<<

#430 ; Loka arto praktika plej multe valoras

>>

Por "porianaj" urbaj piedirantoj, kiuj uzas la malnovan ponton "Porinsilta" por superpasi la grandan lokan riveron "Kokemäenjoki", estas certe la konstruaj laboroj de venonta "rivera centro" sur la suda bordo de rivero tre grava vintra vidindaĵo.

Nun estas la konstruaj laboroj ankaŭ klare aŭdeblaj, ĉar la alta fostiga maŝino komencis sian bruan laboron. Kredeble la malnova rivera bordo estas iom mola bazo por la novaj konstruaĵoj, kaj tial oni prefere volas fortigi la fundamenton per multaj fostoj kioj firmigos la grundon tiel ke eblos sekure porti la novan ŝarĝon.

Eble ankaŭ mi povos iam somere aŭ aŭtune priĝui ekzemple glason da biero sur la nova "rivera centro". Ni tintigu la glasojn!

Konstruaĵoj ĝenerale estas gravaj. Nu, mi ne scias ĉu la nova "rivera centro" estus absolute la plej grava loka konstruaĵo, sed principe konstruaĵoj estas la praktika bazo por moderna homa vivo. Kia ekzemple estus la finna demokratio tute sen konstruaĵoj? Kiaj estus la laborejoj, lernejoj kaj la sanitara servo? Kie loĝus la civitanaro nokte, vintre, dum ŝtormo?

Por multaj finnaj posendantoj de domo estas la novaj intencoj de EU certe tre malkvietigaj. EU nome volas forte plialtigi la postulojn por energia efikeco de domoj, ne nur por novaj domoj, sed ankaŭ por malnovaj domoj. Estos multekosta novaĵo ekzemple por loĝantoj de kamparo, kie la ekonomia valuo de malnovaj domoj jam iom multe malaltiĝis ... kaj eĉ samtempe kiam eblecoj por sufiĉa porvivo malboniĝis.

Eble oni jam pensas en EU ke ili povas postuli el Finnlando kion ajn. Ili scias en EU kiel multe finnoj ĝenerale timas Rusujon kaj kiel fervore la plej multaj finnoj volas aniĝi al NATO. Kredeble la finnoj do estos pretaj por akcepti kiojn ajn postulojn? Ili volas oferi siajn arbarojn por EU. Ili volas protekti la abundajn sovaĝajn lupojn (kioj senfine venas el Rusujo). Ili estas pretaj por pagi kion ajn sumon pro la fifama "verda transigo"?

Ne eblas por Finnlando por savi la mondon, sed sian propran nacian ekonomion la finnoj certe kapablos detrui per la "verda transigo". La politike verdaj klare estas granda problemo por la ordinara finna popolo.

La modernaj postuloj por varma izolaĵo de novaj domoj estas jam frenezaj. Se oni uzos la samajn postulojn ankaŭ por malnovaj domoj, kredeble perdos multaj finnoj fakte sian hejmon. Ili eble ne havos la monon por la postulitaj multekostaj riparoj.

La finna demokratio klare ne estas tre forta en praktiko. Burokratoj kaj politikistoj prefere decidas sen la popolo. Oni tute ne bezonis komisionon pri la prizorgo de viruso en Finnlando. La popolo tute ne bezonis por voĉdoni pri la membreco en NATO. La finna popolo tute ne bezonis baloti pri la sankta Eŭro (membreco en EMU).

Libereco de opinio surprize estas iom dubebla en la moderna Finnlando. Kelkaj malplimultoj klare posedas jam multe da rajtoj, sed la rajtoj de normaj civitanoj ne ŝajnas same bonaj. Mi jam vidas iom da trajtoj de diktatoreco en la finna burokratio kaj politiko.

Tamen eblos baloti en la venonta parlamenta elekto. Oni jam nun tre multe spekulativas pri la venonta finna registaro. Nu, por mi la registaro ne estas grava afero. Ĉiuokaze la partioj en la registaro estos por mi plejparte tute eraraj partioj. Mi certe ne volas baloti eraran partion. Mian solan voĉon mi uzu pli prudente.

La venonta parlamenta elekto certe ricevas multe da publikeco. Nu, por mi la debatoj, disputoj kaj intervjuoj tamen estas tute indiferentaj. Mi jam decidis al kio partio mi voĉdonos kaj nenio debato plu povos influi al mi.

Devas teknike baloti al certa persono, sed la persono estas fakte por mi indiferenta. Mi balotas nur la partion, la plej bonan nacian partion en Finnlando, SML ("SiniMusta Liike", esperante laŭlitere "la blue nigra movado"). Plej grave estas voĉdoni la plej bonan partion. En alia okazo estus la voĉo senutila kaj malŝparita.

Kredeble la nova partio SML estos nur iom malgranda partio en Finnlando, sed grave estas ke ĝi ekzistas. Prefere ni ĉiam apogu niajn proprajn opiniojn. Al registaro ni apenaŭ povos influi. Ni tamen neniam kapitulaciu al stulteco.

Mono evidente estas tre grava temo por multaj civitanoj en la ĉiam pli multekosta mondo. Ni tamen ne vendu nian propran animon. Ekzistas ankaŭ aliaj gravaj temoj. Ni ne perdu la humanecon.

Tradicie oni tre multe respektis lernejojn kaj edukadon, precipe en Finnlando. Mi tamen jam estas tre disreviĝita pri lernejoj kaj edukado. Antaŭe oni ĝenerale supozis ke la finnaj lernejoj estus proksimume la plej bona ebla en la tuta mondo. Almenaŭ por mi la "ŝaŭmero" de bona finna edukado jam burĝonis. Bedaŭrinde la lernejoj jam ŝajnas relative sensignifaj, vanaj.

Eblas lerni ekster normaj lernejoj. Ekzemple mi lernis por programadi sen ia ajn lernejo. Multaj aferoj mi lernis malgraŭ la lernejoj. Institucioj ne estas la solvo por mia socia grupo. Institucioj ofte ekzistas plejparte nur por si mem.

Por labora vivo mi apenaŭ plu havos ion por doni. Kaj la labora vivo apenaŭ plu havos ion por doni por mi. Eble estos granda milito? Klare kelkaj personoj en Finnlando aspiras por startigi militon kontraŭ Rusujo, eble kun NATO kaj Usono. Mi tamen estas jam maljuna kaj tial mi apenaŭ povus aktive partopreni en ia militado. Oni klare volis ekskluzivi min el norma finna socio.

Sed mian propran civiton "Mueleja Insulo" mi ja posedas. Ne eblos ekskluzivi min el mia propra nacio. Eblas ankoraŭ batali pro pli bona mondo.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)