<< | #455 ; La dua monda milito el mia perspektivo |
>> |
La fifama dua monda milito okazis dum jaroj 1939 ... 1945 kaj certe ĝi estas jam iom fora temo por moderna homaro? Tamen historio nin ne liberigas el aferoj malnovaj. Min nature plejparte interesas nur la relative malgranda rolo de mia Ostrobotnia hejmloko en la granda milito.
Estas ĝenerale iom malfacile por sekvi la eventojn de iom longa milito kaj por konsistigi ian propran tutan kaj tamen eĉ iom detalan komprenon pri la temo.
Lastatempe min multe helpis la apude fotita tre perobjekta finna libro "Sotatoimet" (esperante eble "militaj komisioj") el jaro 2005. La sama enhavo aperis origine kiel libro "Sodan kartat" (esperante "militaj mapoj") jam 2003. La libro prezentas multe da perobjektaj mapoj pri la plej nova finna milito antaŭ proksimume 80 jaroj.
Nu, finnoj preferas prezenti la lokan militon dum la II monda milito en tri partoj:
En du unuaj militoj Finnlando batalis kontraŭ Sovetunio kaj en la milito en Laponio kontraŭ la trupoj de Germanio kioj ankoraŭ restis en la plej norda parto de Finnlando. Tiam Finnlando jam malvenkis la militon kontraŭ Sovetunio kaj ni devis peli la germanojn el lando. Min nun interesas nur la militoj en la suda parto de Finnlando.
Klare Finnlando malvenkis en la milito kontraŭ la potenca Sovetunio. Finnlando petis helpon el Germanio jam por la vintra milito, sed laŭ kontrakto inter Germanio kaj Sovetunio apartenis Finnlando tiam por Sovetunio. La situacio estis alia kiam Germanio pekis la kontrakton kaj atakis al Sovetunio.
Dum la daŭriga milito Germanio estis unue ia kunmilitanto kaj certe la konsekvencoj de milito estus iom aliaj sen la grava materia kaj militista helpo kion finnoj ricevis el Germanio. Surprize Finnlando estis post la milito relative sendependa lando malgraŭ la malvenko. Nu, kompreneble la granda najbaro Sovetunio ankoraŭ influis multe al finnaj aferoj, sed oficiale Finnlando restis sendependa.
Suba mapo prezentas la areojn kiojn Finnlando perdis por Sovetunio post la milito en la suda parto de lando. Finnlando perdis grandan parton de Karelio, inter alie la areon de Karelia terkolo ("Karjalan kannas"), la bordon de granda lago "Laatokka", esperante "Ladogo". Kredeble Sovetunio bezonis la areojn por pli bone protekti la grandan urbon "Leningrad", la nuna "Sankt Peterburg" de Rusujo.
La vintra milito daŭris nur 105 tagoj, dum 30.11.1939 - 13.03.1940, sed certe ĝi estis peza aflikto por la finna popolo. Finnlando estis relative malbone kaj eksmode sin preparita por tia danĝera konflikto.
Apude ni vidas kiel oni formis la diviziojn de finna armeo por la vintra milito en suda parto de lando.
En mia hejmloko Suda Ostrobotnio ("ETELÄ-POHJANMAAN SL") oni formis en la militista gubernio ("SotilasLääni", mallongigita SL) la okan divizion 8.D kio enhavis 3 infanteriaj regimentoj JR 22, JR 23 kaj JR 24. Aldone ekzistis en la divizio ankaŭ artileria regimento KTR 8.
Estis proksimume 17500 militistoj en unu divizio, tri infanteriaj regimentoj kaj artileria regimento. En unu infanteria regimento estis proksimume 3000 militistoj, plejparte en 3 batalionoj de 845 viroj. Artileria regimento enhavis 1800 militistojn kaj 36 kanonojn.
La armiloj de infanterio estis plejparte longaj fusiloj, sed ili havis ankaŭ iom da maŝinpafiloj kaj grenadĵetiloj. Tiel (erare) nomitaj "tankoj" ("motorigitaj kirasaj batalaj vagonoj") tamen estis raraj. Ĉevaloj estis gravaj por transportado.
Finnaj maŝinpafiloj estis ekzemple "Lahti-Saloranta M/26" kaj "Suomi-konepistooli" kaj la longaj fusiloj estis iom modernigitaj origine rusaj fusiloj de tipo "Mosin-Nagant", ekzemple "M/28", nomita "Pystykorva" kaj "Sotilaskivääri m/39", nomita "Ukko-Pekka"
La maŝinpafilo "Suomi" estis bona en uzo, sed produktado estis malrapida kaj postulis lertaj metalaj laboristoj kiujn oni bezonis ankaŭ en la fronto de milito. "Lahti-Saloranta" estis teknike ambicia pafilo kaj sendube funkciis bone en laboratorio, sed okazis problemoj en realaj kampaj cirkonstancoj. Finnaj militistoj preferis la korespondan sovetan maŝinpafilon ручной пулемёт Дегтярёва, kion oni nomis finne "Dektrajev" aŭ "Degtjarev" aŭ simple "Emma". Estis pli fidinda en praktiko. Humoristoj diris ke al pafanto eblas samtempe sin razi kiam la ujo de kartoĉoj aksumas proksime al la mentono...
Divizio estas principe sendependa militista unuo. Ĝi enhavas ekzemple propran kampan hospitalon kaj flegejon. Sovetuniaj divizioj tamen estis iom pli grandaj kaj pli bone ekipitaj.
Por viroj de okcidenta Finnlando eble estis iom strange por veturi longan vojon al orienta parto de lando por batali pri Karelio kun Sovetunio? Iuj eble pensis ke la milito estas nur la milito de politika dekstrularo?
Proksimume 1917 estis en Finnlando iom granda konflikto inter maldekstrularo kaj dekstrularo, la civitana milito. Ĝenerale oni tamen pensas ke la finnaj militistoj estis jam post pli ol 20 jaroj relative unuanimaj pri la bezono por protekti la landon.
La ostrobotnia oka divizio 8.D servis dum vintra milito sur la Karelia terkolo. Suba mapo prezentas la poziciojn de finna kaj sovetunia armeo sur la Karelia terkolo en iom fina fazo dum la vintra milito. La armeo de Sovetunio jam konkeris la urbon "Viipuri".
Finnaj divizioj estas prezentitaj en blua koloro kaj la sovetuniaj en ruĝa koloro. La plej granda militista premo estis direktita al la direkto de finna la urbo "Viipuri", iam la dua plej granda urbo en la lando.
Mi kredas ke la patro Eero Kalliokoski (naskiĝis 1905) de mia patrino el komunumo "Ilmajoki" servis tie sur la Karelia terkolo en la oka divizio 8.D dum la vintra milito. Li estis tiam proksimume 34 jaroj aĝa. Dum la vintra milito li jam ekhavis astmon. Poste lia astmo fariĝis eĉ pli serioza.
En la vintra milito finnoj protektis Finnlandon kontraŭ la atako de Sovetunio. Post la vintra milito sekvis iom da paca tempo. Oni formis la finnan armeon denove. La dua monda milito ja tute ne finis. Sur mia hejma provinco oni formis la 19-an divizion 19.D kaj en la infanteria regimento JR 58 estis ekzemple viroj el komunumo "Jalasjärvi" kaj en la infanteria regimento JR 16 estis ekzemple viroj el komunumo "Peräseinäjoki".
Somere 1941 komencis la milito denove. Nun Finnlando tamen forte atakis. La finna armeo estis iom pli bone ekipita. Ekzemple divizio havis nun 48 kanonoj, el tioj 12 pezaj kanonoj. Nun Germanio helpis por batali kontraŭ Sovetunio. Germanaj trupoj estas sur mapoj en nigra koloro.
Evidente multaj finnoj havis revoj pri "Suur-Suomi", pri pli granda Finnlando. Ili volis konkeri por Finnlando pli da landa areo el oriento, el Sovetunio. Oni povis ankaŭ pensi ke estus pli facile por protekti Finnlandon se la limo estus pli distanca, laŭ la lagoj de nord-okcidenta Rusujo. Tie estis ankaŭ kelkaj parencaj popoloj de finnoj.
Unue la 19-a divizio 19.D, la regimentoj de mia hejmloko servis en norda flanko de lagego Ladogo, en la Ladoga Karelio. La tasko estis por konkeri la urbon "Sortavala". La pozicioj de sovetuniaj trupoj tamen estis tie fortikaj kaj progreso estis tre malfacila por la 19-a divizio. Tie en "Kitee, Kangaskylä" mortis la juna frato "Väinö" de mia patro, kun multaj aliaj viroj de regimento JR 16. Kredeble la moralo de regimento JR 16 ne estis en bona stato post la batalo.
La vilaĝo "Kangaskylä" eble origine estis parto de Finnlando, sed ĝi estas nun malantaŭ la moderna limo kontraŭ Rusujo. La lago "Kangasjärvi" kredeble estas proksima al la vilaĝo. Mi ne scias ĉu por mi iam eblus tie viziti.
Dum vintra milito la finnoj klare protektis sian propran landon. Dum la "daŭriga milito" ili unue konkeris nur la areojn periditajn dum la vintra milito, sed poste la finnaj trupoj atakis eĉ trans la malnovaj limoj de lando, klare al la areo de komunisma Sovetunio. Tio certe ne estis tute senprobleme por la ordinaraj soldatoj, ekzemple por maldekstrulaj laboristoj. Ĉu plie estus sindefendo kiam finnoj atakas profunde al vera Sovetunio?
La finna armeo tamen unue brave progresis iom multe al la sovetunia areo. La rekta atako de Germanio kredeble estis unue ioma problemo por Sovetunio kaj ne ekzistis tiel multe da rimedoj por batali kontraŭ Finnlando. Ekzemple la urbo "Leningrad" kaj la okcidenta fervojo al "Petsamo" estis minacitaj.
Je la fino de jaro 1941 la finna armeo jam akiris bonaj pozicioj sur la Karelia terkolo kaj ankaŭ sur la terkoloj de "Aunus" kaj "Maaselkä". Oni jam povis revi pri "Suur-Suomi" kies limoj estus laŭ la grandaj lagoj de Karelio, el Ladogo al "Ääninen" kaj eĉ pli norden ĝis la maro "Vienan meri" (esperante Blanka Maro), tiel ke la landa limo kontraŭ Sovetunio estus relative mallonga kaj pli facile defendebla ... se nur la Germania armeo restus forta kaj sukcesa.
Okazis ŝanĝoj en la finna armeo dum la kredeble iom pli kvieta sezono de "daŭriga milito". La ostrobotnia regimento JR 58 estas nun parto de 10-a divizio 10.D kaj la iom misfortuna regimento JR 16 estas nun parto de la 19-a brigado 19.Pr kiel la suba mapo montras.
Evidente estis iom multe da novaj junaj rekrutoj en la finna armeo kiam la milito jam daŭris multaj jaroj. La novaj pozicioj de miaj hejmaj trupoj estis sur la Karelia terkolo, sur la suda flanko de lago Ladogo.
Germanio tamen ne plu estis same sukcesa kiel antaŭe. Sovetunio fortiĝis kaj komencis antaŭeniri. Jen estas mapo pri ia komenca situacio sur la Karelia terkolo en junio 1944. Tie estas la 10-a divizio 10.D (kun JR 58) kaj la 19-a brigado 19.Pr (kun la eksa JR 16) ankoraŭ ne tre distance el la grava sovetunia urbo "Leningrad".
La sovetuniaj trupoj tamen rapide progresis sur la Karelia terkolo somere 1944.
Sendube grava malvenko por finnoj estis la batalo pri la urbo Viipuri je la fino de milito. Finnlando nome perdis la urbon praktike sen ia ajn vera batalo. Kredeble la situacio sur la fronto estis jam kaosa.
Principe la respondeco pri la defendo de urbo Viipuri apartenis por la dudeka brigado, 20.Pr kio ekloĝis en la urbo kelkaj tagoj antaŭ la grava batala tago. Ili tamen ne ricevis municioj por iliaj armiloj pro armea burokratio kaj sekve ili ne povis defendi la urbon en praktiko kontraŭ la forte atakanta sovetunia armeo.
La por mi grava deka divizio 10.D estis relative proksima al la urbo, sed ili provizore tute ne havis artilerion. Sen kanonoj ili ne povis defendi la urbon.
Do, fakte finnaj burokratoj perdis la urbon Viipuri por la sovetuniaj trupoj, kioj atakis tre forte.
Jen sube la pozicioj en julio 1944 kiam la milito inter Finnlando kaj Sovetunio estis jam preskaŭ finita.
Germanaj armiloj kredeble ludis grandan rolon tiel ke Finnlando ne perdis pli multe da lando. Granda batalo okazis en areo "Tali-Ihantala". Kredeble la "Stuka" aviadiloj kaj bomboj de germana sekcio "Kuhlmey" ludis iom grandan rolon.
Poste finnaj trupoj sin retiris al la nova limo. Post la milito multe da malnova finna areo restis malantaŭ la limo de Sovetunio.
Jes, tiel Finnlando perdis inter alie Karelion. Eble ankoraŭ ekzistas finnoj kiuj volus venki Karelion returnen. Mi tamen ne estas unu el ili. Sovetunio venkis Karelion en milito kaj Rusujo ĝin tenu. Mi malamas nek Sovetunion nek Rusujon. Ekzemple la loĝantoj en eksa finna urbo "Viipuri" estas jam tute aliaj personoj ol dum la finna tempo. Min interesas la historio kaj la nuna stato de ĉi tio areo. Multaj nomoj en Karelio estas nun aliaj, en rusa lingvo. Mi certe volas ilin lerni.
Post la milito estis la situacio de finnaj veteranoj plejparte iom malbona. Oni ne aprezis veteranojn. Multaj suferis problemojn krom pro vundoj kaj difektoj ankaŭ pro alkoholo kaj narkotiloj. Sovetunio ja ne okupis tutan Finnlandon en la milito, sed politika premo el oriento estis longe iom forta. Finnlando ekzemple devis retroaktive organizi leĝan proceson por "kulpuloj de milito" kaj kondamni kelkaj altaj oficiroj al mallibereco. Nur poste la finna popolo lernis por pli bone aprezi la veteranojn.
Nature ĉiuj militoj estas grandaj homaj tragedioj. Por unuopa ordinara soldato arda milito povas esti nura kaoso sen bona kaj klara senco. Oni provas elturniĝi kaj saviĝi viva el unu tago al alia. Por la ĉefoj ordinaraj soldatoj ja estas facile ofereblaj en la milita scenejo, ekzemple por akiri pli altajn militistajn valuojn.
Ni modernaj homoj nun posedas la grandan luksaĵon por povi trankvile kaj senpartie pritrakti la tragikajn eventojn de malnovaj militoj. Preskaŭ ĉiuj la tiamaj politikistoj kaj soldatoj jam mortis. Ili ne plu ekzistas. Ne bezonas pensi kies kulpo estis. Ni jam povas nekolere kaj malvarmete rilati al malnovaj militoj el de facto
-bazo. Okazis kio okazis, ne valoras plori.
Supre iom moderna mapo pri la suda lima areo inter Finnlando kaj Rusujo, kun la Karelia terkolo. Provizore praktike por mi ne eblas por tie viziti, sed certe estas por mi grava loko. Mi volas lerni la historion kaj la geografion. Eble ankoraŭ ion belan tagon eblos tien veturi, tute paceme kiel turisto?
Nu, mi ja tute ne volas venki Karelion el Rusujo, sed certe ekzistas multaj aliaj pli prudentaj temoj por batali.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |