro al la relative seka kontinento tamen tute ne estis facila. Fruktodona grundo ankoraŭ ne ekzistis sur tero. Por la origine mara vivo estis malfacile por sin protekti sur seka tero kaj por akiri nutraĵojn.

Antaŭe 800 milionoj da jaroj forta vulkanismo komencis partigi la kontinenton Rodinia. La vulkanismo estis tre forta en tropiko en la centro de la kontinento antaŭ 730 milionoj da jaroj. Multe da malhela bazalto leviĝis al surfaco. Eble pro fortaj tropikaj pluvoj la erozio de bazalto estis tre forta kaj multe da karbondioksido malaperis el la atmosfero. La detaloj kaj kialoj estas neklaraj, sed sekvis la plej serioza malvarmiĝo de klimato.

La nova bazalto sur la kontinento liberigis multe da nutraĵoj al maro pro la tropikaj pluvegoj. Bazalto enhavis ekzemple magnezion kaj kalcion kioj estas gravaj elementoj por vivo. La akvo estis acida pro karbondioksido kaj ĝi gargaris multe da karbonatoj al maro. La eŭkariotoj multe profitis pri tio.

Antaŭ 717 milionoj da jaroj la planedo komencis glaciiĝi el polusoj kaj antaŭ 710 milionoj da jaroj la glacio jam alproksimiĝis al la kontinento. Okazis grava krizo por la vivo sur la planedo antaŭ 700 milionoj da jaroj ; angle "Snowball Earth". Kredeble preskaŭ la tuta surfaco de Tero frostiĝis kaj la planedo aperis kiel granda blanka neĝbulo por dekoj da milionoj de jaroj.

La glacio fine estis inter kelkaj dekoj metroj kaj 1 kilometro dika. Estis la plej malvarma periodo de planedo Tero. Eĉ en la ekvatoro de planedo estis la temperaturo sub 0°C. Por la vivaĵoj en la maro estis la glaciiĝo de planeda surfaco grava regreso. Kredeble multaj el la originaj specioj mortis. La situacio estis tre malfacila, sed parto de la planeda vivo tamen evidente saviĝis viva ... ĉar ni ja ekzistas.

Antaŭ 640 milionoj da jaroj tamen vulkanismo liberigis multe da karbondioksido al la aero kaj la klimato komencis denove varmiĝi. Jam 635 milionoj da jaroj antaŭe la planedo forte varmiĝis. La glaciokampoj kaŭzis grandan erozion - eĉ tri kilometroj - sur la surfaco de kontinento, degelis kaj fine malaperis. La degelado de multa glacio eble daŭris nur kelkaj miloj da jaroj, kio estas geologie tre mallonga tempo. Estis tiam multe da vaporo de akvo en la aero kaj aperis grandaj ventegoj, grandaj ŝtormoj. En ekvatoro la temperaturo estis eĉ +50°C. La surfaco de maro altiĝis eĉ 2 metroj dum 10 jaroj pro la degelado de glacikampoj. Por la vivo la relative rapida aliiĝo de cirkonstancoj estis ioma lacigo - malfacila por adapti tiel rapide - kaj multaj mortis. Kelkaj tamen trasukcesis.

Fanerozoiko komencas kun la Paleozoika erao

La tri eraoj de Fanerozoiko estas Paleozoiko, Mezozoiko kaj Kenozoiko kion ni ankoraŭ vivas. La nomo de Fanerozoiko kredeble devenas el fanerogamoj aŭ semplantoj.

La ses periodoj de Paleozoika erao estis Kambrio, Ordovicio, Silurio, Devonio, Karbonio kaj Permio.

Kaj la glaciiĝo de akvo kaj la degelado de glacio estas procezoj kioj fortigas sin mem. Glacio estas blanka kaj bone reflektas sunlumon for. Tial multa glacio kaŭzas pli malvarman klimaton, kio siaflanke kaŭzas pli da glaciiĝo ... kaj tiel plu. Akvo kaj malseka tero estas relative malhelaj kaj tial ili malbone reflektas sunlumon kaj emas iom varmiĝi pro la sunlumo. Tial multa degelado de glacio kaŭzas plivarmiĝon de klimato, kio siaflanke kaŭzas pli da degelado de glacio ... kaj tiel plu. Por plantoj estas malfacile por uzi karbondioksidon se estas multe da frosto sur la surfaco. Vulkanoj tamen intermite liberigas karbondioksidon al la aero, eĉ dum glaciepoko. Karbondioksido en aero principe varmigas la klimaton, ĉar ĝi nur malrapide malaperas el aero.

La forta tera erozio de masivaj glaciokampoj - meznombre 1,6 kilometroj - kredeble detruis sur la kontinento multe da sedimentoj kioj estus nuntempe proksimume 3000 milionoj ... 500 milionoj da jaroj aĝaj. Eble tial ne ekzistas bona geologia informo pri la kontinento por tio tempa intervalo. Kelkaj sedimentaj ŝtonoj estas grejso aŭ sabloŝtono, "mudstone" kaj dolomito.

Sekvis relative varma periodo por la planedo. Unuĉelaj algoj kaj bakterioj fartis tre bone en la varma akvo. La enteno de oksigeno en maro kreskis kaj ekzistis multe da energio. Okazis grandaj evoluaj paŝoj por la eŭkariotoj en la maro. Antaŭ 550 milionoj da jaroj ekzistis en malprofundaj marbordoj jam komplikaj kaj tiel grandaj multĉelaj organismoj ke ili estus videblaj por la nura homa okulo.

La primitivaj animaloj de periodo Ediakario jam kapablis sin movi. La novaj vivaĵoj estis same produktemaj kiel la nuna tera vivo. La plejmulto de Ediakario-vivo tamen ne trasukcesis. Nur fungoj elturniĝis.

Estis malfacile por la vivaĵoj por konkeri sekan teron. Ili estis kutimiĝaj al sala marakvo. Kredeble la vivo unue antaŭeniris al nesala akvo, kiel riveroj kaj lagoj. Antaŭ proksimume 500 milionoj da jaroj iom da algoj jam vivis sur tero, kvankam ili havis problemoj en la nova ĉirkaŭaĵo. Kredeble la verdaj algoj estas eĉ niaj antaŭuloj!

Fungoj tamen alvenis sur tero milionoj da jaroj antaŭ la plantoj. Gigantaj prototaxites fungoj kreskis eĉ al alto de pli ol 6 metroj super la tersurfaco ekzemple antaŭ 420 milionoj da jaroj sur seka tero.

Fungoj klare estis tre efektaj por utiligi la primitivan sekan kaj nefruktodonan teron. Plantoj sukcesis sur tero pli bone nur post ia asocio kun la fungoj. Mikorizo estas simbiozo de fungo kaj planto, utila por kaj la planto kaj la fungo. Por fungoj eblas akiri nutraĵojn eĉ el ŝtono, ĉar ili uzas acidojn. Planto donas sukeron por fungo kaj ricevas nutraĵojn kiel nitrogenon, kalion kaj fosforon. Eĉ 90% de modernaj plantoj vivas en simbiozo kun fungoj, kioj tamen nuntempe vivas plejparte sub la surfaco.

Unue por plantoj eblis vivi nur apud la akvo, sed poste ili antaŭeniris al pli seka tero. Ekzistas eĉ 400 milionoj da jaroj aĝaj fosilioj de plantoj.

Ekzistis ia nur milimetron dika "protogrundo" jam 470 milionoj da jaroj antaŭe. La plantoj komencis produkti fertilan grundon kio ebligis pli bonan ricevon de akvo kaj nutraĵoj el tero. Mortaj partoj de plantoj fariĝis parto de nova grundo. La plantoj evoluigis ksilemojn kaj floemojn por povi kreski pli altaj. Ĉiuj plantoj uzis sporojn por disvastiĝi al novaj areoj, pli distancen el akvo. Floroj, semoj kaj fruktoj ankoraŭ ne ekzistis.

Pro la tre multaj plantoj, kioj konsumis karbondioksidon, falis enteno de CO2 en aero -25%. Plantoj konkuris pri la gaso. Fruaj terplantoj antaŭ 420 ... 390 milionoj da jaroj havis stomojn, truojn por interŝanĝo de gasoj nur en la tigo. Poste la plantoj tamen inventis foliojn kioj multe kreskigis la areon por fotosintezo kaj plibonigis la interŝanĝon de gasoj.

Plantoj vigle konkuris pri sunlumo proksimume 390 milionoj da jaroj antaŭe. Meritis kreski pli alta ol la konkurantoj. Tiam kreskis la unuaj altaj arboj kaj arbaroj. Ili havis profundaj radikoj. Archaeopteris estis unu el la unuaj arboj, ĝi kreskis eĉ 30 metrojn alta 370 milionoj da jaroj antaŭe.

Ekzistis tiam glacio sur la suda poluso de planedo. La klimato estis iom malvarma, sed ĉe ekvatoro tamen estis sufiĉe varme kaj malseke. La nivelo de maro multe aliiĝis. Tial la cirkonstancoj en estuaroj de riveroj multe variis kaj tie kreskis grandaj marĉoj.

Dum karbonio antaŭ 350 ... 300 milionoj da jaroj kreskis en marĉoj grandaj arbaroj. Likopodiaj arboj kreskis tre rapide kaj estis eĉ 40 metroj altaj. La arboj poste falis al marĉo kie ili ne putris pro manko de oksigeno. Ili fariĝis unue torfo en la acida ĉirkaŭaĵo. Poste pezaj sedimentoj kovris la restaĵojn de plantoj. En severa premo kaj varmego la torfo malrapide aliiĝis al ŝtonkarbo. Tio estas la origino de nuna terkarbo.

La "arboj" sur la tropikaj marĉaj arbaroj de karbonio eble estis de tipo "Lepidodenron" aŭ eble "Sigillaria" aŭ eble "Cyathea"?

Multe da karbondioksido malaperis el la aero ĉar la tre multaj plantoj en la tropikaj marĉaj arbaroj ne returnis la karbonon al la atmosfero je la fino de sia vivo. Je 300 milionoj da jaroj antaŭe okazis krizo, la ekvilibro de aera CO2 skuiĝis. Plantoj suferis pro manko de karbondioksido. La mezaj temperaturoj falis. Glacio fine kovris kvaronon de planeda surfaco.

La marĉaj arbaroj sekiĝis kaj la produktado de terkarbo ĉesis. Poste tamen karbondioksido en aero pliiĝis pro vulkanoj, la klimato varmiĝis. La glacio retiriĝis. Dum la sekvantaj 200 milionoj da jaroj la plantoj tre multe evoluis. Evoluis floroj, insektoj, herboj.

Pri la Mezozoika erao

La tri periodoj de Mezozoika erao estis Triaso, Ĵurasio kaj Kretaceo.

Ĉio la historio de Tero ne estas tre plaĉa. Katastrofoj okazis. Antaŭ 252 milionoj da jaroj okazis por la vivo de Tero la plej grava formorto. Proksimume 90% de ĉioj specioj sur la planedo pereis. Temas pri Permi-triasa amasa formorto. Tiam okazis tre granda erupcio de "Flood basalt" almenaŭ en Siberio, en norda Pangeo.

Pangeo estis tiam la sola granda kontinento. Alia duono de terglobo estis nur granda oceano. Antaŭ la Permi-triasa formorto, 253 milionoj da jaroj antaŭe, estis la vivo sur la Tero tre abunda, sed alia ol nuntempe. La ekosistemoj estis tiam aliaj ol nun. Dinosaŭroj kaj birdoj ankoraŭ ne ekzistis. Mamuloj ankoraŭ ne ekzistis. La plantoj ankoraŭ ne havis florojn.

Insektoj tamen jam ekzistis. Ekzistis grandaj arbaroj, antaŭuloj de pinglarboj. Oni trovis ekzemple fosilioj de planto Glossopteris. Ekzistis vegetaranoj kiel "Pareiasauria" kaj rabobestoj kiel "Gorgonopsia". En maroj ekzistis tiam jam ŝarkoj, rajoj kaj nun jam formortintaj trilobuloj.

La vulkana erupcio estis enorma, daŭris por 300 miloj da jaroj. La granda tutmonda formorto tamen okazis nur poste. La abunda vulkana magmo ne klarigas sole la tutmondan formorton de vivo. Ekzistis multaj faktoroj kiel arbarbruloj, acida pluvo, pezaj metaloj, sulfura dioksido, karbondioksido, subteraj venenaj halogenoj, ozona elizio kaj forta UV-radiado, acideco kaj manko de oksigeno en maro, hidrogena sulfido el algoj. Estis malrapida procezo. Ekosistemoj disfalis, speciale en maroj. Temperaturoj altiĝis. Arboj mortis.

Kelkaj el la trasukcesaj specioj estis "Pleuromeia" kaj la cikasoj.

Dum Triaso proksimume 250 milionoj da jaroj antaŭe estis la klimato varmega, temperaturoj eĉ +50°C ... +60°C sur lando, sur la surfaco de maro +40°C. Koraloj ne kreskis por 14 milionoj da jaroj. Eĉ sur la suda poluso de Tero kreskis arbaroj. Poste la klimato tamen iom malvarmiĝis kaj sekvis grandaj planedlarĝaj pluvegoj.

Dum la "Carnian" -fazo 234 milionoj da jaroj antaŭe, 18 milionoj da jaroj post la granda formorto, estis tre malseka periodo. Tio ebligis bone sidan ĉirkaŭaĵon por la dinosaŭroj, kioj poste regis nian planedon por pli ol 160 milionoj da jaroj. Unu el la unuaj estis "Herrerasaurus".

Mi kredas ke la aĝo de la oceano Atlantiko estas proksimume 200 milionoj da jaroj. Tiam antaŭ 200 milionoj da jaroj komencis la plata tektoniko de nia planedo movigi la Amerikan kontinenton pli distancen for el Eŭropo kaj Afriko. Sekve estas la historio de vivo iom alia en aliaj kontinentoj.

Kenozoiko - la relative moderna erao de mamuloj

La tri periodoj de nia lasta erao de Fanerozoika eono, la Kenozoika erao, estas Paleogeno, Neogeno kaj la nuna periodo Kvaternaro.

Antaŭe oni tamen miamemore parolis pri la komenco de Kenozoika erao, antaŭ Kvarternaro, kiel Terciaro kion oni dividis al Paleoceno, Eoceno, Oligoceno, Mioceno kaj Plioceno.

Ĉiuj ja scias la famegajn dinosaŭrojn kaj ilian formorton kio okazis proksimume antaŭ 66 milionoj da jaroj. Dinosaŭroj dominis la surteran vivon por 160 milionoj da jaroj. Ilia fatalo estis granda asteroido kio koliziis kun la planedo en la nuna Meksikio en Nordameriko. Geologie oni parolas pri Kretacea-terciara evento. Angle oni nomas la koncernan formacion "Cretaceous–Paleogene boundary".

Oni diris ke la forto de kolizia eksplodo de diametre pli ol 10 kilometroj granda asteroido konformus al 10 milionoj da nukleaj armiloj. La kolizia kratero estas 170 kilometroj en diametro. Okazis ja pli grandaj asteroidaj kolizioj en la historio de Tero, sed la evento iom multe influis al la evoluado de moderna planeda vivo.

La asteroida kolizio estis unue principe nur loka katastrofo, sed poste ĝi kaŭzis gravajn tutmondajn konsekvencojn. Sekvis tutmonda vintro kio daŭris senhalte por pli ol 10 jaroj. Plantoj ne kapablis kreski, animaloj ne kapablis manĝi. Ekosistemoj kolapsis, 75% da ĉioj tiamaj specioj de plantoj kaj animaloj pereis. Ankoraŭ nuntempe ekzistas cenotoj en Meksikio kiel videblaj postsignoj de asteroido.

La kialo por la tutmonda malhela vintro kredeble estis abunda sulfura dioksido en la atmosfero. SO2 blokis la radiadon de Suno. Estis nome speciala roko anhidrito, kemie CaSO4 kaj tial riĉa de sulfuro, ĉe la loko de asteroida kolizio. Tio anhidrito vaporiĝis al aero en la asteroida kolizio kaj produktis la danĝeran sulfuran dioksidon kio rezultis en tutmonda malvarmiĝo de klimato.

Iom post iom la longa tutmonda vintro tamen finiĝis, nuboj cedis, la klimatoj varmiĝis kaj vivo de planedo eliris venkinta. Primitivaj mamuloj saviĝis vivaj. Ili estas niaj antaŭuloj. Unuaj primatoj kredeble estis "Purgatorius". Birdoj kredeble estas la posteuloj de dinosaŭroj.

Antaŭ 56 milionoj da jaroj la klimato tamen forte varmiĝis pro vulkanismo, pro la gasoj metano kaj karbondioksido el vulkanoj. La temperaturo estis +20°C eĉ en polusoj de Tero. Estis la plej varma periodo dum la lastaj 180 milionoj da jaroj.

Tiam vivis arekacoj (palmoj) kaj aligatorojkrokodiledoj proksime al poluso de nia planedo. Tropikaj pluvarbaroj jam kreskis ĉe ekvatoro. Ekzistis floroj, insektoj, birdoj, mamuloj. La primato "Teilhardina" kredeble estis tiam nia antaŭulo, pezo proksimume 50 gramoj.

Primatoj tre bone sukcesis en la varma klimato por pli ol 20 milionoj da jaroj. Pli poste karbondioksido malpliiĝis, temperaturoj falis kaj klimato sekiĝis. En Eŭropo la kvanto de primatoj disfalis, en Ameriko ili tute malaperis. Primatoj tamen bone vivis ĉe ekvatoro, en la orienta parto de Afriko.

Antaŭ proksimume 23 milionoj da jaroj komencis la Granda Rifto apartigi la Afrikan kontinenton. Tio fenomeno iom post iom sekigis la klimaton en orienta Afriko. Arboj ne plu povis vivi dense en la pli arida klimato. Por primatoj la konsekvenco estis ke ili ne plu povis vivi en densa arbaro kaj ili devis piediri pli longan distancon por trovi manĝaĵon. Kapablo por piediri kun du piedoj fariĝis ioma avantaĝo.

La komuna praulo de homoj kaj ĉimpanzoj vivis en orienta Afriko proksimume 7 milionoj da jaroj antaŭe kaj la dupieda stara pozicia homo erectus aperis proksimume 2 milionoj da jaroj antaŭe.

La plej lasta glaciepoko nomita "Veiksel" okazis 116 ... 11½ miloj da jaroj antaŭe. Antaŭ 60 miloj da jaroj estis la lasta glacia epoko kiel plej vasta, 25% de tersurfaco estis kovrita per glacio. La surfaco de maroj malaltiĝis multaj dekoj da metroj - eĉ 130 metroj laŭ io fonto - pro la vastaj glacikampoj. Iam eblis piediri el areo de nuna Francio al areo de nuna Britio kaj el Siberio al la kontinento Nordameriko, pro la malalta nivelo de marakvo.

Antaŭ 300 miloj da jaroj jam estis en Afriko multaj primataj specioj similaj al homoj. Mi kredas ke la origino de nia specio homo sapiens - la moderna homo - okazis en Sudafriko antaŭ 200 miloj da jaroj (-200 miloj jaroj), suden el la rivero Zambezo. El tie la homoj iom post iom - kiam la klimato aliiĝis - disvastiĝis praktike al la tuta mondo.

La pli frua Neandertala homo tamen ne evoluis en Afriko. Ĝi iom kruciiĝis kun moderna homo en Eŭropo kaj Azio 50 ... 60 miloj da jaroj antaŭe, sed tute ne kun originaj afrikaj homoj. Ekzemple la nunaj originaj eŭropanoj havas 2% da neandertalaj genoj. Neandertalaj homoj tute ne estis tiel primitivaj kiel oni iam antaŭe supozis.

Iom post iom la klimatoj varmiĝis post la glacia epoko. La glacikampoj degelis kaj plejparte malaperis. Por la homara kulturo la cirkonstancoj fariĝis iom profitaj. Modernaj homoj jam estis en Eŭropo almenaŭ 45 miloj da jaroj antaŭe. Antaŭ 11 miloj da jaroj la homoj inventis agrokulturon, kio ebligis pli grandan loĝantaron kaj konstantan loĝadon en sama situo.

La TV-serio nur malmulte rakontas pri la vivo dum la lasta glaciepoko. Ekzistis ekzemple mamutoj, smilodonto (kio ne estas tigro, kvankam oni iam nomis ĝin "sabrdenta tigro"), kaverna urso, "kaverna leono", "lana rinocero" ... kaj tiel plu. Tioj grandaj animaloj tamen ne travivis al la moderna tempo.

Milankoviĉ-cikloj de proksimume 100 miloj da jaroj estas la natura astronomia kialo por glaciepokoj. Ni tamen scias ke vulkanoj kaj asteroidaj kolizioj iam havis iom por fari kun glaciepokoj.

Nun ni vivas en "interglacial" tempo, sed poste estos denove nova glaciepoko. La fifama plivarmigo de klimato povas iom rapidi la komencon de nova glaciepoko, sed ĝi ne kapablas deteni la sekvantan glaciepokon. La moderna homa kulturo estas geologie mallongedaŭra fenomeno inter glaciepokoj.

Evoluado en la naturo de Finnlando

Ĉiojn la geologie gravajn fenomenojn de longega tera historio ne eblas observi el la rokoj de Finnlando. La baza roko en Finnlando estas plejparte tre maljuna, milojn da milionoj da jaroj aĝa. Kredeble origine estis pli junaj rokoj kaj sedimentoj super la pratempa bazroko, sed glacikampoj de lasta glacia epoko eluzis la pli junajn rokojn for. Tial la malnova historio de monda vivo estas tre rara en Finnlando. La grundo super la bazroko estas relative juna ĉar ĝi formigis kaj estiĝis post la lasta glacia epoko.

Speciale interese por finnoj estas kiel la naturo de nuna Finnlando evoluis post la lasta glacia epoko, dum proksimume 10 miloj da jaroj. Tuj post la glacia epoko ĉi tie estis nur akvo, ŝtonoj, sablo kaj nuda roko kio leviĝis el maro. La vivo certe jam ekzistis sur Tero antaŭ longa tempo, sed ĝi nur iom post iom alvenis al la nova lando.

Nova natura vivo en la areo de nuna Finnlando - post la glacia epoko dum proksimume la 10 miloj lastaj jaroj - certe estas temo kion la TV-serio ne pritraktis. Nature eblas ke ekzistis vivo ĉi tie ankaŭ antaŭ la glacia epoko, sed ĝiaj spuroj jam antaŭ longe malaperis. Meritas esplori nur la vivon post la lasta glacia epoko.

Apude fotitaj libroj de Matti Sauramo estas eĉ pli malnovaj ol la supre fotitaj libroj de Eskola. Ili rakontas kiel la naturo de nuna Finnlando evoluis post la glacia epoko. La libro "Jääkaudesta nykyaikaan" (esperante "el glacia epoko al nuntempo") estas el jaro 1928 kaj la libro "Suomen luonnon kehitys jääkaudesta nykyaikaan" (esperante "la evoluado de finna naturo el glacia epoko al nuntempo") el jaro 1940. Do iom malnovaj libroj, sed por mi karaj kaj gravaj.

Por la finna naturo post la glacitempo ni certe bezonas novan tempskalon, eble maksimume el 100 miloj da jaroj antaŭ (-100 miloj jaroj) la moderna tempo.

La sekvantaj fotoj de bildoj en la libro de Sauramo prezentas du specialaj malnovaj nesalaj fazoj de Balta Maro post la lasta glaciepoko. Glacio kaj tero tiam apartigis la lagon el maro. Tial la sala marakvo ne povis veni al la tiama lago. La nombroj indikas kiom da metroj la tersurfaco poste iom post iom leviĝis al la nuna tempo, kiam la peza glacikampo ne plu premis la teron.

La Balta glacilago, finne "Baltian jääjärvi", estis ĉi tie proksimume 18 ... 12 miloj da jaroj antaŭe. Glacikampo ja tiam ankoraŭ kovris multe da landa areo de nuna Finnlando. "Salpausselkä" estas iom centra geografia koncepto por la suda Finnlando. Ĝi formiĝis al areo kie longe estis la rando de glacikampo. Tie formis la tilito de movanta kaj degelanta glacikampo la "tilitan randon", finne nomita "reunamoreeni".

La Ancylus-lago, finne "Ancylus-järvi" estis ĉi tie proksimume 11 ... 9 miloj da jaroj antaŭe. Tiam eble jam estis la unuaj finnaj homoj ĉe la bordo de lago?

Nun estas iom da salo en la akvo de Balta Maro, kvankam ne tiel multe kiel en oceanoj. La marvojo al la Atlantiko ja estas aperta, sed la multa nesala akvo el riveroj konservas la enhavon de salo iom malalta.


Bedaŭrinde mia ĉi tio teksto estas ankoraŭ malpreta, sed mi intencas ĝin plibonigi iom post iom. Tuta vivo estas unu granda lernejo. Sendube mi poste bezonas ankoraŭ multaj fojoj plibonigi, korektigi kaj kompletigi la tekston.

La teksto tamen jam estas iom longa kaj eble mi prefere kontinuos la saman vastegan temon poste en io alia artikolo.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)