<< | #421 ; Muzoj estu niaj plej bonaj amikinoj |
>> |
La religio de nia propra civito "Mueleja Insulo" estas ankoraŭ en praktiko iom nedefinita kaj nepreta, kvankam klare la tradicia finna natura religio ludu gravan rolon. Ankaŭ aliaj pretaj (sed absolute nekristanismaj) ideoj eblas utiligi kiel parto de nia religio. Kaj certe nia religio ne estu malamika al tekniko & scienco. Tekniko kaj scienco nepre estu parto de moderna socio kaj eble ankaŭ parto de moderna religio.
Mi trovis la apude fotitan malmultekostan libron en urba biblioteko. En Finnlando iom fama persono "Kai R. Lehtonen" skribis 1995 la libron "Yhdeksän muusaa ja kolme miljoonaa suudelmaa", esperante "Naŭ muzoj kaj tri milionoj da kisoj". Fakte estas kolekto de liaj malnovaj tekstoj el jaroj 1985 ... 1993. En la kovrilo de libro kredeble aperas "Ikaro", la antikva flugisto kiu flugis tro alte, tro proksime al la Suno.
Por mi la nomo de skribanto estas konita el mia junularo dum la 1970-aj jaroj. Li nome skribis libron de historio ("Vuosisadat vierivät") kion mi legis en lernejo. Historio estis por mi iom interesa temo en lernejo, kvankam tre malmulte povus unu individuo mem influi al historio, speciale pliposte. La stilo en la pli nova libro tamen ne estas la stilo de tipa lernolibro, sed pli libera.
Nu, mi ne scias tre multe pri kisoj, sed muzoj de antikva mitologio estas ege interesaj. Esperante la nomoj de 9 muzoj estas:
Almenaŭ la juna muzo Uranio estus utila por nia propra religio. En la tradicia finna natura religio eble ne ekzistas alia konvena reprezentanto de astronomio / astrologio. Ŝi eble povus esti edzino por "Ilmarinen" kiu origine estis la finna Dio de ĉielo, poste (dum agrikulturo) la Dio de vetero. Por la antikvaj finnoj aero (finne "ilma") kaj ĉielo kredeble estis multe la samaj aferoj. En la libro "Kalevala" li ja estis nura forĝisto, sed lia origina rolo en la finna mitologio estis fakte granda, ĉar li konstruis la tutan ĉielon.
Sendube estus en la nomita libro ankaŭ multaj aliaj interesaj historiaj temoj por skribi novan artikolon. Eble ni poste revenos al la interesaj historiaj rakontoj skribitaj de "Kai R. Lehtonen", sed nun sekvas iom pli nova rakonto, iom da lokaj novaĵoj de urbo "Pori".
Ĝenerale estas la urbo Pori certe sufiĉe deprima kaj frustracia loko por vivi, sed por someraj turistoj eble iom alloga, speciale la fama "Pori Jazz" -evento. Tial estas grava la nova "rivera centro" kion oni volus pretigi por venonta aŭtuno. Apude estas komputila desegnaĵo pri la venonta "rivera centro". La konstruaĵo kun verda tegmento jam delonge ekzistis.
El la "rivera centro" estos relative mallonga la promenado al "Kirjurinluoto" (kie somere eble okazas ekzemple iom da ĵaza muziko) trans la malpeza somera pontona ponto "Taavi".
Lastatempe okazis ioma regreso por la riverborda konstrua projekto (vidu la antaŭan artikolon), kiam la nivelo de akvo en la rivero surprize altiĝis kaj la akvo kaj glacio fluis al la konstrua fosaĵo.
Jam la nivelo de akvo en la rivero tamen iom malaltiĝis kaj eblas kontinui la konstruan laboron en la fosaĵo, kiel la subaj fotoj indikas. Oni pumpas akvon for el la fosaĵo.
Parenteze mi opinias ke la malnova (ekzemple dum la 1700-aj jaroj) haveno de urbo situis proksimume en la sama loko kiel la venonta "rivera centro". La spiritoj kaj fantomoj de antikvaj mortintaj maristoj kaj lokaj fiŝkaptistoj eble tie ankoraŭ fantomas?
Cetere, mi antaŭ nelonge lernis el io arkeologia libro (de Estonio) solvon al problemo kio min longe turmentis. Mi nome tute ne povis kompreni kial oni ofte bruligis la korpon de mortinta homo, anstataŭ enterigi la tutan korpon. Kredeble la signifo kaj intenco por bruligo de mortinta homo origine estis (dum ŝtonepoko) por liberigi la spiriton el la "katenoj" de morta homa korpo.
Nu, mi ne scias ĉu oni eble bruligis la korpojn de antikvaj maristoj, tiel ke iliaj spiritoj estus liberaj el iliaj mortaj korpoj ... kaj tial kredeble sufiĉe kontentaj kaj eble malpli fantomumaj ... tial someraj turistoj prefere estu singardaj en la nova "rivera centro", speciale nokte, speciale se estas ebriaj. Nome tia loko klare ŝajnas speciale konstruita por drinkadi alkoholon dum bela somera vespero.
En la fono de supra foto estas videblaj domoj de "Kivi-Pori", esperante "la ŝtona Pori". Miaopinie proksimume tie situis la origina centro de urbo jam dum mezepoko.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |