<< | #453 ; Finfine komencos la vera aŭtuna sezono |
>> |
La monato septembro estis ĉijare iom nenorme varma. Je fino de septembro estas ekzemple multaj arbaj folioj ankoraŭ plejparte verdaj, kun la valora ŝtofo klorofilo. Kredeble la vetero en oktobro tamen jam estos klare pli malvarma kaj tial la norda aŭtuna (finne) "Ruska" aŭ "bruniĝo" de folioj estos nenorme kurta. Fortaj ventoj rapide malfiksos la malnovajn foliojn el arboj.
Unue mi tamen volas skribi pri lernejoj kaj edukado. Principe studado estas grava temo. Praktike la moderna lerneja sistemo tamen tute ne ŝajnas bona.
Ni rigardu la apude fotitan sunhorloĝon el la rifo "Kirjurinluoto" en la urbo Pori, okcidenta Finnlando. La oficiala tempo (UTC + 3h, finna somera tempo) estis iom pli ol 15 horoj kiam mi fotis. Klare la sunhorloĝo tamen indikas ke laŭ loka suna tempo kvazaŭe estus preskaŭ tagmezo, do nur 12 horoj de loka vera suna tempo. Tio estas eraro de 3 horoj en tempo kaj eraro de 45° en hora angulo de Suno. Iom granda eraro.
Nu, parton de tio eraro certe klarigas la uzita oficiala tempa sistemo. Por la Suno la urbo Pori situas proksimume duonon da horo pli okcidente ol la tempa meridiano por UTC + 2h. Kaj unu horon klarigas la tiel nomita (tute senutila) "somera tempo".
La eraro do estas proksimume 1½ horoj kiam ni pensas ke la loka tagmezo okazas proksimume 13:30 laŭ la oficiala (somera) tempo. Tamen ankoraŭ iom granda eraro. Kaj certe la direkto de ĉi tio sunhorloĝo estas erara almenaŭ 1½ horoj kio korespondas al angulo 23°, proksimume.
Povas ja ankaŭ esti ke la latitudo estas erara, sed tio ne influas al la situacio kiam la Suno estas en meridiano (kvankam la Suno ne estis en sudo por la foto). La loka suna tempo estas la sama en la sama meridiano, sendepende de loka latitudo. Eraro en latitudo tamen tute ne helpas la fakton ke la azimuto de ĉi tio sunhorloĝo estas erara. La akso de ekvatora sunhorloĝo estu samdirekta kun la rotacia akso de planedo Tero.
Tamen kial oni konstruas eraraj sunhorloĝoj? Ĉu estas tro malfacila temo por modernaj homoj? Kial oni ne komprenas ĉiutagajn naturajn fenomenojn (kiel la loka suna tempo) korekte? Ĉu estas pli grave por konstrui iajn "artaĵajn" objektojn ol kompreni la bazajn faktojn de naturo? La moderna homaro kvazaŭe estas tre lerta por uzi pretajn modernajn elektronikajn aparatojn, sed la naturscienca bazo estas por ili tre mankhava?
La tuta moderna socio ŝajnas dekadenca, "tro eleganta". Per tio mi celas ke ĝi fakte tute ne estas eleganta. Difekta ne povas esti eleganta. Estas kiel domo sen soklo, kie ĉambro sen planko, vandoj kaj muroj. Estas kiel monto ŝvebanta en aero.
Mi volas akuzi la finnan lernejan sistemon pri ĉi tio erara ekvatora sunhorloĝo. La respondeco pri baza edukado apartenas al lernejoj. Miaopinie ĉiuj jam en lernejo bone lernu kaj konu la tempajn sistemojn. Ĉiuj komprenu kion signifas loka suna tempo, tempa meridiano, loka meza tempo sur la tempa meridiano, oficiala tempo. Oni konu la rilatojn inter oficiala tempo kaj loka suna tempo, suna tempo kaj meza tempo, la lokaj tempoj de aliaj meridianoj.
Povoscio pri sunhorloĝoj kaj loka suna tempo certe ne estas la solaj dekadencaj trajtoj en la moderna socio kaj la nuna lerneja sistemo. Aliaj okulfrapaj dekadencaj fenomenoj abundas. Ekzemple oni tute vane kaj absurde tro multe respektas universitatojn kaj aliajn altlernejojn. Ĝenerale la civitanoj tamen ne bezonas universitatan edukadon por fariĝi utilaj membroj de socio.
Por plej multaj homoj estas bona profesia edukado tute sufiĉa, eble por du aŭ tri ... laŭ bezono ... aliaj profesioj dum ilia aktiva vivo. Ĝenerale universitatoj ne donu profesian edukadon. Prefere la universitatoj estu nur por la akademianoj kaj tial multe pli malgrandaj ol nun.
Evidente estas ridinde ke oni en Finnlando bezonas universitatan ekzamenon ekzemple por povi profesie prizorgi malgrandajn infanojn, kredeble iom simpla tasko por kio oni nepre ne bezonas profunde kompreni ĉiujn la sciencajn teoriojn pri pedagogio. Praktika povoscio kaj bona motivo kredeble estas pli gravaj.
Eblas ja studadi pli ankaŭ post la baza profesia edukado, kiel matura plenkreskulo kaj eĉ kiel maljunulo, se oni tion volas. Profesia edukado tute ne obstaklas plian studadon poste.
Nu, la ĝeneralan edukadon oni certe ricevu jam en baza edukado. Pri tio min vere ŝokis la novaĵoj ke signifa parto de lernintoj "pretaj" el finna baza lernejo ne kapablas dece eĉ skribi kaj legi. Ili do estas praktike analfabetoj, sen legoscio! Nature oni posedu norman legoscion antaŭ la profesia edukado.
La kialo por la multaj problemoj en lernejoj kaj la kaoso en la sanitara servo povas deveni de ĝenerale dekadenca kaj korupteca burokratio. Estas erare la politiko ke la sola valoro por ordinaraj homoj estas por humile labori kaj pagi imposton por la socio-ekonomia elito. Homa vivo certe havas pli altan valoron kaj celon ol nur servi burokration kiel subigita sklavaro.
Sed finfine ni rigardu la lokajn aŭtunajn foliajn arbojn. Ĉijare oni ne povas esperi tre kolorajn arbajn foliojn. Kredeble la plej kolora kaj bela "Ruska" aŭ "bruniĝo" de folioj estos mallonge daŭra. Laŭ mia memoro betuloj kaj aceroj estas la unuaj arboj kioj bruniĝos aŭ kies folioj fariĝos flavaj aŭ ruĝaj pro la evakuado de klorofilo. La verda klorofilo de malnovaj folioj estas por nordaj arboj tro valora por malŝpari. Pli sudaj arboj eble ne komprenas la aferon same bone?
Do, nur modeste koloraj (alie ol somere verdaj) fotoj eblas dum bela vetero ... kaj post sekvanta ventego la foliarboj povas jam esti nudaj, preskaŭ sen folioj?
Multe por batali klare ankoraŭ restas kun la plantoj.
La sekvantaj fotoj tamen ne prezentas aŭtunajn arbojn, sed pure urbajn kolorojn de centra urbo Pori.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |