<< | #426 ; Baldaŭ estos la semajno por ĝenerala vintra ferio |
>> |
Kutime finnoj pasigas vintran ferion de unu semajno dum monato februaro. Miaopinie oni nomis ĝin dum miaj junularaj jaroj (antaŭ pli ol 40 jaroj) finne "hiihtoloma", rekte esperante tradukita 'skiada ferio'. Nu, mi ne scias kiom dum moderna tempo eblus vere skii sur natura neĝo en sud-okcidenta Finnlando. En orienta kaj norda parto de lando tamen kredeble estas iom multe da neĝo.
Eble la klimato vere estos pli varma meznombre dum la resto de mia vivo, estu la kialo kio ajn. Okazis ja multe da ŝanĝoj en la monda klimato dum multaj miloj (103), milionoj (106) kaj eĉ miliardoj (109) da jaroj, plejparte sen homara kulpo. Ekzemple atmosfera oksigeno el verdaj plantoj kaŭzis grandan malvarmigon de monda klimato dum la frua evoluado de vivo.
La nuna vetero tamen estas ankoraŭ relative vintra, kvankam iom pli milda ol dum mia infaneco en Ostrobotnio.
Kaj en la vintra loka rivero estas eble avantaĝe ke la pinto de 'Kirjurinluoto' (fifama pro la somera muzika evento "Pori Jazz") estas tiel akra kaj fortika kiel la apuda foto indikas. La pinto de 'Kirjurinluoto' laboras kiel glacirompilo kiam la glacioj de rivero movas al la maro.
La saman pinton de 'Kirjurinluoto' kun la malnova ankro el alia perspektivo vi vidas en la somera artikolo #406.
Unu el miaj grandaj revoj estas perfekta "Raspberry Pi" (mallongigo RPi) mikrokomputilo. Provizore estas malfacile por vivi tute sen "Windows" -komputiloj. Mi ja ne estas ia vera spertulo pri "Linux", nur ordinara inĝeniero-programisto-amatoro-pensiulo.
Tamen la dekstre fotita aparateto certe estas por mi utila kun RPi. Kun tio aparateto eblas uzi ses diversaj memoraj kartetoj tra USB-konekto. RPi-komputiloj ne enhavas lokon por aldona memora karto - nome alian lokon ol por la memora karteto de la sistemo.
Nu, la apuda foto estas nur surscenigo, nenia vera uza situacio. La karto en la aparateto estas fakte nura malplena adaptilo por pli malgranda karteto, sen ia ajn memora kapacito, sed de la sama fizika grando kiel la memora karto de mia fotilo.
Jes, kiel mi fotu la veran memoran karton de fotilo sen memora karto en la fotilo! Iam fotisto nepre improvizu.
El kelkaj fotiloj eblas legi la fotojn al komputilo tra USB-drato. Mi tamen malfiksas la memoran karton el fotilo kaj uzos la USB-aparateton por legi la fotojn al komputilo. Kun la USB-aparateto por legi memorajn kartojn estas la RPi-mikrokomputilo ree iom pli perfekta.
Kaj se mankas USB-lokoj, kredeble eblas uzi la alian USB-aparateton kio estas videbla en la sama foto. Mi tamen ankoraŭ ne testis kun RPi ĉu vere eblas uzi pli ol 4 USB-aparatoj samtempe sen problemoj. Nu, se estus problemo, mi povas provizore malfiksi ekzemple unu USB-memoron por legi la fotojn tra tio loko.
Mikrofonon la RPi -komputilo ankoraŭ ne enhavas. Eble mi povus trovi ion propran solvon? Ekzistas ja aĉeteblaj simplaj mikrofonoj kun preta fortigilo. Mi tamen devas unue esplori la aferon. Miamemore ne eblas en RPi por rekte "ciferigi" analogian signalon, kvankam tio eblas en la pli simpla "Arduino Uno". Tamen kredeble ekzistas apartaj A/D-konvertiloj por RPi?
Konstruaj laboroj sur la rivera bordo ŝajne bone progresas. Nivelo de akvo en la rivero provizore ŝajnas stabila. La suba foto indikas ke oni jam baldaŭ estos preta por fandi betonon por la nova 'rivera centro'. Estas videbla multe da stangoj de ŝtalo por firmigi betonon.
La kolorriĉa somera restoracia ŝipo sendube povos trovi ion alian lokon por la sekvanta somero, se necese. Ĝi estas nenia vera velŝipo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |