<< | #435 ; Estos jam somero por la popolaltlernejo |
>> |
Nu, laŭ mia opinio nun - je fino de monato aprilo - ankoraŭ estas printempo. Por la popolaltlernejo tamen jam baldaŭ komencos somero. Do la printempaj kursoj de popolaltlernejo kredeble jam finiĝis.
Almenaŭ mia en urbo "Pori" unua rusa kurso "Venäjä 3" jam ĉesis. Espereble aŭtune eblos por kontinui kun la kvara kurso de rusa lingvo. Mi lernadis iom da rusa lingvo - malrapide - jam dum multaj jardekoj kaj mi certe ne intencas rezigni la lernadon.
La homgrupoj de rusa lingvo tamen estas relative malgrandaj kaj dum jaroj la nombro de partoprenantoj ofte iom malgrandiĝas. La studantoj eble havas aliaj celoj de intereso. La popolaltlernejo ne volas efektivigi lingvan kurson por tre malgranda grupo. Se aperas tro malmulte da volontaj lernantoj por io kurso, la kurso eble ne realiĝos?
Nu, aŭtune ni scios ĉu la kvara rusa kurso vere komencos. La novan libron por la kvara kurso mi jam posedas kaj ĉiuokaze mi kontinuos por lerni la rusan lingvon. Mi ankaŭ posedas kelkaj aliaj ruslingvaj libroj kiojn mi nepre volas legi, lerni kaj ripeti. La batalo kontinuos! Ni neniam kapitulacios!
Eble tamen ekzistos aŭtune en "Pori" ebleco por lerni en la komputila reto, se la norma klaseja kurso de popolaltlernejo ne realiĝus pro tro malmultaj lernejanoj? Ni vidos.
Dum monato majo estos kelkaj eblecoj por lerni la rusan dum mallongaj "someraj kursoj". Mi certe intencas partopreni, se eble. Ili estas malmultekostaj.
Apude estas foto pri la tabelo de rusaj kaligrafiaj literoj el la vando de popolaltlerneja klasejo. Estas iom malnova tabelo kaj la koloroj eble ne plu estas tre klaraj. Tamen miaopinie valora tabelo.
Dekstre estas la origina foto en veraj koloroj kaj maldekstre foto kion mi forte manipulis por klarigi la tekston. Eble ne kiel eble plej belaj koloroj, sed la teksta enhavo ja estas la plej grava.
Jes, miaopinie la faktoj de enhavo plej multe gravas. Nuntempe multaj supraĵaj personoj - speciale politikistoj - ŝajne pensas ke ekzemple enhavo de vortoj ne estas tre signifa, sed nur la stilo de parolo, mieno, gestoj, rideto ... estus gravaj. Mi tute ne samopinias kun ili. La enhavo, la faktoj estas ĉiam unuarangaj. Stilo estas duagrada afero.
Parolo kaj komprenado de parolo certe estas la plej baza povoscio de lingvo. Certe ni bezonas povi legi almenaŭ simplan tekston el lernolibroj, sed la homa voĉo estas la natura rimedo de komunikado. Estas grave por kompreni parolitan praktikan lingvon. Nature estas ankaŭ grave por koni mem iom paroli en praktikaj situacioj. Por skribi bonan tekston per fremda lingvo, nome la rusa, tio estus iom pli multe postulema tasko kaj tio ne vere estas mia celo.
Por mi bone sufiĉos se mi kapablos kompreni rusan norman libran tekston kaj relative facilan parolon kaj ankaŭ povus iom mem paroli aktive kaj skribi simplan rusan tekston. Eble mi atingos ĉi tion praktikan lingvan celon post diligentaj studadoj de kelkaj jaroj?
Kaligrafion ni fakte tre malmulte ekzercas en la moderna mondo, sed estas utila por kompreni. Rusa teksto per komputilo postulus iom pli da helpiloj ol kiom la norma finna komputilo enhavas.
Mi aŭdis kelkaj personoj fieri pri tio ke ili dum longa tempo ne plu skribis ion mane, nur per komputilo. Miaopinie tia fiereco tamen estas nepraktike kaj hereze. Estas digne, valore kaj utile por koni kalkuli, skribi kaj desegni mane. Komputilo tute ne estas la sola fonto de ĉio homa saĝeco.
En lernejoj oni lastatempe provis por uzi komputiloj por ekzemple tia matematiko kio ne estas tre facile por skribi per norma komputila klavaro. Estas pli facile por desegni mane ekzemple geometrian grafikaĵon.
Kredeble oni en la popolaltlernejo jam pensas kiel oni plej facile uzus komputilon por instrui ekzemple la rusan lingvon por klientoj en la Interreto. Por multaj personoj estas pli nature por skribi kaj desegni mane ol uzi klavaron, speciale se la figuroj estas iom komplikaj. Certe oni povus uzi pretaj tekstoj kaj pretaj bildoj, sed estus pli nature se la instruisto desegnas mem.
Nu, la futuro ankoraŭ ne estas ĉi tie por ni por vidi. Kaŝita estas la estonteco. La venontaj monatoj ĝin por niaj okuloj montros.
Espereble la rusa lingvo bone prosperos kaj evoluos en la urbo Pori kaj en la tuta Finnlando. Nature estus ankaŭ esperinde pli bona estonteco por nia kara lingvo Esperanto, sed la opinioj kaj sintenoj de burokratoj, lernejoj kaj politikistoj estas tre negativaj por la ideo de kulture neŭtra internacia lingvo. Nur la angla lingvo kiel "internacia" lingvo estas kara por lernejoj.
Miaopinie apartaj sendependaj nacioj kun iliaj propraj lingvoj kaj la internacia lingvo Esperanto inter la nacioj estus la plej bona monda modelo. Usono, usona kulturo kaj la angla lingvo tute ne estas bona modelo por aliaj landoj.
Somero ne estos por mi nura ferio. Mi intencas lerni multaj gravaj temoj kaj fari grandaj laboroj ... nu almenaŭ relative grandaj, kiel pensiulo.
La lastajn fotojn mi fotis kiam mi vespere promenis hejmen el la lasta printempa rusa kurso. La Suno brilis nur malalte, sed ĝi ankoraŭ ne subiris.
Nur tre malmulte da neĝo kaj glacio restis en la urbo. La vetero estis relative varmeta, kvankam ofte estis frosto dum nokto.
Jes, la kristanisma kirko de centra Pori, finne "Keski-Porin kirkko" denove aperas en foto. Tio ne devenas el mia religieco, ĉar mi ne estas kristanisma. Kirkoj nur estas pompaj kaj imponaj konstruaĵoj kaj tial indaj por foti.
La suban bildon mi fotis el ponto "Kaarisilta" kiam mi promenis el "Kirjurinluoto" al "Pormestarinluoto". La konstruaj laboroj sur la suda bordo de rivero estas iom videblaj. Kredeble la Suno ankoraŭ iom brilas al la ruĝa brika turo de kirko.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |