<< | #422 ; La iluzio pri ĝenerale uzebla RPi-komputilo |
>> |
La en Finnlando sufiĉe fama "Petteri Järvinen" skribis somere 2007 la finnan libron "KODIN digitekniikka" pri la modernaj hejmaj aparatoj por bildoj, sonoj kaj pri la novaj ĉiferecaj eblecoj. Tio okazis nur 15 jaroj antaŭe, miaopinie ne tre longa tempo.
Sed la libro jam ŝajnas iom altmoda en la nuna situacio. Tekniko progresis rapide. Mi ne kredas ke la civitaro de socio kune planis la ĉiferecan futuron de mondo. Grandaj entreprenoj nur konstruis novaj aparatoj kaj novaj programoj. La civitaro estu kontenta al la rezultoj. Kaj eĉ se estas malkontentaj, ili ĉiuokaze pagu la kostojn.
Mi tamen dezirus iom pli da kooperado por la planoj de hejma ĉifereca tekniko. Mi dezirus ian garantion pri tio kiom longe la novaj aparatoj estos uzeblaj, kiom kostas por uzi la novan teknikon dum longa tempo. La klientoj pagas la prezojn. La produktaĵoj estas produktitaj por la klientoj. Kial ili do ne povu efiki al la evoluo de hejma tekniko? Ĉu la klientoj tute ne povas scii kion ili volas? Ĉu la klientoj estus plenaj idiotoj?
La nuna tutmonda kapitalismo apenaŭ estas la perfekta sistemo. Miaopinie iom da komuna planado povus esti favora kaj avantaĝa por la tuta homaro, por la naturo.
Mia revo estas ĝenerale uzebla "Raspberry Pi" -komputilo (mallongigita RPi). La malnova vario 3 de RPi jam estas iom malnova por ĝenerala uzo. Nur unu GB da RAM-memoro jam estas iom malmulte. La postuloj kreskas dum tempo. Oni ĉiam bezonas kaj volas havi pli da efekto, pli da memoro, pli da rastrunuoj, pli da ĉio.
Novaj programoj bezonas pli da rimedoj por eĉ simplaj taskoj. Oni eble povus sarkasme komenti ke ... kvankam oni multe parolas pri "artefarita intelekto", ŝajnas la origina homa intelekto kaj bona kompreno jam rara kaj malofta en praktiko ...
La nova RPi 400 estas principe RPi 4 kun 4GB da RAM-memoro, konstruita ene en relative malgranda klavaro. La norman CSI-fotilon tamen ne eblas uzi kaj la sonon oni povas ricevi nur el HDMI-konekto, nenia aparta konektilo por orelumoj / kapriceviloj en la RPi 400. Oni do povas aŭdi la sonon nur kun HDMI-ekrano. Mi povus uzi mian malnovan VGA-ekranon kun konvena HDMI-VGA-adaptilo, sed sono ne estas uzebla por VGA. Ekzistas tamen konektilo por "Ethernet" kaj liberaj USB-konektiloj, ekzemple por komputila muso kaj USB-memoro.
GPIO-pintoj estas uzeblaj por diversaj aparatoj, sed mia ideo ĝenerale estas por uzi fotilon kaj GPIO-pintojn en io alia RPi-komputilo trans la "Ethernet"-kablo. La lokajn GPIO-pintojn de RPi 400 mi intencas uzi eble nur por ioj simplaj eksperimentoj. La sendrata loka komputila reto "WLAN" nature estus uzebla en novaj RPi-komputiloj, sed mi preferas la "Ethernet"-kablon.
Estas en Finnlando havebla RPi 400 kun sveda klavaro (SE). La sveda klavaro ŝajnas tute uzebla por finnoj. La apuda foto prezentas iom da sveda klavaro de RPi 400 kaj la instrukcian libron kio estas en sveda lingvo.
La instrukcia libro (la kvara eldono) estis presita 2021 kaj ĝi do ne plu estas tre moderna. La libro scias pri RPi 4 kaj la nova RPi 400, sed la operaciumo estas la iom malnova vario "Buster" kaj ne la pli nova vario "Bullseye". Por uzanto de fotiloj kun CSI-konekto estas la teksto iom malnova. Nu, certe la teksto estas intencita nur por la unuaj paŝoj de nova uzanto, sed "Libcamera" estos la futuro de RPi-fotiloj. Vidu ekzemple la anglan tekston "libcamera powers Raspberry Pi’s Open Source Camera System"
La operaciumo en la aparato bedaŭrinde estas la jam iom malnova "Buster" kaj eĉ tia problemhava vario, kion ne eblas norme modernigi ( sudo apt-get update ...
). Estas iomaj problemoj ekzemple por uzi gmail.com
; la foliumila programo montras la enhavon de "email" nur mallongan tempon kaj sekve ĵetas la uzanton for, tre malafable.
Multe da programoj en la 16 GB memora karto, ekzemple "LibreOffice", sendube la tuta muntada paketo. Tamen mi ne estas kontenta al la operaciumo kaj la programa paketo. Mi volas munti pli modernan sistemon prefere al 32 GB memora karto. La pli nova vario "Bullseye" jam longe estis havebla.
Certe la kvalito de ekzemple NOOBS-paketoj estis iom varia dum jaroj. Speciale multe da problemoj okazis kun la foliumilo de programa paketo. Mi tamen esperas ke mi fine trovos la perfektan solvon. Eble la RPi 400 kun nova operaciumo kaj kelkaj bonaj programoj (OpenCV, Arduino, GIMP, Octave, ...) povus esti la perfekta ĝenerale uzebla komputilo, almenaŭ provizore. Nu, certe ne plu post dek jaroj ...
Tute sen la "Windows" -komputiloj kaj sen la pompa sinjoro "Bill Gates" estus la vivo tamen sendube iom malfacila. Certe mi bezonas ankaŭ "Windows" -komputilojn, ekzemple por pretigi la memoran karton por RPi.
La nova RPi 400 ja estas relative facile portebla kaj transigebla. Nu, multe da apartaj dratoj, sed principe ... Vera portebleco de komputilo kaj ekrano tamen antaŭsupozus akumulatoron por funkciada elektro. RPi povas konsumi iom multe, kelkaj amperoj da kurento je tensio 5,1 Voltoj. Akumulatoroj por tensio 5,0 Voltoj estas ja komune haveblaj, sed ili ne estas la plej bona solvo por RPi.
Vivo estos daŭra batalado, sed tion oni apenaŭ povas eviti se oni volas vivi. Ekzistas tamen ankoraŭ multaj bonaj celoj por atingi, multaj promesaj projektoj por plenumi, multaj tekstoj por skribi kaj legi.
La Nobelan premion mi klare ne atingos, sed ekzistas pli facilaj kaj pli simplaj celoj. Kaj surprize la pli facilaj temoj, kiel ekzemple relative simpla 3D-grafiko, estas fakte pli interesaj kaj pli honorariaj mense.
La malbenitaj finnaj burokratoj min neniam venkos. Ni speciale bataladu kontraŭ la malbenitaj finnaj burokratoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |