<<

#451 ; Fotila vizito al loka muzeo en urbo Pori

>>

Por pli bona rakonto pri la urba brandego de Pori 1852 mi kolektis ĉion mian kuraĝon kaj vizitis la lokan muzeon ( "Satakunnan museo" , videbla ankaŭ angle, "In English" ). Enirpago 4€ por pensiuloj. Mian fotilon mi nature portis kune. Kia estus homa vivo sen fotilo!

Ĝenerale la muzeo estas iom krepuska, sed gravaj objektoj estas iom bone lumigitaj. Do plejparte eblas fotadi senprobleme (sen fulmo) eĉ kun iom modesta fotilo. Reflektoj de brilaj lampoj el vitro tamen iam estas iom ĝenaj.

Mi ja skribis iom pri la historio de urbo je la mezo de 1800-aj jaroj en la antaŭa artikolo #450.

Antaŭe mi iom skribis pri la fondinto de urbo en malnova artikolo #179 ... kaj mi pritraktis iom de historio de la urbo Pori ankaŭ almenaŭ en artikoloj #406 kaj #407.

Speciale interesa en la muzeo estas la miniatura (sed iom granda) modelo de urbo el 1840-aj jaroj ( ... kaj la komenco de 1850-aj jaroj ... ), do antaŭ la granda incendio de urbo 1852. La skalo de modelo estas 1:250 kaj ekzemple unu metro en la modelo do korespondas al 250 metroj en naturo.

Mi lernis ke sur la norda bordo de loka granda rivero estis tiam almenaŭ alumeta fabriko, sed la nuna modelo prezentas nur la urbon sur la suda bordo de rivero. Origine la urban modelon konstruis Pauli Koskimies dum multaj jaroj je la komenco de 1970-aj jaroj.

Ĝenerale estas iom probleme en naturaj cirkonstancoj por bone foti la urbon sur la suda bordo de rivero el la norda bordo, pro la ĝenerale kontraŭa lumo de Suno. Tamen bone eblas foti la malnovan modelon de urbo el "nordo". Nenio Suno en la muzea modelo.

Jen du fotoj de modelo pri la areo ĉirkaŭ la malnova urbodomo kaj la malnova kirko. Evidente iom grandaj ŝipoj tiam ankoraŭ kapablis veni rekte al la urba bordo. La forumo de urbo tiam estis proksima al la urbodomo. Nun tie estas parko. Certe la nuna urbo aperas plejparte tre alia ol la urbo de 1840-aj jaroj.


La lumigado de modelo ne estas tute blanka lumo, sed la kolora temperaturo estas iom alia ol por norma lumo de Suno. Tial mi iom aliigis la kolorojn en grafika komputila programo.

Laŭ la modelo estis ŝipfarejo sur la suda bordo de rivero, orienten el la urbodomo. Tie aperas ankaŭ ia pramo sur la bordo. Unuavide la moderna ŝanelo de rivero miaopinie estas ĉi tie nun iom alia ol en la modelo?

Mi tamen eraris. Eble la moderna ŝanelo de rivero estas esence la sama. Mi tute ne konas la industrian areon sur la suda bordo, orienten el centro de urbo. Eble estas la situo de antikva ŝipfarejo.

Jes, certe bela miniatura modelo kaj eble ankaŭ la vera urbo estis iom bela antaŭ la brulego kio rabis loĝejon el 70% de urbanoj ... almenaŭ pli bela ol post la brulego.

Ekzistas ja tre multe por vidi, legi kaj foti en la muzeo, neeble por prezenti ĉion en mia kurta artikolo.

Speciale interesa tamen en ĉi tio kunteksto de urba brulego estas la apude fotita modelo de "fosaĵa loĝejo". En tiaj primitivaj dometoj vivis multaj porianoj post la brulego, ekster la oficiala urbo, eĉ por dekoj da jaroj.

Nu, evidente la loĝantoj estis tre malriĉaj, senlaboraj kaj vivo tie estis malfacila, speciale vintre. Nuntempe oni eble povus nomi la areon finne nur "slummi", esperante domaĉaro.

Tamen la modelo de dometo ne estas tre malbela. Miaopinie la dometo estas prudente konstruita. Kaj certe mi opinias ke la loĝantoj ne estis malbonaj homoj. Sendube ili spertis problemoj ekzemple kun higieno en la primitivaj cirkonstancoj.

Nu, sendube al mia pozitiva impreso influis la meblaro en la modela domo. Mebloj donas ian humanan finan poluron por la dometo.

Jes, historio estas ĉio kion ni postlasas. Por la areo de nuna urbo Pori la historio eble komencis proksimume dum jaroj 1200 ... 1400. Antaŭe la areo estis sub la akvo de maro, pro plialtigo de tero post la glacia epoko.

Fine mi prezentas du bildoj el muzeo pri la okcidenta marbordo kompare al la marbordo de nuna Finnlando.

La maldekstra mapo validas por la proksimuma jaro -2800, do preskaŭ 4800 jaroj antaŭ la moderna epoko. La nuna centro de urbo Pori tiam certe estis sub marakvo. Tamen estis ŝtonepoka tombejo en "Santakangas", tiam insulo (verda koloro en la mapo) kio jam restis super la nivelo de akvo. La ŝtonepokaj suomoj vivis ĉe la marbordo kaj klare ili kapablis boatumi al proksimaj insuloj.

La dekstra mapo prezentas la situacion por la proksimuma jaro 1600. La urbo jam ekzistis (fondita 1558) kaj en la urbo estis "Kuninkaankartano", la bienego de (sveda) reĝo. Fakte la urbo Pori estis fondita en la reĝa bienego.

Cetere, la supraj tekstoj "eaa" por negativaj jaroj kaj "jaa" por pozitivaj jaroj (en bildoj) estas mallongigoj por finnaj "ennen ajanlaskun alkua" kaj "jälkeen ajanlaskun alun", esperante "antaŭ kronologia komenco" kaj "post kronologia komenco". Ofte oni ja uzas finne la esprimojn "eKr" kaj "jKr" por jaroj "antaŭ Kristo" kaj "post Kristo".

Iuj volas uzi religie neŭtraj esprimoj. Se oni tamen ĉiuokaze komencas la kronologion el Kristo, estas la jaroj miaopinie tamen vere nek religie nek kulture neŭtraj. Por mi jaroj estas nur nombroj kaj miaopinie la jaro 1 antaŭ Kristo estas logike la jaro nulo (0), ĉar antaŭ la jaro "1 jKr" oficiale estis la jaro nomita "1 eKr", ne ekzemple "0 jKr".

Unu foto pli pri la modelo de urbo. Mi fotis el 'oriento' de modelo 'okcidenten'. La akvaro apud la antikva ŝipfarejo - nuna industria areo - eble estas iom surpriza?

Eble ni ion alian fojon batalos kun la antikva reĝa bienego de Pori.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)