<<

#424 ; Iom da bonaj novaj eblecoj, malgraŭ ĉio malbona

>>

La granda malbona angla mondo estas ja jam senespera kaj tute perdita. Tamen troviĝas iom da bonaj lokaj novaĵoj. Espereble estos iom post iom pli bona Esperanta mondo.

Unu el miaj malgrandaj (vario 2) RPi-fotiloj estis rompita jam kiam mi ĝin aĉetis multaj jaroj antaŭe. Tamen ekzistas pli malmultekosta alternativo por tute nova fotilo, nur nova fotila parto por la malnova karto.

La nova fotilo estas laŭ vendisto Sony IMX219, 8 Mpixel, 3280 x 2464, fokusa distanco de objektivo (por senfine distanca objekto) f = 3,15 mm, aperturo D = f/2,35 kaj la fota angulo diagonale 160°, plej malgranda uzebla fota distanco 20 centimetroj. Kredeble facila por munti sur la karto anstataŭ la malnova rompita fotila parto, kiel la apudaj bildoj indikas.

Fakte mi renkontis ioman problemon. La fokusa distanco de nova objektivo estas 3,15 milimetroj kaj tamen la fota angulo estas granda. La sensilo de fotilo estas same granda kiel por la norma vario 2, kies objektivo estas f = 3,04 mm kaj la fokusa distanco do pli mallonga. Antaŭe mi kredis ke oni povas kalkuli la fotan angulon el la grando de sensilo kaj el la fokusa distanco. Nu, evidente tio ne ĉiam pravas, por iom kompleksaj objektivoj.

Mi skribis ian revuon pri la CSI-konektitaj fotiloj de RPi jam por la malnova artikolo #251 kaj klare la fotila sensilo IMX219 estas la sama kiel por la norma vario 2, sed la fiksa objektivo estas alia. Mi legis ke fakte jam ekzistas por RPi fotiloj de vario 3 kioj havas 12 MP da rastrunuoj, sed por mi pli malmulte ankoraŭ bone suficas.

La fota angulo de nova objektivo estas granda kaj klare la nova fotilo kiel tutaĵo estas iom pli granda. Sama ujo eble ne estas bona por la fotila karto. Kaj nature enfokusigo de objektivo eblas nur mane, nenio "Zoom".

Objektivoj de pli longa fokusa distanco kaj pli malgranda fota angulo certe estus interesaj, sed provizore tro multekostaj.

Mi spertis antaŭe grandaj problemoj kiam mi provis munti la novan varion "Bullseye" por "Raspberry Pi 4" komputila karto. Vidu la malnovan artikolon #370.

Bona novaĵo pri la Raspberry 400 estas ke la muntado de pli nova operaciuma vario "Bullseye", la tuta paketo "Full", bone sukcesis sur 32 GB memora karto, uzante novan varion de programo "Raspberry Pi Imager" kaj novan varion de programa paketo el Interreto.

Eble eĉ la pli malgranda 16 GB memora karto nun ankoraŭ estus sufiĉe granda por la "Full" -muntado? Mi tamen jam korece rekomendas la 32 GB karton. Kartoj de pli granda memora kapacito estas miaopinie ankoraŭ tro multekostaj ; 32 GB provizore bone sufiĉas.

La programoj evidente kutimas kreski kaj pliiĝi dum tempo. Baldaŭ povus la kapacito de 16 GB memora karto jam esti tro malgranda por la novaj programoj.

Do mi jam kredas ke eblos munti la saman novan sistemon ankaŭ por miaj Raspberry 4 kartaj mikrokomputiloj.

Filmoj kaj novaĵoj el la finna "reklama televidila" firmo mtv.fi ne plu eblas vidi en Interreto kun la plej nova vario de foliumilo por "Raspberry Pi", sed alie la nova "Bullseye" -sistemo estas jam tre esperdona. Mi nur bezonas lerni por uzi la novan fotilan programon "libcamera", por tioj RPi-komputiloj kioj kapablas uzi fotilon kun CSI-konektilo.

Mi lernis el renovigo de multaj RPi-sistemoj la lecionon: Prefere oni uzu apartan USB-memoron por la mem faritaj datumoj. Se la propraj datumoj estas sur la sama memora karto kun la sistemo, ili estos perditaj dum la renovigo de sistemo. Tial estas tre agrable ke sur la RPi 400 -komputilo kaj sur la aparta klavaro de RPi estas loko por USB-memoro ; estas facile ekzemple por kopii kaj transigi datumoj el sistema memora karto al USB-memoro.

Estas haveblaj ekzemple 128 GB memoraj kartoj. Por kio bezono, por kio laboro? Nu, mi povus imagi ke ekzemple io kontrola fotilo povus foti aŭtomate unu foton por ĉiu sekundo. La grando de fota datumo eble estus proksimume 500 KB = 0,5 MB = 0,0005 GB. Dum unu minuto da tempo do 60 fotoj en 1 sekunda intervalo, la 60 datumoj sume 30 MB = 0,03 GB. Ekzemple kun 100 GB da memoro do eblus foti tiel por 3333,33... minutoj, kio estas proksimume 55,5 horoj, egala al 2,3 tagoj.

Nu, 500 KB fota datumo povus eble esti proksimume 800 * 600 da rastrunuoj en koloroj, se estas bone pakita? Tamen eble ekzistas pli ekonomiaj metodoj por "time-lapse" -filmoj? La sinsekvaj fotoj de filmo ja ofte estas iom multe similaj. Principe eblus ŝpari se oni memortenas nur la aliiĝojn.

Mi preferas kiel eble plej ekonomiaj solvoj en fotado, kaj longaj filmoj mi apenaŭ faros. Filmoj bezonas tre multe da memoro.

Rusa lingvo, mia kara hobio. Apude estas foto el la vando de rusa klasejo en la loka popolaltlernejo.

Mi kredas ke la gepatra lingvo de nia instruistino estas la rusa. Tial mi fidas al ŝia sekvanta ĝustigo por la oka ĉapitro de nia nova lernolibro "Пора! 1", sur la paĝo 143:

"... получили от хозяина (   оборудование ) аппаратуру караоке."

Evidente la vorto оборудование tute ne plaĉas por rusoj, almenaŭ kiam temas pri bela muziko kaj bona караоке

Bedaŭrinde mi nur malbone kantas. Ekzistas tamen interesaj rusaj vortoj (en rusa lernolibreto "А ВОТ" por finnoj, 2004) por la refreno de fama kanto "Kalinka", speciale konvenaj por diligentaj ĝardenistoj:

Морковка, картошка, капуста моя,
В саду ягоды и фрукты,
Цветы у меня.

Помидор, огурец, кукуруза моя,
В саду овощи и зелень -
Всё есть у меня.

Eble tamen pli facila por legi en norma teksto, sen la kursivo kaj kun signoj por akcento?

Морко́вка, карто́шка, капу́ста моя́,
В саду́ я́годы и фру́кты,
Цветы́ у меня́.

Помидо́р, огуре́ц, кукуру́за моя́,
В саду́ о́вощи и зе́лень -
Всё есть у меня́.

Akcento estas grava en la rusa lingvo. Ekzemple la litero о sen akcento estas prononcita kiel [а]. La rusoj scias kiel prononci la rusajn vortojn kaj ili do ne bezonas signojn por akcento, sed lernantoj de lingvo ilin certe bezonas.

Kaj jes, batali, batali ... la enhavo de tuta vivo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)