<<

#431 ; Ni iom subrigardadu la oldan & novan mondon

>>

Fine estas la nova loka vendejo en urboparto "Pormestarinluoto" de urbo "Pori" preta por servi la klientojn. Mi ĝin fotis (la suba foto) proksimume duonon de horo antaŭ ol ĝi vere komencis vendi la unuan tagon, iom nekutime malfrue je 10 horoj. Nu, mi nur returnis unu horon poste kaj tiam jam eblis por aĉeti nutraĵojn kaj porvivaĵojn. La finna teksto OMAN KYLÄN KAUPPA estas esperante "vendejo de propra vilaĝo".

Evidente komerco estas tre grava temo en la granda moderna mondo. La tagoj de origina preskaŭ perfekta memstara loka ekonomio jam antaŭ longe pasis. Speciale por urbaj ordinaruloj eblas tute mem produkti nur tre malmultajn porvivaĵojn. Ĝenerale oni produktas ĉion eblan en grandaj fabrikoj, eble en Ĉinio aŭ en io alia distanca lando? Ankaŭ la moderna agrikulturo jam estas ia industrio.

Nu, mi certe volas mem fari almenaŭ ion kaj ne nur uzi pretajn industrie produktitajn produktaĵojn. Mi ekzemple pensis ke mi eble anstataŭigus la malgrandan teleskopeton en mia pordo per elektronika fotilo kaj "Raspberry Pi" mikrokomputilo (mallongigita RPi) tiel ke mi povus vidi kio estas malantaŭ mia pordo tra "Ethernet" -kablo, ekzemple el mia labora tablo.

Tamen la RPi konsumas iom multe da elektra kurento, tro multe por baterio. La komputilo ne startas tre rapide kaj mi ne volas uzi ĝin tuttempe. Mi bezonus ankaŭ alian komputilon por ricevi la signalon el la almenaŭ 5 metrojn distanca fotila RPi. Tro multe da dratoj en la ĉambro. Tro multe da kosto. Mi ne volas startigi la komputilon sur mia labora tablo por vidi kiu sonorigas je la pordo.

Klare la kombinaĵo RPi + fotilo ĝenerale estas mia favorito, sed por la porda teleskopeto ekzistas pli bona kaj pli malmultekosta solvo. Ĝi estas fotita apude. Produktita en Ĉinio, surprize?

Ĝi bezonas nur du AAA-baterioj. Ĝi funkcias sufiĉe rapide kaj sufiĉe bone. Certe ne la plej bona fotilo en la mondo kaj ne la plej bona ekrano, sed por tia uzo tute kontentiga aparato. Facila por munti al la pordo anstataŭ la malnova teleskopeto.

En io filmo mi vidis kiel facile estas por pafi kaj mortigi ordinarulon, se li vivas sole. La mortiganto nur sonorigas la sonorileton kaj premas la pafilon kontraŭ la pordo apud la porda teleskopeto. Oni apenaŭ povas vidi detalojn tra la teleskopeto en alia direkto, sed ofte eblas observi ke nun io komencis por uzi la teleskopeton. Ofte nome estas pli da lumo en la loĝejo ol en la ŝtuparejo. Tiam la mortiganto pafas tra la pordo al la kapo de viktimo kaj jen estas la mortiga laboro preta.

Nu, min oni fakte nur relative malofte pafas kaj mortigas. Tamen miaopinie estas la porda fotilo bona novaĵo.

Jes, multaj pretaj industrie produktitaj aĵoj sendube estas bonaj kaj utilaj. Kaj tamen bezonas ĉiu individuo ion veran taskon en la vivo. Certe ni volas tute mem fari ion kaj ne nur aĉeti pretajn produktaĵojn el vendejoj.

Vera artisto mi certe ne estas. Mi ne kapablas por bone desegni, pentri, skulpti, ludi instrumenton ... kaj mi eĉ ne volas provi tian. Arto povas esti bela por rigardi aŭ por aŭskulti, sed ia sola senco de vivo ĝi tamen ne estas por mi.

Por foti kaj dokumenti, tio tamen estas por mi grave. Kelkaj lingvoj estas gravaj. Historio de finna popolo estas interesa. Tekniko estas gravega temo, kvankam malnova tekniko ne plu estas utila en praktiko. Ekzemple multaj laboriloj kaj aparatoj uzitaj en malnova agrikulturo estas jam tute eksvalidiĝaj en praktiko.

Optiko estas ege grava temo - malgraŭ la iom bedaŭrinda fatalo de mia malnova porda teleskopeto. Lumo estas mirinda afero. Mallumeco instruas por ni kiel mirinda afero estas la lumo. Eble simpla afero, sed tamen grava.

Mi kontinuos por lerni ekzemple pli da rusa lingvo. Espereble mi iam vere povos uzi la rusan lingvon en veraj praktikaj cirkonstancoj.

Pri la apude fotita malnova popolaltlerneja tabulo de rusaj literoj mi tamen iom devas apelacii. Oni ja ĝenerale povas pensi ke la 4 literoj en la plej suba vico estas prononcitaj (kiam akcentaj) kiel Е [je], Ё [jo], Ю [ju], Я [ja] sed la apude skribitaj ...

Е = Й + Э
Ё = Й + О
Ю = Й + У
Я = Й + А

... ŝajnas por mi iom strangaj. Miaopinie la rusoj ne faras tiaj anstataŭigoj. Eble iom utilaj por lerni la rusajn literojn, sed alie strangaj. La rusoj fakte ordinare skribas nur la literon е kiam en lernolibra teksto estus la litero ё. Ili scias kiel prononci la vortojn. Kaj certe la granda malnova tabulo estas bela kaj konservinda.

Ni kontinuos por batali tra la vivo. Iam nia batalo eble ŝajnas senespera, sed ni prenu nur unu tagon pofoje. Senesperaj problemoj de granda mondo ne estas nia kulpo. La respondeco pri la monda frenezeco tute ne apartenas por ni. Tute ne utiligas individuon por suferi konsciencriproĉon pro la monda klimato. Politikistoj portu la respondecon.

Ni forte batalu kontraŭ monda frenezeco.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)