<< | #466 ; Revoj kaj projektoj por la nova jaro 2024 |
>> |
Ordinara labora vivo jam ŝajnas por mi neebla kaj ankaŭ tute ne interesa. Lernejoj estas plejparte por infanoj. Moderna profesia edukado estas difekta kaj erara, dekadenca. Burokratoj, direktorado kaj ekonomio neniam estis por mi interesaj temoj. Politiko kaj socia konkuro estas nur stulte. Finnlando estas dekadenca lando sen bona realisma futuro.
Tamen estas grave por mem labori kaj mem lerni. Ni homoj bezonas revojn kaj iluziojn. Mi volas lerni la rusan lingvon tiel bone ke mi povus legi norman rusan libron. Provizore estas eĉ fabeloj iom malfacilaj. Celoj certe estas pli altaj. Provizore tamen ne eblas por mi ekzemple por verki en la rusa lingvo.
La malamo kontraŭ rusoj jam atingis nekredeblan nivelon en Finnlando. Politikistoj volas kiel eble plej humile servi Usonon kaj tute ne plu havi ion por fari kun Rusujo. Tamen estas Rusujo grava najbaro malantaŭ la pli ol 1300 kilometroj longa limo. Rusujo tute ne malaperos. Rusujo elturniĝos.
Miaopinie estas la rusa lingvo por ni grava. Finna lingvo eble jam preskaŭ malaperos el la mondo post kelkaj jardekoj, same kiel aliaj malgrandaj lingvoj, sed la granda rusa lingvo restos. Origina finna kulturo malaperos ĉar finnoj volas esti parto de usonanoj. Eble eĉ nur usonanoj de dua aŭ tria klaso? Estas tre stulte kaj malsaĝe por malgranda nacio por favori la anglan lingvon. Ne valoras perdi sian propran kulturon.
Nia kara Esperanto nature estas kulture neŭtra kaj la plej bona lingvo por internacia komunikado. Plivastigado kaj aktiva uzo de nia bona internacia lingvo Esperanto estas la plej forta garantio por sekurigi la trasukceson de malgrandaj lingvoj kaj etaj kulturoj en la granda malbona mondo.
Tradicie oni donas bonaj promesoj por la nova jaro. Oni promesas por vivi kaj agi bone, diligente kaj pli utile. Mi tamen ne scias kiom multe mi povus promesi detale. Por vivi unu tagon pofoje ĝenerale estas la sola realisma metodo. Ekzistas tamen multaj interesaj temoj pri kiojn mi volas interesiĝi dum la nova jaro.
Naturo evidente estos grava temo ankaŭ dum la venonta jaro 2024. Nia vivo nepre enhavu arbojn, plantojn, florojn, naturan teron, fluantan akvon, ŝtonojn, animalojn, birdojn, insektojn, sciurojn, leporojn, papiliojn.
Mi vidis tre malmulte da papilioj dum la pasinta somero. Certe mi volas foti pli da papilioj. Somero sen papilioj tute ne estas vera somero. Papilioj signifas optimismon. Ĉiuj papilioj estas sufiĉe belaj, kvankam pligrandigitaj (per mikroskopo) ili aperas teruraj. Se por fragila papilio eblas vivi, kial ne ankaŭ por mi!
La dekstre fotitaj aŭtunaj vespoj tagmanĝas fragan konfitaĵon el mia kartona telero sur la forumo de urbo. La periodo de floroj plenaj de nektaro jam pasis. Eble la vespoj jam komprenas ke estos malvarma vintro kaj ilia vivo ne plu povas daŭri longe? Unu lastan dolĉan manĝon ili tamen volas priĝui. Nu, unu tagon pofoje, tio ja estas ankaŭ mia principo. Kiu povus esti tute certa pri morgaŭo!
Naturo estas malfacila por posedi. Sen naturo nia vivo certe estus malserena. Tamen estus malfacile por vere vivi en naturo la tutan jaron. Plejparte la naturo povas aperi nur en fotoj kaj desegnaĵoj, en malnovaj memoroj. Nu, por mi estas ankaŭ la ĉielo de steloj kaj planedoj parto de naturo.
Tre certa mi estas nur pri kelkaj projektoj. Unu el ili nepre estu por bone testi la kalkulan metodon por planedoj de Peter Duffett-Smith en la libro "Practical Astronomy with your Calculator", tria eldono el jaro 1988. Tio evidente ne estas la plej moderna kaj akurata metodo. Estas tamen sufiĉe facila kaj eĉ ĉarma metodo, indas memori.
La libro ĝenerale uzas la epokon 1990. Mi tamen ne estas certa pri la ekvinokso. La punkto de printempa ekvinokso ja movas proksimume 50 sekundoj de arko sur la ĉiela ekvatoro dum unu jaro. Nu, tio ja estas relative malgranda angulo, malpli ol unu minuto de arko, sed ekzemple dum 200 jaroj tio jam signifas diferencon en koordinatoj proksimume 2,8 gradoj. Tio ne estas miaopinie tre malgranda angulo.
Ekzemple Jean Meeus klare distingas la konceptojn "epoko" kaj "ekvinokso". Ekvinokso estas precipe la tempo por la direkto de punkto de printempa ekvinokso. Oni mezuras la koordinatojn el direkto de printempa ekvinokso, sed tio direkto ne estas konstanta en spaco, sed movas. Tial estas grave por scii, el ekvinokso de kio senpera tempo oni mezuris la koordinatojn. Se ekzemple ekvinokso estas J2000 kaj oni uzas koordinatojn por jaro 2000, estas ja diferenco al ekvinokso de tago relative malgranda. Tamen ekzemple dum 1000 jaroj povas diferenco inter aliaj ekvinoksoj esti proksimume 14 gradoj.
Mi volus kalkule solvi ĉu la ekvinokso estas 1990 aŭ ĉu ĝi eble estas por la koncerna dato. Mi povus kontroli kelkaj rezultoj ekzemple por la jaro 1800. Se estas pli da eraro en rezultoj por la jaro 1800 ol ekzemple por la jaro 2000, do kredeble estas la ekvinokso 1990. Se la diferenco en rezultoj ne kreskas dum tempo, do kredeble estas la ekvinokso por la koncerna dato.
Nature estus ankaŭ utile por scii kiel precizaj la rezultoj de planeda metodo de Peter Duffett-Smith vere estas, ekzemple por jaroj 1990 ... 2025. Por tio oni tamen bezonas multe da testoj. Oni nepre bezonus bonan komputilan programon por testi la metodon bone.
Cetere mi devas diri pri la supra tabelo de orbitaj elementoj, ke "Pluto" ne plu estas konsiderata vera planedo. Cetere la orbitaj elementoj por tio malgranda korpo "Pluto" ne estas same bonaj kiel por aliaj objektoj.
Ekzistas ankaŭ aliaj interesaj projektoj. Astronomia navigado kaj navigado ĝenerale estas unu el ili. Historio de homaro kaj speciale la finna historio estas unu el ili.
Oni povas demandi, ĉu ni vere nepre bezonas la tradiciajn metodojn de astronomia navigacio en la moderna tempo. Mi tamen volas vivteni mian bonan scipovon. Certe mi volas bone memori la belajn metodojn de tradicia navigacio.
En artikolo #460 mi rakontis pri eternaj kalendaroj. Unu el ili tamen ne estas tre eterna, enhavas jaroj nur ĝis la jaro 1950. Estas la plej simpla kalendaro por uzi, sed la jaro 1950 jam pasis. Mi volus provi ĉu eblas simple kontinui la jarojn de kalendaro ĝis ekzemple la jaro 2030 al la sama tabelo. La jaroj 1800 kaj 1900 ja estis specialaj, ĉar estis ekzakte divideblaj per 4, sed tamen ne superjaroj. La jaro 2000 estas en Gregoria kalendaro superjaro kaj tial eble oni povus simple kontinui la jarojn sen escepto? Mi nepre provu!
Estos nova somero, tion mi firme kredas. Estos varmaj veteroj, denove forta sunlumo, libere fluanta blua akvo en la rivero, novaj hele verdaj folioj en arboj. Kaj papilioj en sukplenaj floroj.
Mi fotados la belan someran naturon denove post la malvarma vintro. Ŝajnas ke komencos vera vintro en jaro 2024. Sed nenio cirkonstanco daŭros eterne.
Mi longe pensis ke mi nepre proprigu al mi pli sciencan teniĝon al homa korpo kaj manĝaĵo. Eble la apude fotitaj libroj el jaroj 1938 kaj 1948 min helpos?
La origino de "KOTIRUOKA" (Esperante "hejma nutraĵo" ), 14-a eldono, estis jam en jaro 1908.
"MARTAN RUOKATALOUSOPPI", 3-a eldono, apartenis por mia patrino, kiu naskiĝis 1930. Ŝi eble uzis ĝin en hejmaltlernejo en komunumo "Ilmajoki", je fino de 1940-aj jaroj. Ŝi skribis iom multe da teksto mane al la paĝoj de la libro. Eble ŝi aŭdis tiojn sciojn el ŝia instruisto en lernejo?
Jes, certe mi bezonas lerni pli pri homa anatomio & fiziologio, pri materio kaj procezoj, pri ĥemio kaj biologio.
Por profesia bezono mi volas nenion. Labora vivo kun siaj rutinaj taskoj kaj stulta ĉirkaŭaĵo ne estas speciale valora. Industrio tute ne estas sankta. Fabrikoj kaj aliaj laboraj lokoj ne anstataŭigas vivon.
Kiam mi skribis ke tekniko estas bona kaj interesa, mi tute ne intencis ke estus bone kaj prudente por uzi teknikon, sen kompreni la teorion kaj la funkcion.
La teorio, matematiko kaj fiziko de tekniko estas grava kaj utila. Maŝinoj kaj komputiloj estas principe bonaj, sed tio ne signifas ke oni anstataŭigu ĉiujn homojn per maŝinoj kaj komputiloj. Industria aŭtomatigo tute ne estas bona.
Komputiloj kiel valoro en si mem tute ne estas bona ideo. La homaro bezonas norman porvivon. La mondo estu por la homaro. Maŝinoj, komputiloj kaj robotoj estu nur humilaj helpiloj por la homaro.
Bona praktika kalkula kompreno pri elektromagnetismo certe estas mia malnova celo kaj restos ankaŭ mia futura celo. Vektoroj en 3 dimensioj povas esti tre utilaj.
Porteblaj telefonoj certe ne estas la tuta rakonto pri elektromagnetismo. Teoriaj kalkuladoj estas interesaj. Mi volas ankaŭ bone kalkuli diversajn funkciantajn elektrajn motorojn. Revoj kaj iluzioj la futuro povas enhavi kiom ajn multe.
Jes, jam estas la unua tago de nova jaro 2024.
Kion la nova jaro povas alporti, krom multe da bonaj revoj kaj iluzioj?
Realisme la futuro en la granda mondo povas esti iom malagrabla.
La sekvanta iom malnova karikaturo el finna posttagmeza gazeto prezentas la kvar modernaj Apokalipsaj rajdantoj : plivarmigo de klimato, degelado de glacikampoj, malaperado de specioj, gravaj epidemioj ...
Nu, eble tamen granda milito en Eŭropo estas ankaŭ vera risko kaj minaco de proksima futuro. Por la nuna estrado de Usono estas Eŭropo oferebla. Ili eĉ opinias ke finnoj tre volonte mortigus rusojn. Nu, almenaŭ ili eraras pri miaj plej favoraj celoj. Mi tute ne volas mortigi rusojn.
Cetere mi volas iom malfrue aldoni por malnova artikolo #455 pri la finna vintra & daŭriga milito la informon: En unu brigado estas eble 3 aŭ 4 miloj soldatoj. Brigado do estas pli malgranda ol divizio, kio povas enhavi eble 10 ... 15 miloj soldatoj.
Multe por batali en la granda mondo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |