<<

#425 ; Perfekta programaro por la ĝenerale uzebla RPi

>>

La perfekta internacia lingvo por la tuta granda mondo ja estus nia kara Esperanto. En perfekta mondo la situacio de Esperanto kiel internacia komunikilo certe estus tre bona. Nu, klare la granda mondo estas ankoraŭ iom mankhava ... kaj mi evidente ne povas ĝin helpi. Mi tamen espereble povas helpi por trovi bonaj programoj por novaj "Raspberry Pi" -mikrokomputiloj.

La programa pako (kun operaciumo) por la vario "Full" por "Raspberry Pi" (mallongigita RPi) certe jam estas iom granda. Ĉiam tamen eblas plibonigi kaj aldoni al la programaro.

Estas ja ekzemple "LibreOffice" por personoj kiuj ŝatas oficejajn programojn. Estas kelkaj komputilaj ludoj en la pako. Mi fakte malmulte ilin uzas. Nu, se mi skribus grandan libron aŭ alian longan tekston, mi kredeble trovus veran uzon por la grandaj oficejaj programoj.

Kiel programisto mi ŝatas programajn lingvojn, programojn por skribi novaj programoj. Mi ankaŭ ŝatas matematikajn programojn. Ekzistas ja "Wolfram Mathematica" kaj kelkaj pretaj programaj lingvoj en la "Full" -pako.

Nu, la lingvo de "Wolfram" certe estas iom speciala kaj sendube postulas ioman alkutimiĝon. Ekzistas informo en Interreto pri "Wolfram Mathematica" kaj ankaŭ estas uzebla Mathematica on-line.

Mi tamen bezonas iom pli da specialaj programoj. Kaj certe mi volas uzi la bonan programon "GNU Octave" ankaŭ en RPi, same kiel en "Windows" -komputilo.

sudo apt-get install octave

# sudo apt-get install octave-doc
# Ĉi tion oni fakte ne plu bezonas aparte

sudo apt-get install octave-control octave-image octave-io octave-optim octave-signal octave-statistics

Oni ja bezonas la rajtojn de "superuzanto" nomita sudo por munti novaj programoj.

Ekzistas informo pri uzo de "Octave" kaj kelkaj liberaj libroj en PDF-formo en Interreto : GNU Octave Wiki

Jes, la lernejoj en Finnlando ne plu estas utilaj kaj la labora vivo estas por mi praktike nepermesita. Ion mi tamen bezonas por vivi racie kiel pensiulo. Libroj estas multekostaj, sed eblas iel racie labori kun la senpagaj rimedoj kioj estas proponitaj en Interreto.

Programo por programadi "Arduino" -mikroregiloj certe estas grava (vidu la apudan bildon) se oni volas efektivigi efikaj komputile kondukitaj aparatoj. Certe estas multe pli facile por programi la mikrokomputilon RPi rekte, sed la multe pli simpla mikroregilo "Arduino" bezonas nur malmulte da elektra kurento kaj funkcias efekte.

RPi estas tuta forta moderna komputilo kun kompleksa "Linux" -operaciumo, sed la "Arduino" -mikroregilo estas la efekta kaj rapida laborilo por relative simplaj taskoj. Por mi tamen daŭras iom longe antaŭ ol mi vere povos bone uzi "Arduino" -mikroregiloj. Problemo eble estas ke nur 64-bit programoj estas proponitaj?

La Python -programa lingvo estas muntita al la norma programa pako de RPi. Ĝi jam enhavas la iom specialajn partojn 'numpy' kaj 'matplotlib' por teknikaj / sciencaj programoj.

Tamen ankaŭ 'scipy' estas ofte bezonata. Oni muntu ĝin skribante en la komanda fenestro:

sudo apt install -y python3-scipy

Grafika programo de pako por RPi tute ne estas kontentiga. Oni povas nur rigardi bildojn. Tial mi volas munti la bonan programon GIMP por pritrakti fotojn multflanke kaj varilerte. Instrukcioj por uzo de programo estas proponitaj : GIMP

sudo apt install gimp

Bonaj solvoj por taskoj de RPi-uzanto estas relative facilaj por trovi en la Interreto. Ekzemple por CAD-taskoj ekzistas promesa programo "FreeCAD" kion oni muntas por RPi facile. Instrukcioj kaj ekzemploj por uzo de programo : FreeCAD, perfekta por inĝenieroj.

sudo apt install freecad

Kaj por FTP ( angle "File Transfer Protocol" ), transigo de datumoj al servilo, mi povas ankaŭ por RPi uzi la bone konatan programon "FileZilla".

sudo apt-get install filezilla

Eĉ la paĝo kion vi ĵus nun legas estis transigita al la Interreta servilo kun la programo "FileZilla". Nu, provizore mi uzis la FTP-programon nur en "Windows" -komputiloj, sed futuro povas esti alia. Mi esperas ke la futuro apartenas por RPi.

Mi nepre devas baldaŭ munti la programaron "OpenCV" tiel ke mi povos uzi ĝin el la programa lingvo 'Python' por pritrakti fotojn.

Mi fakte provizore ne bezonas por RPi 4/400 la datumbazon "MySQL", la retservilan programon "Apache" kun PHP, sed mi rakontis pri ili ĉi tie en malnovaj artikoloj #392 kaj #343

Pri uzo de USB-fotilo mi rakontis ekzemple por artikolo #374 kaj povas ja okazi ke mi iam uzos USB-fotilon kun RPi 4/400 ĉar estus iom malfacile aŭ neeble por uzi la norman CSI-fotilon.

La por loka komputila reto de nia nacio "Mueleja Insulo" tre utila programo VNC jam estas en la "Full" pako de programaro kaj tial mi ne bezonas ĝin munti aparte. Ni renkontis la VNC-programon ekzemple en artikolo #245.

Eble estus iom troa celo por aspiri al aŭtomatigo de hejmo helpe de RPi kaj Arduino? Tamen ekzistas multaj interesaj teknikaj eblecoj.

Pretaj solvoj mi provizore ne havas tre multe, sed mi provas iom post iom trovi la perfektan programaron por RPi 4 kaj RPi 400 komputiloj. Espereble mi poste trovos pli da bonaj programoj por la ( kiel eble plej ) perfekta RPi.


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)