<< | #446 ; Mi mem - ĉu jam preskaŭ vera verkisto? |
>> |
Lastatempe mi provis skribi iom longan tekston por miaj parencoj. Kaj do tute veran tekston por veraj personoj! Mi provis skribi iom pri la historio de gefratoj de mia patrino dum ilia infaneco kaj juneco. Mia onklino Auli tion petis kaj mi ne arogis rifuzi la laboron, kvankam mi tute ne estas ia sperta verkisto.
Mi uzas Raspberry Pi -mikrokomputilojn (en foto la modelo Raspberry Pi 400 kun HDMI-ekrano) kaj la liberan LibreOffice Writer -programon por la iom granda skriba tasko. Nu, la klavaro de RPi ne estas kiel eble plej bona, sed tamen uzebla. Mi tute ne estas ia eksperto por uzi oficejan programojn, sed espereble mi lernos dumvoje por uzi ilin pli bone.
Plejparte mi provas trovi interesajn temojn el la poŝtoj de 5 ankoraŭ vivantaj gefratoj kaj kolekti ilin al io taŭga kaj facile legebla tutaĵo. Temas ja pri la historio de familio de gepatroj Tyyne & Eero Kalliokoski kiuj vivis en Suda Ostrobotnio en komunumo Ilmajoki, vilaĝo Koskenkorva, Karjala. Mi provis jam antaŭe iom skribi pri simila temo ĉi tie en artikolo #396 en Esperanto. La novan historion mi tamen certe skribos finne.
Mi kredas ke estos proksimume 50 paĝoj da enhavo en la venonta historio de gefratoj Kalliokoski, inklude kelkaj malnovaj fotoj. Kredeble la fina rezulto de teksto estos en PDF-formato, sed probable eblas uzi la ODT-formaton ekzemple kun la kara komercia programo Word. Nu, almenaŭ la onklino Auli nepre volus la finan rezulton sur papero, sed mi ne posedas uzeblan skribilon.
Mi ne skribas mem tre multe. Mi multe citas la tekstojn de gefratoj. Mi tamen provas iom klarigi iliajn tekstojn tiel ke la rezulto estus pli facile legebla kaj tuta. Dialekto estas miaopinie nenio problemo. Oni ja ĝenerale ne parolis literaturan lingvon en Ostrobotnio.
Nature mia propra patrino Armi estis unu el la dek infanoj de familio kaj certe ŝi rakontis pri la frua vivo de gefratoj por mi kaj aliaj infanoj. La rakontoj de mia patrino estas tamen nur unu flanko de familia historio.
Certe la skriba laboro ŝajnis en komenco tre postulema kaj iom problemhava. Kiu estus mi mem en la familia historio de gefratoj Kalliokoski, kio estu mia rolo? Ĉu mi do reprezentu mian 2007 mortintan patrinon? Ĉu mi nur kolektu kaj kunigu la diversajn tekstojn de 5 gefratoj? Mi ne trovis alian solvon kaj rolon, ol agi kiel ia - pli aŭ malpli senpartia - Saĝa Rakontanto, kiu scias mem iom pri la afero, sed kiu permesas la gefratojn por selekti kion ili volis skribi.
La gepatroj Tyyne & Eero Kalliokoski estas jam mortaj. La plej maljunaj infanoj de familio estas jam mortaj. Sendube multaj faktoj estas jam por eterne perditaj kaj forgesitaj. Ne eblas perfekta kroniko kaj sagao pri la infanoj de familio. Estas iom malfacile por scii precize kiam la eventoj okazis. Kaj sendube kelkaj aferoj estas tiel sentemaj ke oni prefere ilin forgesu. La infanecoj de gefratoj okazis je iom aliaj tempoj kaj tial iliaj vizioj estas iom aliaj. Do, multe da problemoj survoje, sed tamen miaopinie grava laboro.
Apude mi fotis malnovan mapon el jaro 1920 pri la areo koncerna. Bedaŭrinde la vilaĝo Karjala en Ilmajoki, Koskenkorva situas en la mapo preskaŭ inter du paĝoj kaj gravaj nomoj ne estas kiel eble plej klaraj.
Tamen mi povas legi ekzemple la tekstojn "Nuijamiesten hauta" (Tombejo de antikvaj ribelaj kamparanoj), "Karjala", "Nikkola" en komunumo Ilmajoki, proksime al la limo de komunumo Kurikka. Tie komencis la vivo de familio de juna paro Eero & Tyyne Kalliokoski iam dum la 1920-aj jaroj. Ilia bieno situas en komunumo Ilmajoki, sed la alia komunumo Kurikka ŝajnas pli proksima. La bieno situas en vilaĝo Koskenkorva, sed estas iom da vojo al la centro de vilaĝo.
La unua infano, la filo "Reino" naskiĝis 1927 ... pardonon, 1928 kaj la lasta infano, la filino "Leena" 1945. Dek infanoj. La diferenco en aĝoj inter la plej maljuna kaj la plej juna infano, proksimume 18 jaroj.
La kondiĉoj de vivo en kamparo ekzemple dum la 1930-aj jaroj certe estis tre aliaj ol dum la moderna tempo. La malnova agrokulturo kaj brutbredado ne estis por mi tute fremda temo, sed iom alia afero ol la nuntempa preskaŭ industria agrokulturo. Nature ekzistis multe da laboro kaj multe da problemoj. La bieno ne estis tre granda kaj riĉa. Estis ja klare ke ne ekzistos sufiĉa porvivo en la bieno por ĉiuj la 10 infanoj kiam ili estos plenkreskulaj. Plej multaj el ili nepre trovu alian metion kaj vivilon.
Nature la milito dum jaroj 1939 ... 1944 kontraŭ la Sovetunio estis malfacila epoko por la familio. La plej olda vivanta onklo Matti ( jam 89 -jara ) estas tre grava persona fonto por la venonta familia sagao. Li estas ankoraŭ aktiva, memoras multe pri la familio (evidente eĉ pri la tempo antaŭ la milito) kaj li rakontis ke lia patro Eero malsaniĝis al astmo kaj perdis vivĝojon post la vintra milito 1939/1940. La patro estis diligenta kaj laborema kiam li estis sana viro, sed kiel malsanulo li ne plu kapablis plenumi tre multe. Mi aŭdis rakonton pri alkoholo kaj kredeble la plej junaj infanoj memoras iom multe pri tio.
La familia patro Eero Kalliokoski mortis en decembro 1951, nur unu tagon post lia propra patro Antti Kalliokoski. Sendube la vivo en la familio estis malfacila dum la 1940-aj jaroj kaj ankaŭ dum la komenco de 1950-aj jaroj. La kromdomo de bieno brulis vintre 1953/1954 kaj oni bezonis konstrui novan kromdomon. Kelkaj animaloj pereis en la incendio. Dum tempo de incendio multaj el la infanoj de familio jam agis en aliaj lokoj, ekzemple mia patrino Armi kiel instruisto en popollernejo en Kauhajoki, Koski, la onklino Auli kiel teksaĵa vendisto en urbo Seinäjoki, la onklo Matti en pli granda urbo Tampere. Kaj certe la plej olda frato Reino jam havis propran familion.
Fine la familio tamen trasukcesis. La frato Juha (naskiĝis 1932) aĉetis la porciojn de aliaj heredantoj post la morto de ilia patro Eero kaj li fine iom sukcese kontinuigis la bienon. Bedaŭrinde Juha ne plu vivas. Li estus tre grava persono por rakonti pri la vivo en la malnova bieno. Multaj gravaj rakontoj estas jam perditaj kaj ili neniam revenos.
Mi jam lernis iom dum la skriba laboro, la legendo de gefratoj de mia patrino, la familia historio de infanoj de Tyyne & Eero Kalliokoski. Mi estas do jam iom pli prudenta.
Ni tamen sekve rigardu malnovan mapon el jaro 1799. La malnova nomo de Ilmajoki estis ILMOLA. Estis pompa religia centro en la areo, granda paroko kaj eklezio. Ankaŭ la komunumoj Kurikka, Jalasjärvi kaj Peräseinäjoki apartenis al Ilmola. La nun iom granda urbo Seinäjoki estis tiam nur relative malgranda loko. Eble eĉ la rivero Seinäjoki estis pli fama? La urbo Seinäjoki fariĝis pli grava nur post kruciĝo de fervojoj tie.
Cetere, la nomo de rivero Seinäjoki, laŭvorte "MuroRivero", estas iom bizara. Kial estus ia muro en libere fluanta rivero? Mi aŭdis malnovan rakonton kiel klarigo por la origino de tio stanga kombinaĵo. Iam la lokon nome vizitis iu eminenta eklezia estro kiu studadis eĉ en Parizo. Li iom malestime komparis (eble en sveda lingvo?) la lokan riveron al la kredeble multe pli granda rivero Seine en Francio. La lokaj personoj tamen miskomprenis kaj kredis ke la nova nomo por la loka rivero do estu proksimume Seine. Pompa eklezia estro ja ne povas erari. Li nature reprezentas la ĉiopovan kaj ĉioscian Dion. Lin oni do nepre humile obeu.
La riveroj kaj lagoj estas bone desegnitaj por la malnova mapo. Estis tiatempe nur iom malmulte da bonaj vojoj. Nature la bieno de Eero & Tyyne ankoraŭ ne ekzistis. La nomoj Jouppila kaj Tuiskula sur la mapo tamen indikas la proksimuman situon de ilia venonta bieno.
Mi ne komprenas kial mankas la nomo Koskenkorva apud Ilmola kaj kio estas Nenättömä, esperante eble proksimume Sennaza. La nomo Koskenkorva aperas en tute alia loko sur la mapo. Mi povus traduki la nomon Koskenkorva rekte iom malprudente kiel Torenta orelo, aŭ pli prudente "loko apud la rapidfluo de rivero", sed kial estus la torento sen nazo, pli multe ol ekzemple ordinaraj ŝtonoj estas sen nazo? Rivero nature ne havas ion nazon, sed kial moki ĝin pri tio?
La lingvo sur la mapo estas principe la sveda. Tamen mi trovas kelkaj por mia vivo gravaj nomoj. En Jalasjärvi jam ekzistas la origina bieno Petäys kaj la vilaĝo Gomssi ("Komsi") kaj iom pli malproksime la bieno Walli kio estis ia origino por la vilaĝo Alavalli, mia hejmo.
En Peräseinäjoki ni vidas nomojn kiel Kalakoski, Niemi, Hiirikoski, lokoj proksimaj por la bieno de mia patro Veikko. Kaj la nomon Peräseinäjoki oni povas kompreni kiel la malantaŭo de rivero Seinäjoki.
Jes, vivo kaj historio, nature gravaj temoj. Historio estas fakte konstanta, sed nia kompreno kaj interpretado pri aferoj pasintaj tamen estas varia.
Espereble mi bone sukcesos en mia tasko por krei kaj kombini utilan tekston pri la familio de geavoj kaj pri la juna vivo de iliaj dek infanoj. Ĉu la skriba tasko iam estos vere preta?
Problemoj en homa vivo certe estas eternaj. Ĉiam ni devas batali pri porvivo, pri mono, pri laboro, por konkuri kaj konkursi. Nenio venko estas daŭra. Neniam eblos nur por ripozi sur laŭroj.
Mi intencas skribi poste iom pli ĝenerale pri homa vivo ...
... Nu, mi sentis min iom laca, sed kredis ke mi havus ioj grandaj ideoj pri homa vivo ...
Bedaŭrinde mi jam poste forgesis la speciale grandajn ideojn pri kioj mi unue intencis skribi.
Mi estas nur kiel la apude fotita sciuro. Miamemore la apuda sciuro manĝis al tero falintajn semojn de ulmo sub la ulma arbo en parko.
Eble oni povas diri ke la homa vivo estas nur kiel la vivo de sciuro. Oni plukas kaj uzas kion oni povas. El mano al buŝo. Oni vivas tiom longe kiom oni vivas. Eblas vivi nur unu momenton pofoje. Hieraŭojn oni ne plu kapablas helpi. La morgaŭon oni principe ankoraŭ ne scias kun certeco.
Ĉioj planoj povas malsukcesi. Malutiloj povas okazi. La futuro estas principe nura mistero. Ŝtono eble hodiaŭ falos el ĉielo kaj trafos la kapon. Sekvus fino de individua vivo, malgraŭ la statistiko.
Nu, certe en homa socio oni volas oficiale esti pli optimisma. Aferoj de tuta socio estas iom aliaj ol la aferoj de unuopa individuo. Oficiale homaro - aŭ almenaŭ la sanktaj burokratoj kaj normaj politikistoj - volas paroli pri statistiko. Tiom estas - laŭ statistiko - la risko por malsaniĝi pro fumado. Tiom oni riskas se oni ne uzas biciklan kaskon.
La riskoj tamen estas nur meznombraj probablecoj por granda homaro. Kelkaj nefumantoj fakte mortas pro pulma kancero. Ĉiuj fumantoj tamen ne mortas pro pulma kancero. Kelkaj uzantoj de bicikla kasko kontuzos en trafiko. Statistiko ne determinas la sorton de individuo. Ĉiuj iam mortos, 100% probableco, tio estas la plej certa statistiko. Oni ne bezonas speciale por esplori la aferon.
Jen alproksimiĝas M/S Charlotta la ponton Pormestarinsilta (kion iuj tamen nomas Kaarisilta) kun multaj pasaĝeroj, kredeble turistoj. La ponto situas en urbo Pori inter Kirjurinluoto kaj Pormestarinluoto.
Kaj supre estas fotita la sama ŝipo sub la ponto, kies plej malgranda alto el rivera surfaco estas 5 metroj. Nu, miaopinie estas multe pli interese por veturi en longa rivero kun bela bordo, ol ekzemple sur senŝirma maro, kie oni tute ne vidas la bordon se estas ekzemple pli ol dek marmejloj distanca.
Sed la nomo, Charlotta, kio estas ĝia origino? Ni povas trovi la respondon je gardrelo de ponto Porinsilta. Tie ni nome trovas la sekvantan memoran ŝildon el jaro 1966:
La finna teksto klarigas ke la origina Charlotta estis malnova (miamemore ligna) ponto kio situis proksime al la nuna ŝtala ponto Porinsilta (inaŭgurita 26.09.1926, de prezidento Lauri Kristian Relander). La pontona ponto Charlotta estis en uzo dum la jaroj 1855 ... 1926. Nu, alia teksto kontestas ke la malnova ponto estis konstruita jam 1852.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |