<<

#429 ; Fortaj fadenoj malnovaj kaj fadenoj modernaj

>>

Intermite la iom forta marta Suno jam brilas sur ĉielo, sed ankoraŭ eblas foti pure neĝaj vintraj fotoj. Noktoj estis lastatempe frostaj, sed la surfaco de granda loka rivero tamen ne estas denove tute glaciiĝa. Libera akvo fluas en parto de surfaco, kiel la apuda foto indikas.

Politiko en Finnlando ŝajnas denove vera politiko. Multaj jaroj la finnaj parlamentaj politikistoj plejparte samopiniis pri aferoj publikaj. Ili praktike ĉiuj samopiniis pri la viruso, pri finna NATO-membreco kaj pri la milito en Ukrajno. Praktike ili perfekte samopiniis pri la publika ekonomio de lando.

Tamen ne plu ekzistas interkompreno pri la publika ekonomio de Finnlando inter parlamentaristoj. Oni subite vekiĝis por ekvidi ke mankas proksimume 10 miliardoj € ( kio egalas 10000 milionoj € ) da publika mono. Tion grandan sumon la nuna registaro kvazaŭ kaŝe eluzis dum kelkaj jaroj aldone al la nepraj kostoj de krizoj.

Multaj partioj kaj informservoj nun meditas kiel oni ŝparu 10 miliardoj eŭroj da publika mono dum la venontaj 8 jaroj. Ŝajnas malebla tasko. Bezonoj ja ĉiam abundas. Politiko estas nature iom facila kiam oni povas uzi pli da publika mono por diversaj bezonoj, sed fariĝas tre dolora laboro kiam oni nepre devas ŝpari multe da mono en la ĉiutage pli multekosta mondo.

Por finnoj ŝajnas kelkaj temoj sanktaj. Estus kredeble malfacile por depreni monon ekzemple el edukado kaj sanitara servo. Aliflanke oni apenaŭ povus plialtigi impostojn en Finnlando tiel multe kiom oni bezonas ŝpari en publika ekonomio.

Por mi mem estas edukado ne plu ia fetiĉo. Mi jam vidis kiom malbona estas la profesia edukado kaj eĉ la altlernejoj en Finnlando. Nu, se universitatoj estas aŭtonomaj, kial ili do ne mem sorgu pri iliaj propraj enspezoj por kompensi iliajn proprajn iom grandajn elspezojn? Kial ili tiel peze ŝarĝas la ekonomion de lando se ili estas vere aŭtonomaj kaj tute ne eblas por la ŝtato por ilin komandi?

Tre multekosta kaj malfacila ĉiuokaze estos la futura vojo de EU-NATO-Finnlando. Tre multekosta estos la finna oficiala malamo kontraŭ Rusujo. Mia bona konsilo por la nova finna registaro - kia ajn ĝi estos - estas por trovi la plej bonajn amikojn tute proksime kaj la malamikojn kiel eble plej malproksime, prefere malantaŭ oceano.

Malgranda bona novaĵo estas fotita apude.

La finna "Karhunlanka" ( esperante "fadeno de urso" ) estis tradicie la plej fortika norma fadeno por hejma uzo. Origine estis bildo de urso en la fadena bobeno. Tamen mi jam kredis ke ne plu eblas aĉeti tian novan fadenon.

Nun tamen eblas. Mi trovis paketetojn de novaj "Karhunlanka" en vendejo, 2 fojoj 20 metroj da kredeble fortika fadeno en unu paketeto.

Certe mi ne estas ia lerta trikisto, sed okaze mi bezonas por ripari ekzemple la veston. Mi prefere uzas la plej fortikan fadenon ... kvankam kredeble tio ofte ne estas la plej bona solvo. Kredeble la fadeno prefere ne estu pli fortika ol la vesto ...

Ĉiuokaze, bonvenon al la moderna mondo, vi nova fortika "Ursa fadeno"!

Oni konstruis novan lokan vendejon de ĝeneralaj manĝovaroj en urboparto "Pormestarinluoto". Ĝi jam aperas preta, almenaŭ el eksterna flanko, sed ankoraŭ ne funkcias. Oni poste malkonstruos la tutan domon de malnova vendejo.

La malnova vendejo ankoraŭ (parte) funkcias, sed kredeble ne plu tre longe. Do jam estas bona tempo por foti la ambaŭ vendejojn. Ili fakte situas preskaŭ flanko ĉe flanko, sed estus malfacile por foti ilin en nur unu foto.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)