<< | #452 ; Kelkaj pensoj aŭtunsomeraj |
>> |
Fakte estas jam septembro, sed la vetero estas ankoraŭ varme bela kaj la folioj de arboj provizore restas plejparte en arboj kaj somere verdaj. Agrabla komenco de septembro.
Mia unua aŭtunsomera penso tamen estas lakto, nur ordinara malnovstila lakto. Simpla afero? Malfacila por difektigi?
Lakto kredeble ne bezonas esti tre kompleksa afero. Bovinoj plenumas plejparton de lakta produktado. Homoj nur iom prilaboras la produktaĵon. Espereble la celo de lakta industrio estas por plibonigi la jam sufiĉe bonan bovinan lakton. Oni jam tradicie pasteŭrizas lakton por pli bona konserviĝo.
Tamen en Finnlando la fabrikoj ne plu kontentiĝas al la tradicia pasteŭrizo. Ili volas pasteŭrizi eĉ pli forte. Bedaŭrinde la gusto de "alte pasteŭrizita lakto" estas alia, ĝi gustas kuirbrulita, malagrabla, akra, malbona.
Unu pozitiva escepto estas la produktanto "Juustoportti Food Oy, Jalasjärvi" kaj la lakta produktaĵo de "Pirkka". Ĝia lakto gustas norma, mola, bona kaj trinkebla. En Ostrobotnio oni ankoraŭ ne difektigis lakton intence.
Kaj nun indas mencii la apude fotitan estaĵon kio aperis sur la skatolo de lakto. Ĝi estas laŭ la finna teksto "KIROILEVA HIILI", esperantigita "malbenanta [peco de] karbo[no]".
Iom simila estaĵo miamemore estis "Kiroileva Siili", esperante "malbenanta erinaco". Knabino (origine) el mia hejma vilaĝo el komunumo Jalasjärvi desegnis tian bildstrion.
Mi kredas ke ŝi desegnis ankaŭ ĉi tion novan malbenantan estaĵon, kio tamen ne plu estas erinaco, sed peco de karbono? Similaj estaĵoj aperis ankaŭ en kelkaj aliaj komercaj produktaĵoj.
En la moderna tempo oni volas emfazi la signifon de produktado sen (troa) uzo de fosiliaj brulaĵoj. Eble tial la desegnistino volis moviĝi el SIILI al HIILI, el erinaco al karbono, por progresigi la komercajn gajnojn de kliento.
Mi skribis pri la desegnaĵoj de Milla Paloniemi jam antaŭe almenaŭ por artikolo #299
Certe Suda Ostrobotnio kiel hejmo kaj ekzemple la eksaj komunumoj Jalasjärvi kaj Peräseinäjoki ankoraŭ restas en mia memoro, kvankam ili nun estas partoj de pli grandaj komunumoj Kurikka kaj Seinäjoki. Miaj ekonomiaj kondiĉoj tamen provizore ne ebligas por mi por vivi tie.
Sekve mi volas denove atesti ke la malnova urbodomo de Pori situas en ioma monteto. Mi fotis du fotoj el la alia bordo de rivero. En artikolo #442 mi jam antaŭe provis pruvi la saman aferon. La pli proksima iom malalta domo antaŭ la urbodomo estas la muzeo de arto.
Konstruado de nova "rivera centro" ĉe la suda bordo de loka granda rivero kontinuas. La nova kajo estas jam bela. Mi fotis el ponto Porinsilta nun kiam la somera pontona ponto Taavi ankoraŭ estas uzebla. Akvo jam estas lasita en la digon.
Jes, estos aŭtuno, kvankam la vetero nun estas iom somera. Mi estas kontenta ke mia rusa kurso en la loka popolaltlernejo startis senprobleme. Ni estas 8 lernantoj en la kurso, plejparte la samaj kiel antaŭe. Eble por ni ekzistas eĉ ia grupo "Venäjä 4" en "Whatsapp", sed mi ne havas modernan "inteligentan" telefonon kaj tial mi tute ne partoprenas al tio grupo. Mi eĉ ne scias ĉu ili tie skribas finne aŭ ruse.
Aŭtunaj plantoj nun portas kaj verdajn foliojn kaj semojn aŭ fruktojn. Jen kelkaj el ili:
Antaŭe mi iom fotis kaj skribis pri arboj almenaŭ por artikoloj #441 kaj #404
Urbaj vandaloj tamen jam trovis la teksaĵajn arbajn artaĵojn?
Multe por batali klare ankoraŭ restas kun la plantoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |