<< | #433 ; Plej fortaj temoj por ĉi tio printempo |
>> |
Eble nun dum monato aprilo jam estas iom malfrue por fari bonaj promesoj por la nova jaro 2023? Ĉiuokaze mi nun solene promesas ke mi finfine lernos pli pri elektraj motoroj, precipe pli grandaj motoroj. Mi estas jam maljuna kaj tial mi ne plu povas prokrasti la gravan taskon.
Evidente ne eblos por mi en praktiko vere labori kun grandaj kaj fortaj elektraj motoroj. La principoj tamen estas interesaj.
La apude fotitaj finnaj libroj estas proksimume 10 jaroj aĝaj kaj sufiĉe modernaj. Mi pruntis ilin el la urba libropruntejo (biblioteko). Nova tekniko ebligas pli bonan kaj ekonomian uzon de elektraj generatoroj kaj motoroj ekzemple en novaj ventmueliloj (elektroproviza instalaĵo) kaj elektraj aŭtoj. Elektroniko ne plu estas nur por malaltaj tensioj kaj malgrandaj efektoj.
Certe mi volas bone kompreni ankaŭ la tradiciajn motorojn kiojn oni kuplas rekte al elektra reto.
Elektraj motoroj certe estas gravaj por industrio, sed ili estas utilaj ankaŭ ekzemple por moderna hejmo. Nova tekniko ebligas ekzemple por ekonomie pumpi akvon aŭ alian likvaĵon per forta elektra motoro laŭ bezono, ekzemple por klimatiza aparato.
En praktiko mi evidente povas labori nur kun elektraj motoroj de malalta tensio (malpli ol 48 Voltoj) kaj tial nur relative malgranda efekto.
Mi lernis bazaj scioj pri elektro kaj elektroniko en lernejo jam antaŭ proksimume 45 - 50 jaroj. Tamen mi tre malmulte lernis detaloj pri elektraj motoroj. Nu, eblas ja lerni ankaŭ mem ekzemple el libroj, tute sen lernejoj.
Oni ĝenerale tro multe aprezas lernejojn. Por bazaj scioj lernejoj povas esti utilaj unue, sed pli malfrue oni pli bone lernu mem. Ekzemple la multekostaj universitatoj apenaŭ kapablus helpi en lernado de praktike gravaj scioj.
Klare labora vivo povus esti bona por lerni modernan teknikon, sed labora vivo apenaŭ plu eblos por mi. Evidente viro 50 jaroj aŭ pli aĝa jam estas tro maljuna por nova fabrika laboro en Finnlando.
Mi ja estas maŝina inĝeniero kaj tute ne elektra inĝeniero. Tamen multaj eblecoj ankoraŭ ekzistas en la vasta mondo. Kiel oni diris angle en fama scienc-fikcia filmo:
"There is no other destiny, than what we make ourselves." ; Ekzistas nenia alia destino ol kion ni faras mem.
Evidente ekzistas multaj aliaj tipoj de elektraj motoroj kaj la teoriaj detaloj de diversaj tipoj estas iom aliaj. Restas do multe por lerni kaj espereble ankaŭ multe por desegni kaj kalkuli. Tamen provizore por mi sufiĉas multe da tempo por lerni.
Mi certe ne estas ia speciale granda fanatikisto por elektraj aŭtomobiloj, sed evidente en la moderna mondo estas kelkaj tipoj de elektraj motoroj gravaj por novaj aŭtoj. La baterio de elektra aŭto ja proponas kontinuan kurenton (DC) sed miascie estas tamen la motoroj nur por alterna kurento (AC). Oni do bezonas fortan elektronikan aparaton por aliformi la DC al alterna kurento de konvena frekvenco.
La tipoj de elektraj motoroj uzitaj estas nomitaj (angle) "induction motor" kaj (angle) "synchronous motor" kaj la elektronika aparato kio produktas el kontinua kurento de baterio por motoro alternan kurenton de dezirita frekvenco estas frekvencoregulilo ; ĉiuj el ili certe estas partoj de grava moderna tekniko kiojn ni volas bone koni en nia civito "Mueleja Insulo".
Elektraj motoroj, mi vin konkeros - ion belan tagon! Kaj eĉ se estus la tago bela aŭ malbela.
La rusa lingvo kaj rusaj literoj evidente estas parto de mia propra mem selektita destino. Apude estas fotita tabulo de rusaj literoj el la vando de loka popolaltlernejo. Kredeble ĝi estas plejparte intencita por infanoj, sed eble utila ankaŭ por pli aĝaj lernantoj de lingvo.
Mia intenco estas nun por esplori la tabulon pli detale, en ordo, kaj la literojn kaj la vortojn. La tabulo enhavas nur la grandajn literojn, sed ni certe lernu ankaŭ la malgrandajn same bone. Kelkaj kursivaj literoj povas aperi iom aliaj ol la normaj.
Mi devas konfesi ke mi fakte ankoraŭ havis iom da problemoj kun la rusaj literoj, kvankam mi uzis ekzemple unu tutan kursan jaron por ilin lerni antaŭ pli ol 10 jaroj. Miaj instrukcioj por prononcado estas iom krudaj. Unusilaba vorto nature havas akcenton sur la sola silabo ( nu ... kie alie? ) kaj mi ofte tion ne skribis. En rusa vorto ĉio vokalo apartenas al sia propra silabo.
Nu, mi ne lernis origine el ĉi tio bela tabelo, sed "ĉio aĝo estas edukado" kiel la suomoj diras "oppia ikä kaikki".
А а А а ; [ a ] ; АРБУЗ арбуз ; [ arbúz ]
Ŝajnas iom tropika frukto, esperante akvomelono. Tiaj fruktoj certe ne kreskis en la legomĝardeno de mia patro en Ostrobotnio.
Por okcidentuloj la unua litero de rusa alfabeto ŝajnas neproblema, estas kiel okcidenta A.
Б б Б б ; [ b ] ; БЕЛКА белка ; [ bélka ]
Ĉi tio animalo estas la bone konata sciuro. Por okcidentuloj ni rakontu ke la litero estas prononcita kiel okcidenta B.
В в В в ; [ v ] ; ВОЛК волк ; [ vólk ]
Estas lupo, iom granda rabobesto. Ĉu ridetanta lupo? Nu, por infanoj eble lupo prefere estu speciale afabla kaj iom ridetu?
Eble okcidentaj personoj atendis literon "C" post A kaj B, sed ĉi tio litero fakte estas prononcita kiel okcidenta V.
Г г Г г ; [ g ] ; ГУСЬ гусь ; [ gús ]
La animalo estas la iom granda birdo ansero. La litero do estas prononcita kiel okcidenta G.
Д д Д д ; [ d ] ; ДОМ дом ; [ dóm ]
Estas ja domo ... aŭ eble eĉ hejmo. La litero do estas prononcita kiel okcidenta D.
Е е Е е ; [ je / e ] ; ЕНОТ енот ; [ jinót ]
La animalo estas nomita lav-urso ( se estas "Енот-полоскун" ) aŭ eble niktereŭto ( se estas "Енотовидная собака" ) Mia rusa vortaro nome ne scias la diferencon.
Ё ё Ё ё ; [ jo ] ; ЁЖ ёж ; [ jož ]
La animalo evidente estas ruse Обыкновенный ёж , esperante erinaco , kion mi tamen trovis nur aparte. Nome la finna Vikipedio ne sciis kio estas "siili" esperante.
Ж ж Ж ж ; [ ž ] ; ЖУК жук ; [ žyk ]
La animalo estas ia koleoptero
Mia iama finna instruistino por rusa lingvo nomigis la literon al "aranea-S" ĉar ĝi iom aperas same kiel araneo.
З з З з ; [ z ] ; ЗАЯЦ заяц ; [ zájits ]
La animalo estas leporo
И и И и ; [ i ] ; ИГОЛКА иголка ; [ igólka ]
Estas kudrilo
Й й Й й ; [ j ] ; ЙОГУРТ йогурт ; [ jógurt ]
Estas jogurto
К к К к ; [ k ] ; КОШКА кошка ; [ kóška ]
La animalo estas la bone konita hejma kato
Л л Л л ; [ l ] ; ЛИСА лиса ; [ lisá ]
La animalo estas ia "Лисица", esperante vulpo
М м М м ; [ m ] ; МЕДВЕДЬ медведь ; [ midvéd ]
La animalo evidente estas ia speco de urso
Н н Н н ; [ n ] ; НОЖНИЦЫ ножницы ; [ nóžnitsy ]
En la bildo estas ja tondilo. La litero tamen estas eble iom surprize prononcita kiel la okcidenta N.
О о О о ; [ o ] ; ОЛЕНЬ олень ; [ alénj ]
La animalo klare estas ia cervo
П п П п ; [ p ] ; ПЕТУХ петух ; [ pitúh ]
La iom granda birdo estas bela koko, edzo de kokino. La literon oni prononcas kiel okcidenta P.
Р р Р р ; [ r ] ; РЫБА рыба ; [ rýba ]
La animalo en bildo estas ia fiŝo. La literon oni eble iom surprize prononcas kiel okcidenta R.
С с С с ; [ s ] ; СЛОН слон ; [ slon ]
La granda animalo en bildo klare estas elefanto. La literon oni do prononcas kiel okcidenta S.
Т т Т т ; [ t ] ; ТИГР тигр ; [ tigr ]
Estas ja la granda rabobesto tigro, kvankam aperas iom infana en la bildo.
У у У у ; [ u ] ; УТКА утка ; [ útka ]
La birdo kredeble estas esperante anaso. Mia rusa-finna vortaro tamen donas du signifoj: "sorsa" kaj "ankka".
Ф ф Ф ф ; [ f ] ; ФЛАГ флаг ; [ flag ]
Estas ja flago, eble de Rusujo? Mi iom forte manipulis la foton kaj la koloroj tial eble ne estas originaj.
Х х Х х ; [ h ] ; ХЛЕБ хлеб ; [ hleb / hlep ]
Estas ia pano. Kaj la literon oni prononcu kiel forta H.
Ц ц Ц ц ; [ ts ] ; ЦЫПЛЁНОК цыплёнок ; [ tsypljónak ]
La malgranda birdo estas kokido, infano de kokino. Por mi tamen ĉi tiu litero plej facile signifas ЦАРЬ ( Esperante caro )
Ч ч Ч ч ; [ tš ] ; ЧАСЫ часы ; [ tšisý ]
En la bildo estas horloĝo. Por mi ĉi tiu litero tamen plej facile signifas ЧАЙ ( Esperante teo )
Kaj jen la lastaj literoj:
Ш ш Ш ш ; [ š ] ; ШАРИК шарик ; [ šárik ]
En la bildo estas balono. Mia rusa-finna vortaro ne konas la vorton, sed diras ke ШАР
estas globo. Do la vorto ШАРИК
eble signifas malgrandan globon?
Щ щ Щ щ ; [ štš ] ; ЩЕНОК щенок ; [ štšinók ]
La juna animalo en la bildo estas evidente hundido, sed la vorto kredeble signifas nur ian idon, eble ne nur hundidon?
Ы ы Ы ы ; [ y ] ; ĉi tiu apenaŭ povus esti la unua litero de io ordinara vorto? Kaj la signojn Ъ Ь ъ ь Ъ Ь ъ ь oni uzas nur post kelkaj literoj.
Э э Э э ; [ e ] ; ЭКСКАВАТОР экскаватор ; [ ekskavátar ]
La granda maŝina laborilo estas elkavatoro, ŝovelmaŝino.
Ю ю Ю ю ; [ ju ] ; ЮЛА юла ; [ jilá ]
La aparato estas giroskopo, turbo.
Я я Я я ; [ ja ] ; ЯБЛОКО яблоко ; [ jáblaka ]
Estas ja pomo, la frukto.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |