<<

#457 ; Pri la pasinta somera tempo en urbo Pori

>>

En komenco de novembro monato oni jam povas honeste diri ke estas vintro. Tion atestas la subaj fotoj el balkono el la lasta tago de oktobro. La vetero estis aŭtune iom nenorme malvarma. Lastatempe ofte ni ne vidis neĝon sur tero en la suda parto de Finnlando eĉ dum Julo.

Nu, fakte la vetero pli poste varmiĝis kaj la neĝoj rapide malaperas en pluvo.

Komence septembro monato estis la foto el la sama balkono ankoraŭ iom somere verda speciale pro la foliarboj. Kaj certe la multkoloraj someraj fotoj estas multe pli belaj ol la blanka neĝo.

Mi iom multe fotis dum la somera kaj aŭtuna tempo. Multaj fotoj meritas pli da vidiĝeco kaj distingiĝeco.

Fotoj el la provinca muzeo estis interesaj. Kaj certe la plej bonaj naturaj arboj kaj aliaj plantoj meritas konsideron.

La okcidenta parto de venonta "Rivera Centro" de urbo estis facila por foti el la pontona ponto "Taavi" somere kiam la ponto ankoraŭ estis uzebla por transiri la riveron.

En la suba foto la ponto "Taavi" jam atendas vintran ferion ĉe la suda bordo de rivero. Fotita el ponto "Raumansilta". Kredeble oni trenas la pontonan ponton for antaŭ la vere malvarma vintro kaj fortika rivera glacio.

Somere estas la naturo bela kaj indas foti.

La natura lumo estas forta, la tagoj longaj kaj la koloroj de naturo fortaj.

Printempe estas la folioj de foliarboj hele verdaj. Dum somero la verda koloro fariĝas pli malhela, ĝis kiam estas tempo por prudentaj arboj por evakui la valoran klorofilon el folioj kaj faligi la malnovajn foliojn al tero.

Vintre tamen estas malvarme, malseke kaj mallume. Vintre mi ne promenas tre volonte.

La venonta vintro espereble estos sezono de diligenta propravola studado. Ekzemple materio estas tre interesa temo. Ŝtonoj, mineraloj kaj metaloj estas konkretaj kaj gravaj.

Oron mi ne provas trovi, nek valorajn diamantojn. Pura teoria scio jam estas bona akiro.

Mi kredas ke ankoraŭ restas multe por lerni pri elektro kaj energio. Vintre mi studados gravajn temojn, kiel pensiulo, kvankam ne plu estas eble oficiale. Laboran vivon mi ne plu sopiras. Klare la industrio, la pompaj fabrikoj, oficialaj lernejoj kaj la tuta finna labora vivo estas jam mensmalsanaj.

Sed jam estas tempo por trakti la malnovajn somerajn fotojn. Ĉifoje nur pri la konstruado de Rivera Centro. Pri aliaj pasintsomeraj temoj kaj fotoj mi skribos en futuraj artikoloj.

Someraj konstruaj laboroj de nova Rivera Centro

Grava somera vidindaĵo de urbo Pori certe estis la konstrua loko de kajo por la venonta Rivera Centro sur la suda bordo de loka granda rivero. Jen kurta fota resumo pri la somera progreso. La Rivera Centro klare ne estas ankoraŭ tute preta. La konstrua laboro kontinuas, sed estas pli malfacile por foti. La pontona ponto ne plu estas uzebla kaj estas iom malbone por foti en kontaŭa lumo.

Antaŭe mi fotis la konstruan laboron ekzemple por artikoloj #452, #448, #443, #437 kaj #430.

Dum komenco de monato aŭgusto tera baraĵo ankoraŭ ĉirkaŭis la tutan riverbordan konstruan regionon kaj oni pumpis akvon for el la terbaraĵo, kiel ni vidas el la suba foto fotita el ponto Porinsilta.

La orienta parto de venonta kajo jam aperis iom preta, sed viglaj fandaj kaj aliaj konstruaj laboroj ankoraŭ okazis en la okcidenta parto, proksime al la somera pontona ponto Taavi, kio proponis somere bonan lokon por foti la progreson de laboro.

Baldaŭ oni jam komencis malkonstrui la terbaraĵon por la orienta parto de konstrua regiono. Tie la nova hela betona kajo jam aperas tre bela ĉe la akvo, sed sendube oni kontinuos por konstrui la sekan varfon malantaŭ la betona muro.

La okcidenta parto de kaja konstrua loko ne estis same preta kaj viglaj konstruaj laboroj tie kontinuis. Estis tamen jam akvo lasita ene en la okcidenta terbaraĵo en komenco de monato septembro.

Sekve oni komencis por malkonstrui ankaŭ la okcidentan terbaraĵon per elkavatoro.


En monato oktobro la nova kajo jam aperas tute alia ol dum printempo, sed klare oni bezonas tie konstrui ankoraŭ pli. Certe la nova kajo bezonas ankaŭ belan kovrilon.


Mi konjektas ke sur la nova kajo estos kontruota iom larĝa ŝtuparo ĉe la bordo de rivero. La kajo plej proksima al la akvo estas iom malalta. Miaopinie la surfaco de akvo povas esti pli alta ekzemple printempe, sed dum belaj someraj Jazz -vesperoj kredeble estos komforte por svingi siajn piedojn proksime al rivera akvo sidante sur la rando de kajo. Eble someraj Jazz -eventoj ankoraŭ returnas al la suda bordo de rivero?

Sed unu vidpunkto pli. La kajo nature estas proksima al iom profunda akvo kaj havas iom abruptan randon, kio eble situas iom multe pli alte ol la surfaco de akvo. Eble iu persono falas el kajo al la rivero. Kiel li aŭ ŝi povus grimpi el rivero reen al kajo?

Certe oni bezonas ŝtupetaron aŭ eskalon por relative facile grimpi al la kajo el rivero. En la supra el pontona ponto fotita foto ni vidas du flavaj ŝtupetaroj kioj povos helpi misfortunan (ĉu ebrian?) festanton por leviĝi el rivero al seka tero.

Miaopinie la ŝtupetaroj estas prudente lokigitaj tiel ke la printempaj glacioj ne povas facile forporti ilin kune. La akvo de rivero fluas dekstren en la foto kaj estas ia protektanta muro maldekstren el la ŝtupetaroj.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)