<<

#460 ; La tiel nomita (preskaŭ) eterna kalendaro

>>

Kalendaro estas iom grava utilaĵo por la homaro. Ekzistas ja multaj aliaj kalendaroj en la mondo. Mi pensas nun plejparte nur pri la ordinara okcidenta kalendaro (principe Gregoria kalendaro), kio jam post la jaro 1753 estas stabila en Finnlando.

La baza ideo de "eterna kalendaro" estas por trovi la semajnan tagon kio korespondas al io dato. Nature ĝi ne estas vere eterna, sed taŭga por longa tempo.

Ekzistis antaŭe, ekzemple dum la 1950-aj jaroj, iom favorita dika informa jarlibro en Finnlando, "Pikku Jättiläinen", esperante "La malgranda giganto". En la kovrilo de libro estas forta giganto kio levas la tutan planedon. La originajn librojn redaktis la sinjoro Yrjö Karilas.

Kredeble mi unue trovis la "eternan kalendaron" en tiuj libroj dum la 1960-aj jaroj. La "eterna kalendaro" de "giganto" tamen estis iom limigita, ekzemple nur por la jaroj 1789 ... 1950, laŭ la kalendaro uzita en Finnlando.

Mia plej nova kaj modernigita eldono de tiu libro, la "(Uusi) Pikku Jättiläinen" estas el jaro 1985. Tie estas pli granda eterna kalendaro, por la jaroj 0 ... 2699, laŭ Julia kaj Gregoria kalendaro.

Nu, tre multaj aferoj ne estas vere eternaj, sed estas neprobable ke oni plu adaptus alian kalendaron ol la Gregoria en la okcidenta mondo. Por la fruaj jaroj estas la Julia kalendaro (de Romia origino) en praktiko norma, kvankam oni kredeble ne uzis ĝin en ĉiuj antikvaj landoj.

Jen mi provas kolekti kelkaj aliaj "eternaj kalendaroj", kvankam ili ne estas tre eternaj. Mi provas esti kiel eble plej prizorgema, sed nature mi ne kontrolis la rezultojn por ĉiuj eblaj alternativaj datoj.

La eterna kalendaro de origina "Pikku Jättiläinen" certe estas iom konciza, sed tamen interesa. Nature mi volas esperantigi la malnovan eternan kalendaron de libro el jaro 1951 (estis la sama por 1949) laŭ la tiama origina stilo. Finnlando ja estis proksimume dum jaroj 1810 ... 1918 ia parto de Rusujo, kie oni uzis la "malnovan stilon", la Julian kalendaron, sed la datoj de "eterna kalendaro" estas nur laŭ la "nova stilo", Gregoria kalendaro.

LA ETERNA KALENDARO
A. La jaroj B. La monatoj
J
a
n
u
a
r
o
F
e
b
r
u
a
r
o
M
a
r
t
o
A
p
r
i
l
o
M
a
j
o
J
u
n
i
o
J
u
l
i
o
A
ŭ
g
u
s
t
o
S
e
p
t
e
m
b
r
o
O
k
t
o
b
r
o
N
o
v
e
m
b
r
o
D
e
c
e
m
b
r
o
1789 1801 1829 1857 1885   1925 4 0 0 3 5 1 3 6 2 4 0 2
1790 1802 1830 1858 1886   1926 5 1 1 4 6 2 4 0 3 5 1 3
1791 1803 1831 1859 1887   1927 6 2 2 5 0 3 5 1 4 6 2 4
1792 1804 1832 1860 1888   1928 0 3 4 0 2 5 0 3 6 1 4 6
1793 1805 1833 1861 1889 1901 1929 2 5 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0
1794 1806 1834 1862 1890 1902 1930 3 6 6 2 4 0 2 5 1 3 6 1
1795 1807 1835 1863 1891 1903 1931 4 0 0 3 5 1 3 6 2 4 0 2
1796 1808 1836 1864 1892 1904 1932 5 1 2 5 0 3 5 1 4 6 2 4
1797 1809 1837 1865 1893 1905 1933 0 3 3 6 1 4 6 2 5 0 3 5
1798 1810 1838 1866 1894 1906 1934 1 4 4 0 2 5 0 3 6 1 4 6
1799 1811 1839 1867 1895 1907 1935 2 5 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0
  1812 1840 1868 1896 1908 1936 3 6 0 3 5 1 3 6 2 4 0 2
  1813 1841 1869 1897 1909 1937 5 1 1 4 6 2 4 0 3 5 1 3
  1814 1842 1870 1898 1910 1938 6 2 2 5 0 3 5 1 4 6 2 4
  1815 1843 1871 1899 1911 1939 0 3 3 6 1 4 6 2 5 0 3 5
  1816 1844 1872   1912 1940 1 4 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0
1800 1817 1845 1873   1913 1941 3 6 6 2 4 0 2 5 1 3 6 1
  1818 1846 1874   1914 1942 4 0 0 3 5 1 3 6 2 4 0 2
  1819 1847 1875   1915 1943 5 1 1 4 6 2 4 0 3 5 1 3
  1820 1848 1876   1916 1944 6 2 3 6 1 4 6 2 5 0 3 5
  1821 1849 1877 1900 1917 1945 1 4 4 0 2 5 0 3 6 1 4 6
  1822 1850 1878   1918 1946 2 5 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0
  1823 1851 1879   1919 1947 3 6 6 2 4 0 2 5 1 3 6 1
  1824 1852 1880   1920 1948 4 0 1 4 6 2 4 0 3 5 1 3
  1825 1853 1881   1921 1949 6 2 2 5 0 3 5 1 4 6 2 4
  1826 1854 1882   1922 1950 0 3 3 6 1 4 6 2 5 0 3 5
  1827 1855 1883   1923   1 4 4 0 2 5 0 3 6 1 4 6
  1828 1856 1884   1924   2 5 6 2 4 0 2 5 1 3 6 1

C. La tagoj de semajno
1 8 15 22 29 36 Dimanĉo
2 9 16 23 30 37 Lundo
3 10 17 24 31   Mardo
4 11 18 25 32   Merkredo
5 12 19 26 33   Ĵaŭdo
6 13 20 27 34   Vendredo
7 14 21 28 35   Sabato

La originaj uzindikoj el la libro:

Demando: Mia patro naskiĝis en Januaro la 30-a tago 1861. Kio semajna tago estis?

Respondon mi ricevos per la sekvanta maniero.

El tabelo A mi serĉas la jaron 1861 kaj mi sekvas la saman vicon dekstren ĝis mi en la tabelo B sub Januaro renkontas la numeron 2. Al tio mi aldonas la tagon (30) kaj mi ricevas la sumon 32. En tabelo C mi trovas apud la numero 32 la semajnan tagon merkredo.

(Aliaj ekzemploj)
13-a tago de Junio 1934: 5 + 13 = 18 : Merkredo.
2-a tago de Septembro 1871: 5 + 2 = 7 : Sabato.
La unua eldono de Kalevala aperis 28-a tago de Februaro 1835. Kio semajna tago estis? 0 + 28 = 28 : Sabato.



La eterna kalendaro de "Uusi Pikku Jättiläinen"

Por trovi la dimanĉan literon A ... G por la jaro
Jaro Selektu la jarcenton
Por la
Julia kalendaro
0 100 200 300 400 500 600
700 800 900 1000 1100 1200 1300
1400 1500 1600 1700 1800 1900 2000
Por la
Gregoria kalendaro
1700   1800   1500 1600  
2100   2200   1900 2000  
2500   2600   2300 2400  
Du lastaj numeroj de jaro La litero por dimanĉo:
super 00 28 56 84 C D E F G A B
  01 29 57 85 B C D E F G A
02 30 58 86 A B C D E F G
03 31 59 87 G A B C D E F
super 04 32 60 88 E F G A B C D
  05 33 61 89 D E F G A B C
06 34 62 90 C D E F G A B
07 35 63 91 B C D E F G A
super 08 36 64 92 G A B C D E F
  09 37 65 93 F G A B C D E
10 38 66 94 E F G A B C D
11 39 67 95 D E F G A B C
super 12 40 68 96 B C D E F G A
  13 41 69 97 A B C D E F G
14 42 70 98 G A B C D E F
15 43 71 99 F G A B C D E
super 16 44 72   D E F G A B C
  17 45 73   C D E F G A B
18 46 74   B C D E F G A
19 47 75   A B C D E F G
super 20 48 76   F G A B C D E
  21 49 77   E F G A B C D
22 50 78   D E F G A B C
23 51 79   C D E F G A B
super 24 52 80   A B C D E F G
  25 53 81   G A B C D E F
26 54 82   F G A B C D E
27 55 83   E F G A B C D

Por trovi al la dimanĉa litero korespondan semajnan tagon
La monato Dimanĉa litero
(norma) Januaro, Oktobro A B C D E F G
Majo B C D E F G A
Aŭgusto, Februaro (dum superjaro) C D E F G A B
(norma) Februaro, Marto, Novembro D E F G A B C
Junio E F G A B C D
Septembro, Decembro F G A B C D E
Aprilo, Julio, Januaro (dum superjaro) G A B C D E F
La tagoj
1 8 15 22 29 Dimanĉo Sabato Vendredo Ĵaŭdo Merkredo Mardo Lundo
2 9 16 23 30 Lundo Dimanĉo Sabato Vendredo Ĵaŭdo Merkredo Mardo
3 10 17 24 31 Mardo Lundo Dimanĉo Sabato Vendredo Ĵaŭdo Merkredo
4 11 18 25   Merkredo Mardo Lundo Dimanĉo Sabato Vendredo Ĵaŭdo
5 12 19 26   Ĵaŭdo Merkredo Mardo Lundo Dimanĉo Sabato Vendredo
6 13 20 27   Vendredo Ĵaŭdo Merkredo Mardo Lundo Dimanĉo Sabato
7 14 21 28   Sabato Vendredo Ĵaŭdo Merkredo Mardo Lundo Dimanĉo

Unu malgranda ekzemplo ja ne doloras. Kio estis la semajntago por la dato 30.09.1958? Temas pri la Gregoria kalendaro.

En la unua tabelo ni unue trovu la kolumnon por la jaro 1900 de Gregoria kalendaro. En la sama kolumno sube ni trovu la dimanĉan literon kio estas en la sama vico kun la du lastaj numeroj (58) de koncerna jaro. Tio dimanĉa litero ja estas E.

En la dua tabelo ni trovu la dimanĉa literon E en la sama vico kie estas la koncerna monato septembro. Tio litero ja aperas en la lasta kolumno de tabelo. Sekve ni trovu en tio sama kolumno sube la vicon kie maldekstre estas la koncerna tago (30) de monato. La koresponda semajna tago estas mardo. Do la dato 30.09.1958 estis mardo.


Eterna kalendaro el Vikipedio

En finna Vikipedio mi trovis iom alian eternan kalendaron. Jen mia esperantigita vario de tio por la jaroj ĝis 2599, kio miaopinie estas jam tre distanca futuro.

Trovu la numeron por la jarcento
La jarcento
La jaroj
Julia
kalendaro
Gregoria
kalendaro
1 ... 99 4  
100 ... 199 3  
200 ... 299 2  
300 ... 399 1  
400 ... 499 0  
500 ... 599 6  
600 ... 699 5  
700 ... 799 4  
800 ... 899 3  
900 ... 999 2  
1000 ... 1099 1  
1100 ... 1199 0  
1200 ... 1299 6  
1300 ... 1399 5  
1400 ... 1499 4  
1500 ... 1599 3 0
1600 ... 1699 2 6
1700 ... 1799 1 4
1800 ... 1899 0 2
1900 ... 1999 6 0
2000 ... 2099   6
2100 ... 2199   4
2200 ... 2299   2
2300 ... 2399   0
2400 ... 2499   6
2500 ... 2599   4

Notu : La Gregoria kalendaro estis nenie uzita antaŭ la jaro 1582. La Julia kalendaro ĝenerale ne estis ie uzita post la 1900-aj jaroj. Eblas iomaj neregulecoj en kalendaro. Ekzemple en Svedujo (kaj Finnlando) estis la kalendaro tute originala dum la jaroj 1700 ... 1712. Svedujo praktike adaptis la Gregorian kalendaron 1753.

Aldonu la numeron 0 ... 6 laŭ la du lastaj numeroj 00 ... 99 de jaro
Du lastaj numeroj de jaro +
0006 17232834 45515662 73798490 0
01071218 29354046 576368 74 859196 1
02 13192430 41475258 69 758086 97 2
030814 25313642 53596470 81879298 3
09152026 37434854 6571 7682 9399 4
0410 21273238 49556066 77838894 5
05111622 33394450 616772 78 8995 6

Aldonu la numeron por la monato
Monato Por norma
jaro
Por
superjaro
Januaro 0 6
Februaro 3 2
Marto 3
Aprilo 6
Majo 1
Junio 4
Julio 6
Aŭgusto 2
Septembro 5
Oktobro 0
Novembro 3
Decembro 5

Post februaro estas la numeroj samaj por norma jaro kaj superjaro.

Aldonu la numeron de tago en la monato.

Fine trovu la korespondan semajntagon
La tago de semajno La sumo de ĉiuj numeroj
Lundo 1 8 15 22 29 36 43 50 57
Mardo 2 9 16 23 30 37 44 51 58
Merkredo 3 10 17 24 31 38 45 52 59
Ĵaŭdo 4 11 18 25 32 39 46 53 60
Vendredo 5 12 19 26 33 40 47 54 61
Sabato 6 13 20 27 34 41 48 55 62
Dimanĉo 7 14 21 28 35 42 49 56 63

Kiel ekzemplo ni kalkulu la semajnan tagon por la dato 12.10.1492.

Eblas ja uzi nur la Julian kalendaron por jaroj antaŭ 1582. El la tabelo de jarcentoj ni unue trovu la koncernan jarcenton, la jarojn 1400 ... 1499 kaj la korespondan numeron 4

El la tabelo de du lastaj numeroj (92) de jaro ni trovu en la sama vico la korespondan numeron 3

El la tabelo de monatoj ni trovu la monaton (10) oktobro kaj en la sama vico la korespondan numeron 0

La tago de monato ja estas 12. Ni kalkulu ĉiujn la numeroj kune : 4 + 3 + 0 + 12 = 19 kaj ni trovu la numeron en la tabelo de tagoj. En la sama vico kun la numero 19 estas maldekstre la semajntago vendredo kaj tio do estas la solvo. La dato 12.10.1492 de Julia kalendaro estis vendredo.


Jes, interesa estas la interludo de tagoj, semajnoj kaj monatoj. La eterna kalendaro estas unu laborilo por sekvi la tempon. Sep tagoj de semajno neniam dividas la kalendaran jaron kiel entjero por la rezulto. 52 semajnoj estas 7*52 = 364 diurnoj. En norma kaledara jaro tamen estas 365 tagoj kaj en superjaro 366 tagoj. Tial la tagoj de semajno vagadas en kalendaro dum jaroj.

En Vikipedio certe ekzistas iom da informo:

Bedaŭrinde ne tekstoj en Esperanto, sed estas ja facile en Vikipedio por trovi la tekston en io alia lingvo.


La kalendaro de Hugh MacCraig

En sia angla astrologia libro "THE 200 YEAR EPHEMERIS" el jaro 1947 prezentas Hugh MacCraig la sekvantan metodon por kalkuli semajntagon el dato de Julia aŭ Gregoria kalendaro. Mi ĝin esperantigas. La kalendaro validas por Julia kronologio por la jaroj 1 ... 2099 kaj por Gregoria kronologio por la jaroj 1582 ... 2099.

Tabelo A ; Faktoro por la monato
Januaro Februaro Marto Aprilo Majo Junio Julio Aŭgusto Septembro Oktobro Novembro Decembro
Norma jaro 2 5 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0
* Superjaro 1 4 5 1 3 6 1 4 0 2 5 0

Tabelo B ; Por la lastaj numeroj de jaro
Du lastaj numeroj
de jaro

( sen la jarcento)

Superjaro *
00* 01 02 03 04* 05
06 07 08* 09 10 11
12* 13 14 15 16*
17 18 19 20* 21 22
23 24* 25 26 27
28* 29 30 31 32* 33
34 35 36* 37 38 39
40* 41 42 43 44*
45 46 47 48* 49 50
51 52* 53 54 55
56* 57 58 59 60* 61
62 63 64* 65 66 67
68* 69 70 71 72*
73 74 75 76* 77 78
79 80* 81 82 83
84* 85 86 87 88* 89
90 91 92* 93 94 95
96* 97 98 99
Faktoro por la jaro 0 1 2 3 4 5 6

Tabelo C ; Por la jarcento
Julia kalendaro 02 01 00 06 05 04 03
09 08 07 13 12 11 10
16 15 14 20 19 18 17
Gregoria kalendaro 16 15
18 17 20 19
Faktoro por la jarcento 0 1 2 3 4 5 6

Tabelo D ; Divida restaĵo de sumo kun 7 kaj la koresponda semajna tago
Dimanĉo Lundo Mardo Merkredo Ĵaŭdo Vendredo Sabato
Restaĵo de sumo
el tabeloj A ... C
0 1 2 3 4 5 6

Ni testu la ekzemplon en la libro: Kio semajntago estis la 28-a tago de monato marto, jaro 1864? La jaro 1864 ja estis superjaro, ĉar ni vidas la du lastaj numeroj de jaro "64" en tabelo B kiel 64*, kun asterisko.

El tabelo A ni trovas la faktoron por la monato marto. En la sama kolumno kun marto estas la faktoro 5 (la sama por ambaŭ norma kaj superjaro).

El tabelo B ni trovas la faktoron por la jaro, kies du lastaj numeroj estas 64. En la sama kolumno kun 64* estas la faktoro 3.

El tabelo C ni trovu la faktoron por la jarcento. La jaro 1864 ja apartenas al la jarcento 18(00). Norme ni volas uzi la Gregorian kalendaron kaj por Gregoria kalendaro ni trovas en la sama kolumno kun la jarcento 18 la faktoron por la jarcento: 0.

Sekve ni kalkulu la sumon de faktoroj kun la tago de monato (28):

La tago de monato   28
A. Monata faktoro    5
B. Jara faktoro      3
C. Jarcenta faktoro  0
----------------------
Sumo                36

Fine ni kalkulu la dividan restaĵon de sumo en entjera divido kun 7. Estas ja la iom pli malgranda numero 35 = 5*7 ekzakte kaj la divida restaĵo 35 % 7 do estus nulo (0). Tial estas la divida restaĵo de sekvanta entjero 36 unu pli ol nulo, do 1. El tabelo D ni vidas la solvon: La al restaĵo 1 koresponda semajntago estas lundo. Tial estis la dato 28.03.1864 de Gregoria kalendaro la semajntago lundo.

Ĝenerale ja estas per 4 (egale) divideblaj jaroj superjaroj. Ĉiuj tutaj 100-jaroj certe estas divideblaj per 4, ĉar 100 = 4 * 25. Do ekzemple la jaroj 1600, 1700, 1800, 1900, 2000 estas divideblaj per 4. Do oni bezonas ekzameni nur la du lastaj numeroj de jaro por trovi ĉu la jaro estas dividebla per 4. Ekzemple la jaro 2024 = 2000 + 24. La tuta 100-jaro 2000 klare estas dividebla, sed ni ĝin nun ignoru. Egalas la jaro 24 = 6 * 4 ekzakte kaj ĝi do estas dividebla. Do la jaro 2024 estas dividebla per 4 kaj tial ĝi estas superjaro.

Tamen la jaro 2100 ne estas superjaro en la Gregoria kalendaro, ĉar ne estas dividebla per 400, kvankam estas tuta 100-jaro. Tial la supra kalendaro estas valida nur ĝis la jaro 2099.

La jaro 1600 ne estis granda problemo de norma/superjaro, kvankam ioj tiam uzis la malnovan Julian kalendaron kaj ioj la novan Gregorian. Nome 1600 estas dividebla kaj per 4 kaj per 400 kaj tial ĝi estis superjaro en kaj la Julia kaj la Gregoria kalendaro. La jaro 1700 estis la unua kiam la regulo por superjaroj estis alia por Julia kaj Gregoria kronologio, ĉar 1700 estas dividebla per 4 sed ĝi ne estas dividebla per 400.

Do, multe por batali, sed ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)