<<

#445 ; Ĉiutagaj publikaj urbaj mirakloj

>>

Benko de urba parko kredeble ŝajnas tute ordinara objekto je unua penso. Iofoje tamen sufiĉe ordinaraj urbaj objektoj en urbo Pori kapablis min surprizi. Povas esti eĉ specialaj uzindikoj sur parka benko.

Sur la apude fotita speciala benko sidas la loke iom fama statuo "Maire". Ŝi estas kredeble tute deca kaj senriproĉa virina statuo. Bona reputacio. Nu, la jaroj ne regalis ŝin tre bone, kvankam ŝi sidas eksterdome nur somere. Ŝia ŝminkado miaopinie jam bezonus ioman plibonigon. Tamen belaj kruroj.

Nu, mi tamen devas poste iom moderigi mian malnovan sintenon pri la ŝminkado. La farbo de "Maire" estas en relative bona stato. La bronza surfaco ne estas tute ebena, sed ja ne eblas per nura farbo ripari difektojn kaj neplatecon de farbigota surfaco.

Mi kredas ke la origino de statuo "Maire" estis en la iom pli suda urbeto "Rauma". Tie mi fotis kelkaj similaj statuoj. Eble mi poste trovos miajn malnovajn fotojn en mia alia pli malnova paĝaro ... kaj jes, ĉi tie estos kelkaj paĝoj ... (estos poste aldonita, tion mi sankte promesas)

Kaj jes kelkaj fotoj pri la diversaj virinaj statuoj faritaj de artistino Kerttu Horila (de urbo Rauma) vi trovos sur la malnova paĝaro almenaŭ en artikoloj #273 ("Knabino de Rauma") kaj #222 (Tri ĉarmulinoj kaj rana princo en la urba "kanalo") kaj #242 (Virino en biblioteka legsalono) kaj #245 (Du virinoj en malsanulejo) kaj #246 (Virino sur benko en kirko kaj vesperaj fotoj el la montrofenestro de artistina laborejo en la malnova urbparto).

Notu ke tie ekzistas ankaŭ pli grandaj fotoj. Mia stilo pri fotoj estas nuntempe iom alia. La lingvo sur la malnova paĝaro tamen estas nur la suoma / finna. Miamemore mi fotis ankaŭ kelkajn aliajn verkojn de sama artistino.

Eble indas mencii ke ekzemple la eksterdoma statuo kio aperas en artikolo #231 en mia alia malnova paĝaro estas ankaŭ farita de Kerttu Horila.

Mi ne estas certa ĉu la virinaj statuoj de Kerttu Horila estas bronzo aŭ ĉu ili estas ceramiko? Miamemore oni iam nomis ŝin ceramika artisto? Eble la novaj statuoj tamen estas bronzaj?

Mi iam pase provis marodi ŝian (de "Maire") nigran mansaketon aŭ necesujon kio staras ŝajne senzorge sur la benko, sed tio ne okazas facile. La statuo "Maire" estas de iom peza strukturo kaj ankaŭ la retikulo estas bone fiksita al la benko.

Oficiale specialaj uzindikoj miascie ne ekzistas por la virino sole sidanta sur benko. Se oni tamen sopiras virinan kompanion, rajtas sidi sur benko apud la statuo. Tri vivaj personoj bone trovas lokon sur la benko apud la alloga kolono.

Eble oni povus ankaŭ iom karese bateti la nudan genuon? Ŝi estas tolerema, kvankam iom rigida kaj eble malvarmeta, ĉu eĉ frigida?

Maldekstre estas malnova foto pri la statuo "Maire" en ŝia origina hejmurbo Rauma antaŭ la artmuzeo eble somere 2013? Ha, nun mi tamen observas ke la mansaketo estas alia! Ĉu iu avida krimulo vere sukcesis marodi la malnovan mansaketon? Kaj eble la koloroj de Maire estas tamen nun iom pli fortaj?

La mansaketo de "Maire" aperas iom alia por miaj okuloj ankaŭ en urbo Pori en vintra foto el jaro 2015 : Maire 2015

Eblas ankaŭ iom pli forta fizika agado kun solida parka benko. Eblas nome gimnasti kun benko, kiel la sube fotitaj grafikaj uzindikoj montras. Tia energie vigla agado eble ne estas la unua ideo, kiam oni pensas pri norma firma parka benko.

Nu, eble mi pro sekureco tamen atentigu ke ĝenerale vivaj personoj volas ekzemple nur ripozi sidante sur benko.

Prefere oni ne manipulu la nudajn genuojn de tute fremdaj veraj vivantaj virinaj personoj kiuj trankvile kaj senkulpe neflirteme sidas sur benko.

Se vi estas necerta pri la diferenco inter benko kaj virino, mi provas nun afable agi laŭpove kaj klarigi - el virseksa perspektivo - ke la plej granda diferenco estas ĝenerale: oni sidas sur benko, sed kuŝas sur virino?

Nu, fakte mi estas nenia specialisto pri virinoj. Eble mi eraris? Biologio tute ne estas mia forteco.

Sed jes, somero estas la sezono de verdaj plantoj. Mi certe volus koni almenaŭ la lokajn naturajn plantojn. Nu, mi estas nenia bona biologisto aŭ botanikisto, sed amatoro.

Kaj mi kredas ke mi jam trovis ekzemple kelkaj ulmoj kaj fraksenoj en miaj someraj vagadoj en la urbo. Ĉiujn la arbojn en la urbo mi tamen certe ne konas.

Vasta la areo de biologio. Eble mi poste volus ekzameni ankaŭ kelkaj detaloj pri virinoj kiel biologiaj objektoj? Nature virinoj estas pli komplikaj ol ekzemple benkoj.

Sube estas kelkaj fotoj ekzemple el la somera zoeto kio situas sur la apuda rivera rifo "Kirjurinluoto". Tie bedaŭrinde kreskas multaj urtikoj. Miaopinie estus multe pli komforte por la animaloj en la ĉirkaŭbarejo se oni detruus la brulpikajn urtikojn.

La vetero estas nun iom varma. Certe ekzistus kelkaj pli gravaj temoj por skribi artikolojn, sed nuntempe mi ne havas fortojn por ili. Espereble la vetero poste estos pli malvarma kaj mi denove trovos la "ruĝan fadenon" por novaj rakontoj.

Mi volus ekzemple desegni elektraj skemoj pri iom grandaj elektraj motoroj. Nome, ne estas tre triviale simple por startigi la pli grandajn elektrajn motorojn, tradiciajn motorojn de pli granda efiko.

Dum la varmegaj tagoj de fina junia monato okazis en Pori la publika somera politika evento SUOMIAREENA kaj mi aldonis kelkaj fotoj pri ĝi al la fino de ĉi tio artikolo. Mi tamen opinias ke plejparte la evento fakte temas pri cerboŝtopado kaj mensa manipulado de civitanoj. La politika maldekstrularo klare havis iom multe da reprezentantoj inter la "diskutantoj".


Pri la statuo "Maire" mi volas aldoni ke ekzistas ŝildo fiksita al la benko, sed la teksto estas nur tre malfacile legebla. Mi fotis la ŝildon kaj ĝin forte manipulis per programo Paint Shop Pro 8 kio estas trovebla senpage en Interreto. Estas la plej malnova vario de PSP kio funkcias kun Windows 10.

Per nuraj okuloj mi vidis preskaŭ nenian tekston sur la brila ŝildo. Post brutala, barbara, vandala manipulado per komputila programo PSP mi trovis finnan tekston, kio komencas ĉi tiel:

Maire 2010, Kerttu Horila

Lupaus2010 kutsukilpailun voittaja		lupa!us

Porin seudun nykytaiteen tukiyhdistys lupaus ry:n Porin kaupungille 9.8.2010 
työn toteutuksen ovat mahdollistaneet yhdistyksen jäseninä toimineet seuraavat tahot

... kaj multaj nomoj ...

Ĝenerale mi protestas tro malbone gravuritajn elpendaĵojn kaj malfortajn ŝildojn. Kiam oni sin ĝenas por fari novan ŝildon por publika uzo, tiam oni prefere gravuru la tekstojn tiel forte ke eblos facile ilin legi kaj kompreni. Ne taŭgas rezulto kion eblas legi nur unue fotante la - per nura okulo nevideblan - tekston per bona macro-objektivo kaj sekve manipulante la fotan datumon tre forte per komputila programo. Ĉu ni bezonos mikroskopon por legi publikajn ŝildojn?





SUOMIAREENA

Nun okazas en la urbo Pori por suomoj en Finnlando iom granda somera politika publika parola kaj konversacia evento SUOMIAREENA en multaj forumoj. Okazis ankaŭ kelkaj voĉdonadoj al kioj la aŭdantaro partoprenis.

Mi iom fotis du aliaj forumoj kioj ambaŭ evidente temis pri edukado. Mi aŭdis ke oni volus transiri en edukado el ekzamenoj al scipovo baziĝa sistemo. Edukado apenaŭ plu estus por mi aktuala temo, sed iom interesa. Edukado kaj labora vivo estas por mi praktike fermitaj kampoj, sed mi certe volas ilin sekvi kaj kritiki. Edukado tute ne funkcias bone en Finnlando. Finna labora vivo estas jam mensmalsana.

Mi nun plejparte batalu kun aliaj temoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)