<< | #454 ; La tagoj jam pasintaj ankoraŭ sekvas niajn paŝojn |
>> |
Mi ja vizitis ĉi tie en urbo Pori la provincan muzeon ("Satakunnan museo") en septembro, kiel atestas la artikolo #451. Nun mi volas denove iom uzi la abundan fotan materialon el tio agrabla vizito.
Certe en la muzeo estas tre multaj diversaj objektoj kaj ekspozicioj, verkoj de arto, miniaturaj modeloj, pentraĵoj ... Mi tamen nun koncentru nur al deveno de urbo.
Temas do pri historio de urbo Pori kion oni fondis proksimume 400 jaroj antaŭ mia naskiĝo. Iom malnova afero, sed aferoj malnovaj estas la bazo sur kio ni staras. Oni nuntempe solenas la tagon de urbo aŭtune, sed la urbo Pori tamen naskiĝis printempe, en monato marto.
La urbon Pori fondis la sveda duko Johano la okan tagon de marto 1558 en la pli malnova bieno de reĝo en Ulvila, nomita Ulvsby laŭ la sveda lingvo ( en malnova teksto la nomo estas Ulfsby ). Tiam oni bezonis novan komercan urban centron apud la maro kaj la malnova urbo Ulvila ne plu estis kiel eble plej konvena ĉicele.
Laŭ onidiro la ceremonio por la nova urbo Pori malfruiĝis unu tagon pro la matena laceco de juna duko. Poste la duko Johano fariĝis la reĝo de Svedujo.
Ekzistas grava finnlingva artikolo pri "Porin Kuninkaankartano". Tio estis granda bieno principe por la reĝo de Svedujo. La konstrua laboro en Pori okazis 1558 ... 1559. Tie estis origine eble proksimume 40 domoj. Multaj domoj estis transportitaj el Ulvila, kio situas je la distanco de malpli ol 10 kilometroj. Antaŭe la reĝa bieno nome situis en Ulvila.
Fakte mi ne scias ĉu la miniatura modelo estas pri la malnova bienego kio situis en Ulvila aŭ pri la nova bienego en Pori?
La mastra domo de bienego situis proksimume en la sama loko kiel la nuna kirko de centra Pori. Je la fino de 1600-aj jaroj estis la bienego jam en tre malbona stato. Detala informo pri la bienego estas mankhava.
La konstrua laboro estis iom granda. Tie laboris ekzemple proksimume 500 kamparanoj, 50 ĉarpentistoj kaj 10 masonistoj. En la mastra domo - en formo de kruco - estis 4 keloj kaj 14 fumtuboj. Fumtuboj estis ankoraŭ raraj en ordinaraj finnaj domoj dum la 1500-aj jaroj. Fumkabano sen fumtubo, finne "savupirtti" aŭ "savutupa" estis tiam la ordinara finna domo.
La duko Johano unue intencis konstrui eĉ veran ŝtonan kastelon apude. Oni jam havigis ŝtonojn por tio celo el tuta provinco, sed oni tamen fine ne konstruis la ŝtonan kastelon.
Jen kelkaj fotoj ekzemple pri la miniatura modelo de antikva kredeble plejparte ligna reĝa bieno en la provinca muzeo.
Mi jam antaŭe fotis la statuon de duko Johano, sed jen pli bonaj fotoj. La statuon faris skulptistino "Sofia Saari" en jaro 2008, kion la apuda ŝildo atestas.
Kaj certe, iom post iom la nova urbo fariĝis pli granda kaj tre bela, kiel atestas la mapo el jaro 1799.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |