<<

#450 ; Kelkaj momentaj bildoj pri la urbo Pori

>>

Ion pluvan tagon mi decidis por promeni al la malnova tombejo de urbo Pori por pli bone kompreni la historion de urbo. Malnova landvojo al pli suda urbo Turku iam estis ĉe la malnova tombejo kio estis fondita 1809.

Maldekstre fotita malnova ŝtona vojkolono ĉe la pordego de malnova tombejo indikas ke maldekstren estis 204 kilometroj al urbo Turku (laŭ tiamaj malnovaj landvojoj) kaj dekstren 1 kilometro al urbo Pori. La loko do fakte estis ekster la tiama vera urbo.

Apude situas la sesa urboparto de Pori, ordinare nuntempe finne nomita "Kuukkari", kio estas ia mallongigo kaj devenas el la oficiala nomo "kuudes kaupunginosa", esperante simple "sesa urboparto".

En la historio de urbo Pori iom grava evento estis la granda incendio de jaro 1852. Plejparte la 1000 domoj en la urbo estis lignaj kaj en la urba brulego nur malpli ol 100 domoj restis sendifektaj. Du trionoj (2/3) de loĝantoj perdis sian hejmon. Alia fonto opinias: 70% da tiamaj porianoj perdis sian hejmon en la granda incendio.

Centoj da urbanoj loĝis post la granda incendio ĉi tie apud la nuna sesa urboparto en fosaĵoj kiojn ili fosis al argila tero. Certe tio estis unue intencita nur kiel provizora solvo, sed dek jaroj post la granda incendio 500 personoj ankoraŭ loĝis en la "fosaĵa urbo".

La unuaj oficialaj domgrundoj por novaj domoj aperis en la sesa urboparto 13 jaroj post la granda incendio. Kelkaj porianoj tamen longe loĝis en terfosaĵoj, eĉ por 40 jaroj. La lastajn loĝejajn fosaĵojn oni ebenigis dum la 1890-aj jaroj.

Eble tio estis eĉ ia dolora loka tabuo ekzemple dum komenco de 1900-aj jaroj? Aŭ ĉu homoj eble fieris pri tio ke ilia familio loĝis en tre primitivaj cirkonstancoj en argila fosaĵo ekster la vera urbo?

Fervojo por Pori estis konstruita 1891. Klare la granda incendio de jaro 1852 multe malfaciligis la vivon de ordinaraj urbanoj, sed kredeble la 1900-aj jaroj estis jam pli esperdonaj.

Ĉi tion malnovan mapon (kun sveda teksto) el jaro 1880 mi fotis ĉe la malnova tombejo. La rivera bordo estis kredeble tiam paŝtejo por brutaro ("Karjaranta", esperante "bordo por brutaro"). Estis tiam multe da agrokulturo ĉirkaŭ la urbo kaj eĉ en la urbo.

Malnova teksto de "Z. Topelius" pri "Malnova bela Finnlando" el komenco de 1840-aj jaroj rakontas ankaŭ iom pri la urbo Pori antaŭ la naŭa incendio de urbo. La teksto estis origine el sveda "Finland framstäldt i teckningar", libro presita 1845. Mia apude fotita finnlingva libro tamen estis presita nur 1980.

La sube fotita bildo (desegnita de artisto J. Knutson) pri la urbo estas desegnita el la norda bordo de rivero. Nuntempe oni nomas la lokon "Kirjurinluoto", la fifama "Jazz" -rifo. Kredeble la vera urbo tiam estis sur la suda bordo kaj la norda bordo de rivero estis plejparte uzita ekzemple por agrokulturo kaj industrio. La tiam relative alta urbodomo estas bone videbla proksimume en centro de bildo.

La vaporŝipo en la bildo estas "Sovinto". Ĝi komencis veturi al "Reposaari". Evidente ankoraŭ ekzistis nenia ponto super la iom larĝa rivero.

La domoj de urbo estis plejparte lignaj. La tiel nomita "Ŝtona Pori" naskiĝis nur post la brulego de 1852.

Dekstre en la suba malnova bildo ni vidas la malnovan kirkon de urbo. Surprize la malnova teksto el komenco de 1840-aj jaroj tamen rakontas ke oni tiam ne plu uzis la malnovan kirkon. Pro io kialo la malnova kirko estis jam forlasita.

Oni jam tiam planis por baldaŭ konstrui novan kirkon al suda flanko de urbo. Oni taksis ke oni bezonas 46000 rubloj da arĝento por la konstrua laboro.

La malnova teksto rakontas ke tute proksime estas la loko de pramo por transiri la riveron. Tie oni bezonis esti tre singarda aŭtune kaj printempe, kiam la glacio "nek portas nek rompiĝas". Kredeble vintre eblis promeni sur glacio kio ne rompiĝis kaj somere estis la pramo relative senproblema solvo por transiri la torentan riveron. La pramo tamen ne povis veturi kiam la rivera glacio estis iom tro fortika, kvankam eble tro malfortika por sekura promenado.

Klare la skribinto opiniis ke en urbeto Rauma estas pli da "poezio en naturo" kaj en la pejzaĝo pli da variigo ol en Pori. Estis tamen pli da vivo en Pori.

La malnova kirko kredeble detruiĝis en la granda incendio 1852. Aferoj kristanismaj kaj kirkaj klare ne estas mia propra temo. Tamen la nuna kirko de centra Pori estis konstruita 1863, laŭ la teksto en la kirka muro.

Se oni jam je komenco de 1840-aj jaroj planis por baldaŭ konstrui novan kirkon, kredeble la nova kirko estis jam konstruita je jaro de granda incendio 1852? Do kredeble ankaŭ la nova kirko detruiĝis en la incendio?

Kial oni bezonis novan kirkon jam dum la 1860-aj jaroj, se la dum komenco de 1840-aj jaroj planita kirko ne brulis 1852? Oni apenaŭ povus diri ke la apude fotita nuna brika kirko - relative proksima al la rivero - situus sur la suda flanko de tiama urbo.

Nu, klare la urba brulego de jaro 1852 estis tragika akcidento, sed ni ne estu nun tro seriozaj. Mi iam aŭdis en pli suda urbeto Rauma amuzan rakonton pri la deveno de urbo Pori:

Antaŭ tre longe grupo da malnova finna popolo veturis laŭ la okcidenta marbordo
el urbo 'Turku' norden, por trovi novan hejmon.

Ĉe la loko de nuna 'Rauma' la plej inteligentaj personoj de grupo decidis por resti tie.
Aliaj ankoraŭ kontinuis vagadon norden.

Sekve ili renkontis la grandan riveron 'Kokemäenjoki'. Tiuj el ili kiuj kapablis naĝi,
brave naĝis trans la larĝa rivero kaj kontinuis plue norden.

La aliaj tamen restis sur la rivera bordo kaj fondis tie la urbon 'Pori'.
Tial la nunaj porianoj nek estas tre inteligentaj nek kapablas naĝi.

Nu, klare la amara rakonto el urbeto Rauma estas iom partia kaj erara, tute nekredebla. Multaj porianoj atesteble kaj estas sufiĉe inteligentaj kaj bone kapablas naĝi.

Ni bonaj porianoj eterne batalu kun la perfidaj & nefidindaj raumanoj.

Tamen alian iom pli junan interesan mapon pri la sesa urboparto proksime al la malnova tombejo mi volas ankaŭ fine prezenti ĉi tie. Estas gutoj de pluvakvo sur la mapo kaj tial ĝi ne estas kiel eble plej klara. Nu, escepte granda foto por miaj paĝoj, sed mi ne volas malsekiĝi vane apud la malnova tombejo.

Eble la mapo estas el 1890-aj jaroj? Ekzistas jam lokomotiva stalo (svede "Lokomotivstall") por la fervojo. La malnova tombejo estas videbla dekstre (svede "Gamla Begrafningsplatsen"). Maldekste ni vidas la terenon por nova komunuma malsanulejo (svede "Nya kommunalsjukhusets tomt"). Apude situas la domo por mizeruloj kaj malriĉuloj (svede "Fattiggård"). Nuntempe en la sama loko situas la pli nova urba hospitalo kaj sanitara servo. Kaj certe ankoraŭ restas multe por batali.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)