<<

#428 ; Jam iom pli da lumo en la loka mondo

>>

Jam estas signife pli da lumo en la naturo de Finnlando. Espereble la plej malfacila sezono de jaro jam pasis. Estos nova printempo kaj nova somero, sed ankoraŭ estas neĝo sur tero kaj la temperaturoj estis frostaj ... aŭ almenaŭ plejparte frostaj.

Por mia malsana gorĝo multe helpas kamomila teo. Ekzistas ankaŭ aĉeteblaj kamomilaj teoj kioj enhavas iom da vanilo kaj eĉ "manuka" mielo. Ilia gusto estas pli bona. Speciale mi ŝatas la teon "Throat Comfort", kio estas pli dolĉa. Kelkaj alternativaj kamomilaj teoj estas fotitaj apude.

Mi origine aŭdis pri kamomilo kiel kuraca planto el mia patrino dum infaneco. Ŝi iam enspiris varman vaporon de kamomilo por farti pli bone, vintre laŭ mia memoro.

La teksto "Yogi Tea" aperas en la paketo de teo-saketoj en la apuda foto. Nu, jogo ne estas mia hobio, sed estis hobio por mia patrino kaj ŝi posedis kelkaj libroj pri jogo. La patrinajn librojn mi jam donacis for.

Jogo apenaŭ estus la hobio por mi. Mi havas aliaj celoj por intereso. "Raspberry Pi 4 / 400" -mikrokomputiloj certe estas unu el ili. Ekzistas bona nova espero por RPi. "Bill Gates" ne venkos nin.

Bona novaĵo pri la finna reklama televidila firmo mtv.fi estas ke nun denove eblas vidi kaj la filmojn kaj la novaĵojn kun RPi kaj la nova sistemo "Bullseye" en la ĝenerala komputila reto, Interreto. Estas speciale grava afero, ĉar la per nepra imposto financita "Yle areena" ne plu montras novaĵojn kaj tie la filmoj estas pli malbonaj ol antaŭe. La finna ŝtata firmo YLE estas tre multekosta por la finnaj impostpagantoj.

Muntado de openCV, la grava programaro por RPi por komputila vidkapablo, longe estis por mi problemo. Jam tamen ekzistas tre facila solvo. Oni simple skribu en komanda fenesto de RPi la tekston sudo apt install python3-opencv . La solvo kredeble estas por la nova vario de programa lingvo Python 3. La vario 2.7 de Python nome estas jam iom malnova.

Eble ĉi tio ne estas la plej bona metodo por munti openCV por Python, sed certe la plej facila kaj mi kredas ke provizore por mi tute sufiĉa.

Eblas testi la sukceson de muntado de openCV simple rekte en komanda fenestro same kiel en la supra bildo, skribante la tekston:

python3 -c "import cv2; print(cv2.__version__)"

... kio nur montras la varion de openCV. En mia kazo la rezulto estas "4.5.1".

Alternative oni povas testi la muntadon ekzemple per la Python programo Thonny :

# Simpla testo por openCV
import cv2;
print(cv2.__version__)

... Kio nur montras la saman varion de openCV. Certe mi havas grandaj esperoj pri la programo. Eĉ relative simpla (komputila) grafiko estas tre grava temo.

La nova RPi proponas multe da espero por la futuro. Mi povas ekzemple denove rigardi svedajn "Wallander" -filmojn el Interreta adreso de la finna reklama televidila firmo mtv.fi kun la foliumilo de RPi.

Por la ordinara RPi 4 kun aparta konektilo por orelumoj mi povas uzi la malnovan VGA-ekranon. Por RPi 400 mi nepre bezonas HDMI-ekranon kun konektilo por orelumoj.

Nu, multe da dratoj sur tablo, sed por hejma uzo nenia severa problemo. Vere portebla RPi tamen bezonus ankaŭ fortan akumulatoron. Do vera portebleco bedaŭrinde ankoraŭ ne eblas por mia RPi-sistemo.

La moderna granda mondo klare estas iom malserena, sed mi firme kredas al bona futuro de nia propra sendependa civito "Mueleja Insulo".

Mi ankaŭ konfidas al bona estonteco de mikrokomputilo "Raspberry Pi" kaj al la novaj eblecoj de programaro "OpenCV".

Kun bona kamomila teo ĉio eblos. Ni neniam kapitulacios! Ni estu trankvilaj kiel rinoceroj.

Saneco nature estas grava afero. Kaj pri saneco mi certe devas mencii la dekstre fotitan kruĉon por gargari la nazon per varma akvo kun (prefere mara) salo.

La finna nomo de naza gargara kruĉo estas "Sarvikuono", esperante "rinocero".

Estas utila por prizorgi kaj flegi korizon, nazan kataron, gripon, alergion, astmon. Oni ĝin uzu unu fojon tage.

Ĉu vi iam vidis bluan rinoceron? La koloro de mia rinocero tamen estas blua, kiel la apuda foto atestas. Jes, kamomila teo, mara salo kaj la naza gargara kruĉo "rinocero" estos miaj armiloj kontraŭ la vintraj malsanoj.

Multe restas por batali!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)